Samgo

komunumo de monaĥoj de hindaj religioj
Tiu ĉi artikolo temas pri la budhisma termino saṇgha. Pri la rivero en centra Afriko vidu la paĝon Rivero Sangha.

Samgo[1][2][3][4][7][noto 1] estas budhisma komunumo de bikŝuoj kaj unu el la tri gemoj de budhismo, kune kun la budho kaj la darmo.

Kelkaj bikŝuoj ekster la bikŝuejo Rato Dratsang, en Barato, Januaro de 2015.


Samgo
Tradukoj de
संघ (Saṃgha)
EsperanteSamgo[1][2][3][4]
Sanskriteसंघ (Saṃgha)
Sinhaleසංඝ (Saṃgha)
Ĉine僧伽 (Sēngjiā)[5]
Japane僧 ()
僧伽 (Sōgya)
Kmereសង្ឃ (Sang)
ព្រះសង្ឃ (Preah sang)
Koree승가 (Seungga)
Tibeteདགེ་འདུན། (dge ’dun)[6]
Birmeသံဃာ (θaɴɡà)
Tajeพระสงฆ์
VjetnameTăng đoàn
Terminaro de Budhismo
v • d • r

Etimologio

Samgo en Luang Prabang, Laoso.

La vorto samgo devenas de la vorto saṃgha (संघ) en Sanskrito, uzita en pluraj lingvoj de Barato, kiu signifas asocio'komunumo. Ĝi estis historie uzita en politika kunteksto por paroli pri registaro de respubliko aŭ raĝlando. En la Teravadaj tekstoj en Palio troveblas kunmetaĵoj kiel ñāti-saṇgha, "parenc-aro".

En Esperanto, ĝi prenas la signifon uzitan en budhismo, por paroli pri la budhisma eklezio,[2] sed pli vastsence ĝi povas ankaŭ signifi sanktulojnpiulojn.[3]

Esperantigo de la vorto saṃgha

Laŭ la kutimoj en Esperanto, la vorto saṃgha estus esperantigita kiel sangao, sed la vorto eniris la vortarojn per la formo samgo[1][2][3] kaj tial ĝi estas escepto, same kiel la vorto budho, kiu fariĝis preferata anstataŭ la vorto budao de budhismaj asocioj, kiel Budhana Ligo Esperantista.

Signifo

Adeptoj skandas ĉe la bikŝuejo de la Tri Prauloj (三宗寺) en la provinco Anhujo, Ĉinio.

Kelkaj eruditoj atentigas, ke la vorto saṃgha estas ofte misuzita en Okcidento por paroli pri kiu ajn budhisma komunumo.[8] Por paroli pri la budhanaro, la vortoj pariṣā[9] kaj gaṇa estas pli ĝustaj:

  • Pariṣā signifas disĉiplaro kaj parolas pri la kvar grupoj da disĉiploj de la budho Gotamo: la ekleziaj bikŝuoj kaj bikŝuinoj, kaj la laikaj adeptoj kaj adeptinoj.[10]
  • Gaṇa signifas grupo, amaso, tribo kaj estas uzita por nomi kiun ajn grupon.[11]

La seneklezia sekto Soka Gakkai, nova religia movado kiu komenciĝis kiel organizo de laikoj kiu disiĝis el la skolo Nichiren Shōshū en Japanio, kontraŭas la tradician difinon de la vorto saṃgha kaj interpretas la trian gemon kiel la laikoj,[12][13] sed la skolo Nichiren Shōshū tamen subtenas la tradician difinon de saṃgha kiel la eklezio.[14][15]

Laŭ Teravado, la termino samgo ne priskribas la laikajn adeptojn nek la tutan budhanaron.[16][17][18]

Laŭ la taja pliaĝa bikŝuo Ajaan Lee Dhammadharo, la vorto saṃgha, kiel substantivo, signifas tiujn, kiuj bikŝuiĝis kaj surhavas la flavan robon, sed li distingas du tipojn de samgo: sammuti-saṅgha (konvencia samgo)[noto 2] kaj ariya-saṅgha (nobla samgo).[noto 3][20] Membrecon al la konvencia samgo oni atingas pro konsento de la bikŝuaro kaj ceremonio kun atestantoj laŭ diras la Vinajo, sed membrecon al la nobla samgo oni atingas kiam kiu ajn,[21] ĉu bikŝuo aŭ ne, atingas unu el la kvar stadioj de vekiĝo rezulte de agado kaj praktikado, sen kia ajn ceremonio. Kiam tiu kvalito de transcendeco aperas en la koroj de la praktikantoj, ili povas nur renaskiĝi en la ĉielaj regnoj, kaj neniam en la inferaj.[22]

Komitato de Japana Budhana Ligo Esperantista tradukas la vorton saṃgha kiel frataron kaj eksplikas, ke ĝi povas signifi kiun ajn kiu kuniĝas por aŭdi la instuojn de la Budho, sed ankaŭ klarigas ke la tradicia senco de samgo estas nur la budhisma eklezio.[23]

Vidu ankaŭ

Notoj

Referencoj