Budho

en budhismo, ulo kiu atingas perfektan klarvidon
Tiu ĉi artikolo temas pri la termino "budho". Pri la budho de ĉi tiu erao, vidu la artikolon budho Gotamo.

Budho[noto 1] estas honora titolo por tiuj bodisatvoj, kiuj atingis budhecon,[3] trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budaismo, al kiu ĝi donis sian nomon. La budao de ĉi tiu epoko estas la budho Gotamo.

Budho
religia koncepto • formala parolmanierotitolo
Informoj
Originala nomo𑀩𑀼𑀤𑁆𑀥
vdr
Budho
Tradukoj de
बुद्ध (Buddha)
Palieबुद्ध (Buddha)
Sanskriteबुद्ध (Buddha)
Sinhaleසම්මා සම්බුදුවරු (Sammā sambuduvaræ)
Japane仏陀(Butta)[1]
仏 (Hotoke)[1]
Koree부처 (Bucheo)
Laŭeພຣະພຸດທະເຈົ້າ
Tibeteསངས་རྒྱས། (sangs rgyas)
Birmeဘုရားဂုဏ်တော်
Tajeพระพุทธเจ้า
VjetnamePhật
Terminaro de Budhismo
v • d • r
Skulptaĵo de la budho Amitabo en Kamakuro, Japanio.

Etimologio

Mandalo de la tridek tri budhoj, Muromaĉi-epoko, Japanio.

La vorto budho devenas de la vorto buddha (बुद्ध), kiu en sanskrito, prakrito kaj palio signifas "vekiĝinton". Ĝi devenas de la hipoteza radiko budh (percepti).[4] Francisko Azorín indikas etimologion el sanskrita Budha (saĝa), el budh (kompreni).[5]

Esperantigo

Ekzistas tri proponoj por la esperantigo de la titolo buddha:

  1. Buddo:[2][6] proponita de Zamenhof.
  2. Budao:[2][6][7] laŭ la kutimoj de Esperanto (tiuj fontoj ne aŭdis pri la iama hungara urbo!).
  3. Budho:[2][6] kvankam ĝi tamen estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita, ĝi fariĝis la plej populara el la tri proponoj. Tiu ĉi formo estas ankaŭ uzata en la nomo de Budhana Ligo Esperantista.

Budheco

La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas budheco (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).[8]

La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris post pluraj vivoj la bodisatvo kiu fariĝis la budho Gotamo, por povi helpi ĉiujn estaĵojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero.[9] Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.[9]

Specoj de budhoj

Budhismo mencias tri specojn de budhoj:[10]

  1. Ververa budho:[noto 2] Atinganta vekiĝon sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmoradon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto budho sen ia ajn aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon kaj estas majuskligita, la Budho, ĝi indikas la historian budhon de nia erao, la budho Gotamo.
  2. Privata budho:[noto 3] Ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne ekmovanta la darmoradon. Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
  3. Disĉipla budho:[noto 4] atinganta vekiĝon en la tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.

Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.

Principe, budho estas sinonimo de arahanto, sed en la praktika lingvouzo, budho plejofte signifas la kategorion unu, dum arahanto la kategorion tri.

Budhoj

La sep prabudhoj

La sep prabudhoj ĉe Sanĉio (–1-a jarcento), reprezentitaj per tri stupaoj kaj kvar arboj kun tronoj antaŭ ili. Plejdekstre troviĝas la Bodiarbo, reprezentanta la budhon Gotamon; la apuda arbo estas banjano, kiu reprezentas la budhon Kaŝjapon; kaj la ceteraj arboj kaj stupaoj reprezentas la budhojn Konagamanon, Krakuĉandon, Viŝvabuon, Ŝikinon kaj Vipaŝinon.[11]

En la plej antikva tavolo de tekstoj en Palio, kiel la kvar unuaj Nikajoj, la jenaj sep budhoj (saptatathāgata) estas menciitaj kun nomo:[11]

  1. Budho Vipaŝino
  2. Budho Ŝikino
  3. Budho Viŝvabuo
  4. Budho Krakuĉando
  5. Budho Konagamano
  6. Budho Kaŝjapo
  7. Budho Gotamo

La budho Gotamo estas la nuntempa budho, kaj la aliaj ses estas budhoj kiuj ekzistis antaŭ ol li.

