Ratatujo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ratatouille (filmo). |
Ratatujo[1] (france ratatouille [ratatuj'], plena nomo ratatouille niçoise, Nica ratatujo) estas tradicia franca provenca mikspoto el legomoj, kiu povas esti surtabligata kiel kompleta manĝaĵo akompanata de rizo, terpomoj, aŭ de simpla franca pano, aŭ kiel kroma manĝaĵo. Tomatoj estas la ĉefa ingredienco, kun cepoj, kukurbetoj (italaj), melongenoj, kapsikoj kaj ajlo. Ĉio estas kirlofritita aŭ brezita en olivoleo.
La nomo de la manĝaĵo estas derivita de la okcitana ratatolha (kp. francan touiller, kirli). La vorto ratatujo ankaŭ estas uzata en nekulinara kunteksto por referenci al (ĝenerale multkolora) multspeca miksaĵo.
Vidu ankaŭ
- Ratatouille, desegnita filmo de 2007
- Leĉo (mikspoto laŭ hungara maniero)
Notoj
Eksteraj ligiloj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub