Nikabo

Vualo de iuj islamaj virinoj

La nikabo (arabe ‏نقاب‎, translit. DMG: niqāb; turke peçe) estas vualo por la vizaĝo portata de kelkaj islamaj virinoj. Ili portas ĝin kun ĉadoro, ĉarŝafo aŭ kun alia, plej ofte nigra vesto.

Virino kun nikabo en UAE.

Pli precize, la nikabo kaŝas preskaŭ la tutan vizaĝon, kiel la burko, sed lasas almenaŭ videblaj la okulojn. Tiu okulareo povas esti ĉu iom pli malferma ĉu iom pli fermita. Plej ofte, la nikabo estas tute nigra.

Historio

La nikabo originas el la kulturo de la beduenoj sur la araba duoninsulo. Tie jam en antaŭislama tempo viroj kaj virinoj uzis tukojn por protekti sin kontraŭ sablo kaj suno.

Disvastiĝo

La nikabo estas tradicie disvastigita antaŭ ĉio sur la araba duoninsulo. Ekzemple en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), Saud-Arabio kaj en Jemeno la plimulto de la virinoj portas vizaĝan vualon. Sed ankaŭ en Egiptio, Sirio, Jordanio, Irako kiel en la plej multaj nordafrikaj kaj proksimorientaj landoj, la nikabo progresas.

Fundamentistaj pravigoj

Fundamentismaj islamanoj pravigas la vestpreskribojn per citaĵoj el la Korano kaj ties klarigoj el pli „fruaj fontoj de la islamo“ kiel tiuj de Ibn Kathir kaj At-Tabarī. Tie ili vidas la pruvojn por la portado de la nikabo.

Teksto el la korano

En la korano, dulingva araba-esperanto, eld. TK Kopenhago 1970, estas skribita en ĉapitro ('surao') 24 An-Nur-32 : "Kaj diru al la kredantinoj, ke ili mallevu sian rigardon, kaj gardu sian ĉastecon, kaj ke ili ne montru siajn ĉarmojn, krom tio, kio devas esti videbla, kaj ke ili kovru per siaj vestaĵoj la bruston." Sekvas listigo, por sciigi, kiuj membroj de la familio rajtas...

Malpermesoj de nikabo

En Tunizio, la nikabo estas malpermesata. En Egiptio, la nikabo en universitatoj estas pridiskutata. En Turkio, la nikabo en lernejoj kaj universitatoj estas malpermesata, sed la malpermeso de la islama kaptuko valida dum jardekoj estis aboliciita en 2008, kaj de tiam la jura situacio ne klaras. En Francujo, ekzistas malpermeso por lernantinoj kaj studentinoj porti iun ajn islaman kaptukon (do evidente supervestan vualon, kiel burkon aŭ nikabon) en klasĉambroj kaj sur la lerneja areo; pli ĝenerale, leĝo, eldonita je la 11-a de aprilo 2011, malpermesas al iu ajn kaŝi tielmaniere sian tutan vizaĝon sur iu ajn publika areo.

Vidu ankaŭ