Osorno (urbo)

Osorno estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en suda Ĉilio en regiono Los Lagos, en la samnoma provinco Osorno. Ĝi estas provinca ĉefurbo.

Osorno
Fotomontaĵo
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro147 460  (2017) [+]
Loĝdenso155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 73° 9′ U (mapo)-40.566666666667-73.1540° 34′ S, 73° 9′ U (mapo) [+]
Alto39 m [+]
Areo951,3 km² (95 130 ha) [+]
HorzonoUTC-04:00 [+]
Osorno (Los Lagos)
Osorno (Los Lagos)
DEC
Osorno
Osorno
Situo de Osorno
Osorno (Ĉilio)
Osorno (Ĉilio)
DEC
Osorno
Osorno
Situo de Osorno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osorno [+]
vdr
Katedralo de Osorno

Bazaj informoj

Geografio

Panoramo en Osorno

Osorno situas ĉe kunfluejo de 2 riveroj antaŭ la samnoma vulkano Osorno. Pacifiko troviĝas 64, Puerto Montt 102, Temuco 209, Koncepciono 415, Talcahuano 425, Chillán 450, Rancagua (Ĉilio) 743, Santiago de Ĉilio 822, Valparaiso 840, Viña del Mar 853, Coquimbo 1192, La Serena (Ĉilio) 1198, Punta Arenas 1410, Antofagasta (urbo) 1899, Iquique 2281, Arica 2471 km.

Historio

Ĉefplaco de Osorno

Osorno estis fondita fare de Pedro de Valdivia en 1553, sed tiu provo ne realiĝis. Denova jam sukcesa fondo okazis post 5 jaroj. En 1602 la indianoj detruis la loĝlokon, nur en 1792 Osorno estis rekonstruita, post 4 jaroj oni deklaris ĝin loĝloko. En la 1850-aj jaroj registaro de Ĉilio invitis ĉefe germanojn por kaŭzi kreskon en la regiono. Tertremo okazis en 2010.

Ekonomio

Osorno estas agrikultura (tritikoj kaj avenoj) kaj bredada (bovoj, ĉevaloj) centroj. Pro konvena montpasejo estas bona kontakto kun Bariloĉe. La turismo evoluas, sed mankas la industriaj kaj servaj sektoroj.

Trafiko

Osorno estas trafika nodo, kie kuras vojoj el nordo, sudo, oceano kaj Argentino. La urbego havas ankaŭ flughavenon.

Klimato

Osorno havas oceanan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 13 °C, sed tio varias ekstreme inter – 7 (en junio) - 36 °C (en januaro). Jare pluvas (malofte neĝas) po 1318 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte junie.

Larĝa panoramo pri vulkano kaj lago ĉe Osorno

Vidindaĵoj

Fortikaĵo en Osorno

Famuloj

En Osorno naskiĝis:

Eksteraj ligiloj