Nelly Sachs

germana-sveda poetino

La verkistino kaj tradukistino Nelly SACHS [neli zaks] (origine: Leonie SACHS), naskiĝis la 10-an de decembro 1891 en Berlino. Ŝiaj novromantikaj poemoj estis ege popularaj dum la 1920-aj jaroj. Jardekon poste – la faŝismo disvastiĝis en Germanio – ŝia verkaro pli kaj pli dediĉis sin al la identeco de la juda popolo, al kiu la aŭtorino apartenis.

Nelly Sachs
Nobel-premiito
Nelly Sachs, 1910
Nelly Sachs, 1910
Persona informo
Nelly Sachs
NaskonomoLeonie Sachs
Naskiĝo10-an de decembro 1891 (1891-12-10)
en Schöneberg (Berlino)
Morto12-an de majo 1970 (1970-05-12) (78-jaraĝa)
en Högalid Parish
Mortis perintesta kancero vd
TomboJuda tombejo en Stokholmo vd
Religiojudismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanioSvedio vd
Subskribo Nelly Sachs
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupopoeto • dramaturgotradukistoverkisto vd
Laborkampopoezio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Persekutate de la nazioj, Nelly Sachs en 1940 fuĝis el Germanio al Svedio, helpe de la Nobel-premiita sveda verkistino Selma Lagerlöf. Ŝia verkaro ekde tiam ĉefe priskribis la sorton de la judoj sub la nazia teroro. En 1966 ŝi gajnis la Premion Nobel pri Literaturo, kune kun la israela verkisto Ŝ. J. Agnon. Je la 12-a de majo 1970 ŝi mortis en Stokholmo.

Famaj verkoj

  • Legenden und Erzählungen (1921)
  • Dein Leib im Rauch durch die Luft (1944/45)
  • In den Wohnungen des Todes (1947)
  • Sternverdunkelung (1949)
  • Flucht und Verwandlung (1959)
  • Zeichen im Sand (1962)
  • Glühende Rätsel (1964)
  • Die Suchende (1966)