Norman Borlaug

usona biologo

Norman Ernest BORLAUG ([ˈ|b|ɔːr|l|ɔː|ɡ]; 25a de Marto, 1914 - 12a de Septembro, 2009)[1] estis usona agronomo kiu kondukis iniciatojn tutmonde kiuj kontribuis al etendaj pliigoj en agrikultura produktado kio estis nomita Verda Revolucio. Borlaug ricevis multajn honorojn pro sia laboro, inklude de la Nobel-premio pri paco, la Prezidenta medalo de libereco kaj la Kongresa Ormedalo.

Norman Borlaug
Nobel-premiito
Persona informo
Norman Borlaug
NaskonomoNorman Ernest Borlaug
Naskiĝo25-an de marto 1914 (1914-03-25)
en Cresco
Morto12-an de septembro 2009 (2009-09-12) (95-jaraĝa)
en Dallas
Mortis promalsano vd
Mortis perne-Hodgkin-a limfomo vd
Religioluteranismo vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato de Minesoto vd
Profesio
Okupobiologo • universitata instruisto • genetikisto • agronomo • inĝeniero vd
Laborkampoagronomio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Borlaug ricevis sian gradigon en forstado en 1937 kaj doktorigon en fitopatologio kaj genetiko el la Universitato de Minesoto en 1942. Li ricevis priagrikulturan esplorpostenon en la CIMMYT (Centro Internacional de Mejoramiento de Maíz y Trigo, Internacia Centro por Plibonigo de Maizo kaj Tritiko) en Meksiko, kie li disvolvigis duon-nanajn, alt-produktajn, malsan-rezistantajn tritikajn variaĵojn.[2][3] Dum la mezo de la 20-a jarcento, Borlaug estris la enkondukon de tiuj tre produktemaj variaĵoj kombine kun modernaj agrikulturaj produktoteknikoj en Meksiko, Pakistano, kaj Barato. Kiel rezulto, Meksiko iĝis granda eksportanto de tritiko ĉirkaŭ 1963. Inter 1965 kaj 1970, tritikorikoltoj preskaŭ duobliĝis en Pakistano kaj Barato, ege plibonigante la nutrosekurecon en tiuj landoj.[4]

Borlaug estis ofte nomata "la patro de la Verda Revolucio",[5][6] kaj oni konsideras lin kiel savanto de ĉirkaŭ mil milionojn da personoj tutmonde el malsatego.[7][8][9][10] Laŭ Jan Douglas, plenuma helpanto de la prezidanto de la Fondaĵo de Monda Manĝopremio, la fonto de tiu afero estas la artikolo de Gregg Easterbrook de 1997 nome "Forgotten Benefactor of Humanity", (Forgasita Bonfaranto de la Homaro). Tiu artikolo asertas, ke la "formo de agrikulturo kiun Borlaug predikas povus esti evitinta mil milionojn da mortoj."[11] Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1970 agnoske de siaj kontriboj al la monda paco tra la pliigo de manĝoliverado.

Poste en sia vivo, li helpis al la aplikado de tiuj metodoj pliigi la manĝoproduktado en Azio kaj Afriko.[12]

Kelkaj verkoj

Borlaug kun la usona Sekretario de Agrikulturo Ann M. Veneman ĉe naskiĝtaga torto preparita por sia 90a naskiĝtago.


Notoj