La nuna budho

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo budho Gotamo.
La vortoj Bu-dhe kaj Sa-kya-mu-nī en Brahmia skribsistemo sur la kolono de Aŝoko en Lumbinio.

La titolo budho estas ankaŭ ofte uzita por paroli pri la budho de ĉi tiu erao, la budho Gotamo,[12] ankaŭ nomita budho Ŝakjamunio, kiun oni kelkfoje nomas simple la Budho.

La estontaj budhoj

La Cakkavattisīhanādasutta de la Dīghanikāya ankaŭ mencias, ke post la sep antikvaj budhoj venos la estonta budho Majtrejo.[13]

La dudek naŭ budhoj

La dudek naŭ budhoj estas la budhoj priskribitaj en la Kronikoj de la budhoj (Buddhavaṃsa) el la Tripitako de Teravada budhismo,[14][15][16] teksto verkita inter la –1-a kaj la –2-a jarcentoj, kiu priskribas la vivon de la budho Gotamo kaj la dudek sep budhoj kiuj ekzistis antaŭ ol li.[17] Dudek unu budhoj estas aldonitaj al la listo de sep antikvaj budhoj priskribita en la plej antikva tavolo de tekstoj en la Nikajoj.[18][19] Al tiuj dudek ok budhoj estas aldonita la estonta budho Majtrejo, menciita en la Cakkavattisīhanādasutta de la Dīghanikāya.[13]

Laŭ aliaj pli malfruaj tekstoj, ĉiu kalpo havas mil budhojn, kaj la budho Majtrejo estos la kvina budho de la badrakalpo.[20] Do, la budho Krakuĉando estas la unua budho de nia kalpo, la badrakalpo, kaj la budho Viŝvabuo estas la mila budho de la vjuhakalpo, la glora kalpo. La budho Gotamo estas la kvara kaj nuntempa budho de la badrakalpo.

Listo de la dudek naŭ konataj budhoj

Nomo en EsperantoNomo en Palio[21][22][19]Nomo en SanskritoVarno[22][19]Naskiĝloko[22][19]Gepatroj[22][19]Arbo de vekiĝo[23][22][19]Bodisatvo de Gotamo[19]
1Budho TriŝnankaroTaṇhaṅkaraTṛṣṇaṃkaraKŝatrijoPopphavadiRaĝo Sunandha kaj raĝino SunandhāRukkaththana
2Budho MedankaroMedhaṅkaraMedhaṃkaraYagharaSudheva kaj YasodharaKaela
3Budho ŜaranankaroSaraṇaṅkaraŚaraṇaṃkaraVipulaSumangala kaj YasawathiPulila
4Budho DipankaroDīpaṃkaraDīpaṃkaraBramanoRammavatinagaraSudheva kaj SumedhayaPipphalaLa riĉa bramano Sumedo[24]
5Budho KaŭndinjoKoṇḍaññaKauṇḍinyaKŝatrijoRammavatinagaraSunanda kaj SujataSalakalyanaLa ĉakravartio Vijitavi (en Candavatinagara, Majjhimadesa)
6Budho MangaloMaṅgalaMaṃgalaBramano[25]UttaranagaraUttara kaj UttaraNāga (Mesua ferrea)Suruchi
7Budho SumanasoSumanaSumanasKŝatrijo[25]MekhalanagaraSudassana kaj SirimaNāga (Mesua ferrea)La naga raĝo Atulo
8Budho Rajvato[26]RevataRaivataBramano[25]SudhannavatinagaraVipala kaj VipulaNāga (Mesua ferrea)Bramano kiu parkeris la vedojn
9Budho ŜobitoSobhitaŚobhitaKŝatrijo[25]SudhammanagaraSudhammanagara kaj SudhammanagaraNāga (Mesua ferrea)La bramano Sujata (en Rammavati)
10Budho AnavamadarŝinoAnomadassiAnavamadarśinBramano[25]CandavatinagaraYasava kaj YasodaraAjjunaJakŝa raĝo
11Budho PadmoPaduma[27]PadmaKŝatrijo[25]CampayanagaraAsama kaj AsamaSalalaLeono
12Budho NaradoNāradaNāradaDhammavatinagaraLa raĝo Sudheva kaj AnopamaSonakaMeditanta asketo en Himalajo
13Budho PadmotaroPadumuttara[28]PadmottaraKŝatrijoHansavatinagaraAnurula kaj SujataSalalaLa asketo Jatilo
14Budho SumedoSumedhaSumedhaKŝatrijoSudasananagaraSumedha kaj SumedhaNipaNaskiĝinta en Uttaro
15Budho SuĝatoSujātaSujātaSumangalanagaraUggata kaj PabbavatiVeluĈakravartio
16Budho PrijadarŝinoPiyadassi[29]PriyadarśinSudannanagaraSudata kaj SubaddhaKakudhaLa bramano Kassapa (en Sirivattanagara)
17Budho ArtadarŝinoAtthadassiArthadarśinKŝatrijoSonanagaraSagara kaj SudassanaChampaLa bramano Susino
18Budho DarmadarŝinoDhammadassīDharmadarśinKŝatrijoSurananagaraSuranamaha kaj SunanadaBimbajalaIndro, la estro de la dioj
19Budho SidartoSiddhatthaSiddhārthaVibharanagaraUdeni kaj SuphasaKanihaniLa bramano Mangal
20Budho TiŝjoTissaTiṣyaKhemanagaraJanasando kaj PadumaAssanaLa raĝo Sujata de Yasavatinagara
21Budho PuŝjoPhussa[30]PuṣyaKŝatrijoKāśiJayasena kaj SiremayaAmalakaVijitavi
22Budho VipaŝjinoVipassīVipaśyinKŝatrijoBandhuvatinagaraVipassi and VipassiPāṭalī (Stereospermum chelonoides)La raĝo Atula
23Budho ŜikinoSikhīŚikhinKŝatrijoArunavattinagaraArunavatti kaj PaphavattiPuṇḍarīka (mangujo)Arindamo (en Paribhuttanagara)
24Budho ViŝvabuoVessabhūViśvabhūKŝatrijoAnupamanagaraSuppalittha kaj YashavatiSāla (fortika ŝoreo)Sadassana (en Sarabhavatinagara)
25Budho KrakuĉandoKakusandhaKrakucchandaBramanoKhemavatinagaraAggidatta —la raĝa pastro (rājpurohit) de la raĝo Khema— kaj VisakhaSirīsa (Albizia lebbeck)La raĝo Khema[31]
26Budho KanakamunioKoṇāgamanaKanakamuniBramano[32]SobhavatinagaraLa bramano Yaññadatta kaj UttaraUdumbara (Ficus racemosa)La raĝo Pabbata de la monta regiono en Mithila
27Budho KaŝjapoKassapa[33]KāśyapaBramanoBaranasinagaraLa bramano Brahmadatta kaj DhanavatiNigrodha (banjano)Jotipala (en Vappulla)
28Budho Gotamo (nuntempa)GotamaGautamaKŝatrijoLumbinioLa raĝo Ŝudodano kaj MajadevioAssattha (Ficus religiosa)La bodisatvo Gotamo
29Budho MajtrejoMetteyyaMaitreyaBramano[13]Ketumatī[34]Subrahma kaj Brahmavati[34]Nāga (Mesua ferrea)

Ekstermondaj budhoj

En budhismo ekzistas multaj paralelaj mondoj kaj en ĉiu mondo nur ekzistas unu budho, ĝis la intruoj de la budhoj estas forgesitaj. Tiam nova budho aperas en la mondo, malkovras la instruojn kaj ekinstruas ilin. Ĉefe laŭ Mahajana budhismo, en kelkaj el tiuj paralelaj mondoj ekzistas paralelaj budhoj, kiel la budho Amitabo, kiu estas la ĉefa budho en purlanda budhismo. Li estas la budho de la purlando Sukavatio, kiun li mem kreis, en la plej okcidenta parto de la universo, trans la limoj de nia mondo.Laŭ la Plilonga Sutro de Nemezurebla Vivo, la budho Amitabo estis en pratempa epoko bikŝuo nomita Darmakaro, kiu lernis pri budhismo de alia ekstermonda budho, la budho Lokeŝvararaĝo.

La supera budho

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo budho Vajroĉano.

Laŭ esotera budhismo, ekzistas eterna budho, kiu estas la vera korpo (dharmakāya) de ĉiu alia budho. Tiu budho estas la budho Vajroĉano.

La kvin budhoj de saĝeco

La mandalo de la utera mondo, reprezentanta en la centro la okpetalan halon kun la budho Vajroĉano en la centro, ĉirkaŭita de la aliaj kvar budhoj de saĝeco kaj kvar bodisatvoj. Desupre, laŭhorloĝe, la budho Ratnasambavo, Samantabadro, la budho Akŝobjo, Manĝuŝrio, la budho Amogasidio, Avalokiteŝvaro, la budho Amitabo kaj Majtrejo.

En Vaĝrajana budhismo estas kvin ekstermondaj budhoj (pañcatathāgata), kiuj aperas en budhisma tantroj kaj rilatas al trikorpeco. Ili reprezentas kvin kvalitojn de la unua budho, la budho Vajroĉano, asociitaj kun la vera korpo (dharmakāya).[35]

Laŭ la Tattvasaṃgrahatantra, estas kvar familioj de budhoj. La kompleta mandalo Vajradhatu kun kvin budhoj unue aperis en la Vajraśekharasūtra, laŭ kiu ilia fonto estas la budho Vaĝradaro.[35]

Ili estas ĉefe gravaj en mantra budhismo, kie ili estas reprezentitaj en la mandalo de la Śūraṅgamasūtra.

Ĉiu el la kvin budhoj de saĝeco havas purlandon. En tiu de la budho Akŝobjo, la purlando Abiratio, loĝas Vimalakirtio kaj Milarepo.

Ili estas reprezentitaj jene:

BudhoBodisatvoPurlandoĈefpunktoVirina paroSemo
Budho VajroĉanoSamantabadroAkaniṣtha GaṇḍavyuhaCentroBlanka Taro (vaṃ)[36]
Budho RatnasambavoRatnapanioŜrimatoSudoMamaki[37] (trāḥ)[36]
Budho AmitaboAvalokiteŝvaroSukavatioOkcidentoPandara[38] (hrīḥ)[36]
Budho AmogasidioViŝvapanioPrakutoNordoVerda Taro[39][40] (aḥ)[36]
Budho AkŝobjoVaĝrapanioAbiratioOrientoLocanā (hūṃ)[36]

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Referencoj

Bibliografio

  1. Abeynayake, Oliver Ph. D.. (1984) A textual and Historical Analysis of the Khuddaka Nikaya, 1‑a eldono (angle).
  2. Cakkavatti Sutta: The Wheel-turning Emperor (angle).
  3. Azorín, Francisko. (1932) Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio) (esperante), p. 42.
  4. Barua, A.. (2008) Dīgha-Nikāya: Romanize Pāli Text with English Translation, 1‑a eldono 2 (angle), Delhi: New Bharatiya Book Corporation, p. 6. ISBN 81-8315-096-9.
  5. Beal, Samuel. (1875) “Chapter III: Exciting to Religious Sentiment”, The Romantic Legend of Śākya Buddha: From the Chinese-Sanscrit. London: Trubner & Company, Ludgate Hill, p. 10–17.
  6. Bogle, George; Markham, Clements Robert; Manning, Thomas. (1999) Narratives of the Mission of George Bogle to Tibet and of the Journey of Thomas Manning to Lhasa (angle). ISBN 81-206-1366-X.
  7. Buddhism in a Nutshell Archives, Chapter 36: The Buddhas in the Three Periods of Time (angle). Alirita 2014-12-21.
  8. History of the Buddhas (angle). Buddha Dharma Education Association.
  9. Bucknell, Roderick; Stuart-Fox, Martin. (1986)) The Twilight Language: Explorations in Buddhist Meditation and Symbolism (angle). ISBN 0-312-82540-4.
  10. Buswell Jr., R. E.; López Jr., D. S.. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism (angle). Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 106, 776. ISBN 978-0-691-15786-3.
  1. Cunningham, Alexander. (1880) Report of Tours in the Gangetic Provinces from Badaon to Bihar, in 1875-76 and 1877-78 (angle). Calcutta: Office of the Superintendent of Government Printing, p. 70–8.
  2. Davids, Thomas William Rhys. (1878) “The Successive Bodhisats in the Times of the Previous Buddhas”, Buddhist Birth-Stories; Jataka Tales. The Commentarial Introduction Entitled Nidana-Katha; The Story of the Lineage (angle). London: George Routledge & Sons, p. 115–44.
  3. Gethin, Rupert. (1998) The Foundations of Buddhism, 1‑a eldono (angle), Oxford: Oxford University Press, p. 224–234. ISBN 0-19-289223-1.
  4. Ghosh, B. (1987). “Buddha Dīpankara: Twentyfourth Predecessor of Gautama”, Bulletin of Tibetology (en) 11 (nova serio) (2), p. 33–8. 
  5. Harvey, Peter. (2013) An Introduction to Buddhism: Teachings, History and Practices, 2‑a eldono (angle), Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521676748.
  6. Horner, Isaline Blew. (1975) The Minor Anthologies of the Pali Canon. Volume III: Buddhavaṁsa (Chronicle of Buddhas) and Cariyāpiṭaka (Basket of Conduct) (angle). London: Pali Text Society. ISBN 0-86013-072-X.
  7. Huntington. Life of the Buddha: Dīpankara's Prediction of Enlightenment (angle). The Huntington Archive - The Ohio State University. Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2020-05-03.
  8. Prophecies of Kakusandha Buddha, Konagamana Buddha and Kassapa Buddha (angle). Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2011-07-13.
  9. 仏陀(ぶっだ)とは - コトバンク (japane). 朝日新聞社. Alirita 2017-09-26.
  10. Lancaster, L. R.. (2005) “Buddhist Books and Texts: Canon and Canonization”, Encyclopedia of Religion, 2‑a eldono (angle), New York: Macmillan Reference USA, p. 1252. ISBN 978 00-286-5733-2.
  11. Lanti, Eŭgeno (la 14-an de Majo de 1937). "Inter Japanaj Kamparanoj", letero de Lanti al k-do K. B. en Nederlando, (esperante).
  12. Malalasekera, Gunapala Piyasena. (2007) Dictionary of Pāli Proper Names (angle). Delhi: Motilal Banarsidass Publishers Private Limited. ISBN 978-81-208-3020-2.
  13. Marshall, John. (1918) A Guide to Sanchi. Kalkato: Superintendent Government Printing.
  14. "Buddha", angla vortaro Merriam-Webster (angle). Alirita 2016-07-24.
  15. Morris, Richard. (1882) “XXVII: List of the Buddhas”, The Buddhavaṃsa (angle). London: Pali Text Society, p. 66–7.
  16. Manual of Buddhist Terms and Doctrines (Pali Dictionary) (angle). Alirita 2014-12-21.
  17. 新村, 出. (1986) 広辞苑, 3‑a eldono (japane), 岩波書店, p. 2111.
  18. buddhatva, बुद्धत्व. (angle). Alirita 2016-01-10.
  19. Turner, Sir Ralph Lilley. A Comparative Dictionary of the Indo-Aryan Languages - Buddha 9276; 1962–1985 (angle). Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2012-07-17. Alirita 2010-02-22.
  20. Pali Proper Names Dictionary: Metteyya (angle).
  21. Williams, Paul; Tribe, Anthony; Wynne, Alexander. (2000) Buddhist Thought: A Complete Introduction to the Indian Tradition (angle). Routledge. ISBN 978-0415207003.
  22. 頼富, 本宏. Hevajratantraに見られるmantraについて (japane), p. 55.

Eksteraj ligiloj