Rikardo la 1-a (Anglio)

reĝo de Anglio en la 12-a jarcento
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rikardo la 1-a

Leonkora Rikardo (Oksfordo, 8-a de septembro de 1157 - sieĝo de Châlus, Akvitanio, 6-a de aprilo de 1199) el la dinastio Plantagenet, filo de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonoro de Akvitanio. Angla reĝo de la 12-a jarcento.

Rikardo la 1-a
Reĝo de Anglio
AntaŭuloHenriko la 2-a
SekvantoJohano sen Tero
Persona informo
Richard the Lionheart
Ricard Còr de Leon
Richard Cœur de Lion
Naskonomoangle Richard Lionheart, okcitane Ricard Còr de Leon, france Richard Cœur de Lion
Naskiĝo8-an de septembro 1157 (1157-09-08)
en Oksfordo
Morto6-an de aprilo 1199 (1199-04-06) (41-jaraĝa)
en Châlus
Mortis prohommortigo vd
Mortis pergangreno vd
TomboAbatejo Fontevraud vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojlatinamalnovfrancaokcitana vd
ŜtatanecoReĝlando Anglio vd
Familio
DinastioPlantaĝenetoj vd
PatroHenriko la 2-a de Anglio vd
PatrinoEleonora de Akvitanio vd
GefratojJohano de Anglio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Gotfredo de JorkoHenriko la Juna ReĝoGotfredo la 2-a • William IX, Count of Poitiers • Morgano • Eleonora de AnglioJohana de AnglioMatilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de Francio vd
Edz(in)oBerengela de Navaro vd
AmkunuloAlys, Countess of the Vexin vd
InfanojPhilip of Cognac • Fulk (?) vd
ParencojHenriko la LeonoAlfonso la 8-a • Henriko la 1-a de Kastilio • Sanĉo la 7-a vd
Profesio
Okupomonarko • poeto • komponisto vd
Reĝo de Anglio
Dum1189-1199
AntaŭuloHenriko la 2-a
SekvantoJohano sen Tero
Duko de Normandio
Dum1189-1199
AntaŭuloHenriko la 2-a
SekvantoJohano sen Tero
Duko de Akvitanio
Dum1172-1196
AntaŭuloHenriko la 2-a
SekvantoOtto de Brunsvigo
2-a periodo
Dum1198-1199
AntaŭuloOtto de Brunsvigo
SekvantoJohano sen Tero
Grafo de Poitou
Dum1169-1196
AntaŭuloHenriko la 2-a
SekvantoOtto de Brunsvigo
2-a periodo
Dum1198-1199
AntaŭuloOtto de Brunsvigo
SekvantoJohano sen Tero
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Rikardo Leonkora, el manuskripto de la 12-a jarcento

Kiam liaj gepatroj disiris, li loĝis en Francio kun sia patrino. Tial li parolis la okcitanan dialekton de Limoges kaj la francan, per kiuj li trobadoris, kaj la latinan, sed ne la anglan.

Rikardo, fama militanto, batalis en la Krucmilitoj. Revenante el la Tria Krucmilito li estis kaptita en Aŭstrio en 1192, malliberigita de la imperiestro Henriko la 6-a kaj liberlasita nur post granda elaĉeta mono. En batalo kontraŭ Francio li pereis.

Legendo

Laŭ la legendo de Robin Hood, Robin kaj liaj homoj estas lojalaj al la forestanta Reĝo Rikardo, prefere al lia frato, la Princo Johano sen Tero.

Lia kromnomo (angle Richard I of EnglandRichard the Lion-Hearted, itale Riccardo cuor di leone, finne Rikhard Leijonamieli, germane Richard Löwenherz, hispane Ricardo Corazón de León, pole Ryszard Lwie Serce, portugale Ricardo Coração de Leão, ĉeĥe Richard Lví Srdce) "Leonkora" signifis "kuraĝa" kaj li akiris ĝin dum krucmilito pro sia kuraĝo sed ankaŭ pro granda leoneca ruĝeca hararo. Bertran de Born tamen nomis lin okcitanlingve Òc e No ("Jes kaj ne") pro lia opiniŝanĝemo.

Liajn kavalirajn aventurojn priskribis kaj popularigis en siaj romanoj Walter Scott (Talismano, Ivanhoe), kiuj estis plurfoje filmigitaj.

Biografio

Li estis la filo de la reĝo Henriko la 2-a, unua de la dinastio Anjou Plantagenet, kaj de Eleonoro de Akvitanio, rimarkinda en sia epoko kaj pro energia personeco kaj pro sia eksterordinara intelekta preparo.[1] Rikardo naskiĝis en Oksfordo en 1157 kaj okupis la tronon dum dek jaroj (1189-1199), hegemonie super etendaj teritorioj, nome la regno de Anglio unuflanke, sed ankaŭ nombraj graflandoj kaj duklandoj kiel senjorlandoj el Francio, nome Anjou, Tureno, Maine, Normandio, Bretonio, Akvitanio, Poitou, Aŭvernio, kaj Armagnako. Kiam li estis nur 3jaraĝa pro la politikaj interesoj de sia patro li estis edzopromesita al Alicio, filino de la reĝo Ludoviko la 7-a, kaj 12jaraĝa li devis ĵuri antaŭ sia bopatro kiel reganto de la duklando de Akvitanio, patrina posedo. Kiam li estis 16jaraĝa estris ribelon kontraŭ sia patro; post unu jaro li estis pardonita. Poste li dediĉis sin al la regado de la duklando de Akvitanio.

