Sahle-Work Zewde

ŝtata prezidanto de Etiopio

Sahle-Work Zewde, ankaŭ kiel Sahle-Uork Zeudé (en Amhara lingvo: ሳህለወርቅ ዘውዴ; n. la 21-an de februaro 1950 en Adis-Abebo) estas diplomato kaj la unua virino en la posteno de ŝtata prezidanto de Etiopio. Ŝi faris karieron de diplomato, kaj estis elektita prezidento unuanime fare de membroj de la Federacia Parlamenta Asembleo la 25-an de oktobro 2018[1]. Post sia inaŭguro, ŝi promesis redukti seksan malegalecon en Etiopio[1].

Sahle-Work Zewde
Persona informo
ሳህለወርቅ ዘውዴ
Naskiĝo21-an de februaro 1950 (1950-02-21) (74-jaraĝa)
en Adisabebo,  Imperio Etiopio
ReligioEtiopia Ortodoksa Eklezio vd
ŜtatanecoEtiopio vd
Alma materUniversitato de Montpellier • Lycée Guebre-Mariam vd
Partiosenpartia vd
Infanoj2
Profesio
Okupopolitikistodiplomato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Dum ŝia aliĝo, Sahle-Work estis la sola ina ŝtatestro de Afriko kaj ŝi sukcedis prezidenton Mulatu Teshome, kiu eksiĝis antaŭ la fino de sia mandato[2].

En decembro 2019, Sahle-Work estis nomumita de Forbes la plej potenca virino de Afriko kaj la 93-a plej potenca virino en la mondo[3][4].

Kariero

Post studado en sia hejmurbo, ŝi studis natursciencojn en la universitato de Montpellier en Francio.  Ŝi parolas la amharan, la francan kaj la anglan.

Diplomatia kariero

Post reveno al sia hejmlando ŝi komencis diplomatian karieron.  De 1989 ĝis 1993 ŝi estis ambasadoro en Senegalo kun akreditado por Malio, Kaboverdo, Gvineo Bisaŭo, Gambio kaj Gvineo[5]. De 1993 ĝis 2002 ŝi estis ambasadoro en Ĝibutio kaj Konstanta Reprezentanto ĉe la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo (IGAD). De 2002 ĝis 2006, ŝi estis ambasadoro en Francio. Ŝi ankaŭ estis konstanta reprezentanto de Etiopio ĉe la Afrika Unio kaj ĉe UNESKO kie ŝi ankaŭ prezidas internacian komisionon kies preparlaboroj konduku al raporto pri la estonteco de la edukado[6].

Kariero ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Sahle-Work ankaŭ okupis plurajn altrangajn postenojn ene de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĝis 2011 Sahle-Work estis Speciala Sendito de Ban Ki-Moon, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj estris de la UN-pacmision en la Cent-Afrika Respubliko. En 2011, Ban Ki-Moon nomumis ŝin por la posteno de ĝenerala direktoro de la oficejo de UN en Najrobo.  En junio 2018, ĝenerala sekretario ĉe UN, António Guterres, nomumis ŝin kiel Speciala Sendito de UN ĉe la Afrika Unio kaj Estro de la Oficejo de UN ĉe Afrika Unio[7]. Ŝi estis la unua virino, kiu okupis ĉi tiun postenon.

Prezidento de Etiopio

Dum ŝia nomumo kiel Prezidento de Etiopio, ŝi estis la sola ina ŝtatestro en Afriko.

Semajnon antaŭ la nomumo de Sahle-Work, la nova kabineto de ĉefministro Abiy estis prezentita. Kun dek virinoj en ministeriaj postenoj, Etiopio estas la tria afrika lando post Ruando kaj Sejŝeloj, kie duono de la kabineto konsistas el virinoj[8].

Citaĵoj

Servo estas mia pasio, precipe servi landon kaj servi aferon. Mi estis ŝtatoficisto dum mia tuta vivo kaj publika servo estis la kerno de mia vivo[9].

Se la daŭra ŝanĝo en Etiopio estas subtenata egale de viroj kaj virinoj, la lando povas finfine liberiĝi de religia, etna kaj seksa diskriminacio[10].

Referencoj