Tiam li konis la filon de Ludoviko la 7-a, nome Filipo, preskaŭ samaĝa, kaj de tiam la du estis amikegoj, aŭ laŭ kelkaj opinioj eĉ amantoj. Kiam lia patro, ĵaluza pro la sukcesa regado de Rikardo en Akvitanio devigis tiun ĉi redoni la duklandon al sia patrino, Rikardo (tiam 28jaraĝa) serĉis rifuĝon ĉe sia amiko jam reĝo Filipo la 2-a. Post tri jaroj li ĵuris fidelecon al la franca reĝo, kiel senjoro de francaj teritorioj.

Septembre de 1189, spite malemon de sia patro la eksa reĝo, jam mortinta, Rikardo ekreĝis en Anglio kiam li estis 32jaraĝa. La patrino apogis lin kontraŭ la alia pretendanto, nome Johano sen Tero, frato de Rikardo. Kronigo okazis en Westminster solenege kaj omaĝante la antaŭdirojn de la legendaro artura kaj pri Merlino la magiisto. Johano profitis foreston de Rikardo, tiam en Mezoriento, por okupi la anglan tronon. Rivaleco interfrata preskaŭ kaŭzis enlandan militon, sed Rikardo pardonis sian fraton kaj eĉ donis al li diversajn teritoriojn en Normandio kaj Anglio.

Tria krucmilito

Tamen Rikardo denove sopiris por milito kontraŭ islamanoj en Palestino. Li kreis novajn impostojn, vendis posedaĵojn kaj kolektis monon por la entrepreno. La tria krucmilito estis organizita de Rikardo, lia intima amiko la franca reĝo Filipo kaj Frederiko, imperiestro de la rom-germana sankta imperio. Rikardo iris el Anglio al Francio decembre de 1189, fidinte la regadon al sia patrino kaj al Vilhelmo de Longchamp, grafo de Poitiers. Kuniĝinte kun Filipo, ili daŭrigis sian amikecon, kaj nur aŭguste de la venonta jaro, Rikardo enŝipiĝis en Marsejlo. La du rekuniĝis denove en Sicilio kaj post la vintro (duonjara prokrasto) Rikardo ebandonis italajn terojn aprile de 1191. Tiam la du amikoj ne estis tiaj. Rikardo malakceptis edziĝi al la filino de Filipo, kaj male akceptis la filinon de Sanĉo la 6-a de Navaro, nome Berengela de Navaro, kun kiu li edziĝis en Kipro, kiun li konkeris intence survoje al Palestino. Ĉiukaze klare virinoj ne interesis Rikardon, nur reĝinoj pro politikaj interesoj, kaj ŝajne ne okazis seksa plenumo: certe ne estis filo.

Pri milito la krucmilitistoj venkis super la islamanoj en Sankta Johano de Akro kaj post tio la franca reĝo malamike abandonis sian armeon al estro de Rikardo, kiu siavice venkis denove en Askalono kaj Jafo. La rivaleco inter li kaj la islama estro Saladino estis admiro por ambaŭ luktoflankoj. Sed la kristanoj ne rekonkeris Jerusalemon, celo de la krucmilito, ĉar la aliancanoj ne bone akceptis la tiranecan estremon de Rikardo. Tiele konservinte nur mallarĝan kristanan regnon ĉe Jaffo, Rikardo revenis, ne surmare, kiel estus logike, sed tratere kaj vestita kiel senhelpa komercisto. Nova amdeziro ŝajne estis la tialo.

Reveno

La celo de liaj amdeziroj estis tiam la filo de la duko Leopoldo el Aŭstrio, kiu estis estinta kun li en Palestino. Ŝajne Rikardo ŝteliris al la ĉambro de sia amato. La patro estis avertita, surprizis ilin, vipfrapadis kaj enkarcerigis ilin ambaŭ. Post unu jaro de mallibereco, kaj paginte altan monsumon kiel elaĉeton (helpe de sia edzino Berengela), Rikardo povis reveni al Anglio, kaj post du monatoj denove al siaj francaj teritorioj (milite kontraŭ sia iama amiko la reĝo Filipo), kie li estis vundita dum sieĝo al Châlon; li mortis la 6an de aprilo de 1199, 42-jaraĝa.

Sukcedoj

Antaŭe:Reĝo de AnglioPoste:
Henriko la 2-a1189-1199Johano sen Tero
Antaŭe:Duko de NormandioPoste:
Henriko la 2-a1189-1199Johano sen Tero
Antaŭe:Duko de AkvitanioPoste:
Henriko la 2-a1172-1196Otto de Brunsvigo1a-foje
Otto de Brunsvigo1198-1199Johano sen Tero2a-foje
Antaŭe:Grafo de PoitouPoste:
Henriko la 2-a1169-1196Otto de Brunsvigo1a-foje
Otto de Brunsvigo1198-1199Johano sen Tero2a-foje

Notoj

Eksteraj ligiloj