Samseksemo en Eŭropo

La samseksemo en Eŭropo estis diversmaniere traktata kaj (mal)tolerata dum la paso de la tempo en la eŭropa kontinento. Kvankam nuntempe ĝi estas akceptata relative normale en multaj landoj de la malnova kontinento, ĝi estis severe persekutata dum diversaj historiaj periodoj kaj ideologiaj sistemoj, tiaj kiaj naziismo, komunismo aŭ pli frue la inkvizicio. En la plimulto de landoj el iama socialisma Eŭropo ne ekzistas leĝoj kiuj egaligas samseksemulojn al aliseksemuloj dume en okcidenta troviĝas pluraj landoj kiuj protektas kaj defendas iliajn rajtojn.

Samseksaj partnerecoj en Eŭropo.
  •  samseksa edzeco
  •  registrita partnereco
  •  registrita kunloĝado
  •  sen agnoskado aŭ sen datumoj
  •  geedzeco permesata nur inter virino kaj viro laŭkonstitucie
  • Historio

    Kiel oni jam diris, la akceptado de la samseksemo en Eŭropo multe ŝanĝiĝis depende de la historia periodo, ekde la plej toleremaj de la Antikveco kaj ĝis la nuntempo kiam estis persekutata de pluraj religiaj kaj politikaj sistemoj.

    En la Antikveco

    Samseksaj rilatoj de antikva Grekio

    En la Antikveco, samseksemo ne estis persekutata kaj estis normale akceptata la fakto ke knabo (inter la pubereco kaj la kreskado de la barbo) estu amanto de pli aĝa viro, kiu okupiĝis pri la edukado kaj kleriĝo de lia amato[1]. Ankaŭ ekzistis samseksemaj rilatoj inter adoltoj, kvankam tiaj rilatoj estis malpli oftaj ol la menciitaj adolto-adoleskanto, kelkaj el tiuj kazoj estis la amrilatoj inter Aĥilo kaj Patroklo[2]; la soldatparoj de la Bataliono de Tebo kaj Aleksandro la Granda (disĉiplo de Aristotelo), kiu havis amrilatojn kun aliaj samrangaj kaj samaĝaj viroj, Hefestiono[3] kaj Bagoaso[4] inter ili, kaj eĉ oni diras ke kiam Hefestiono forpasis, Aleksandro kuŝis sur lia korpo dum tuta tago kaj nokto, ĝis li estis disigita el la korpo fare de siaj amikoj. Dum tri tagoj li restis muta, ploregis kaj nenion manĝis. Kaj kiam finfine li ellitiĝis estis por la ĝishaŭta razado kaj por retirigi ĉiujn ornamaĵojn kiuj pendis de la muroj de la urbo. Finfine, li malpermesis la muzikon kaj ordonis solenaĵojn en ĉiuj urboj de la imperio. Post tio li sendis mesaĝistojn al la oraklo de Amono en la oazo de Sivao, en Egiptio, kie li petis la koncedadon de diaj honoroj por lia mortinta amanto. La korpo de Hafestiono estis enbalzamigita kaj translokita al Babilono kie estis bruligita. Tamen menciindas ke Aleksandro la Granda dufoje geedziĝis, unuafoje kun Roksana (princino de Persio) kaj poste kun Barsine-Estatira, kaj eble kun alia virino nomata Parisatis)

    Dum tiu tempo, kvankam samseksemo estis relative normala afero, esti pasiva gejo ne estis bone akceptata antaŭ la socio, ĉar tio signifis esti malpli klera kaj nesperta ol la aktiva gejo. Malgraŭ tio ke samseksemo estis tolerata, la ina samseksemo ne estis pozitive akceptata de la socio. Pri tio ekzistis helena maksimo kiu diris ke "la virinoj por la koncipiĝo kaj la viroj por la vivĝuado".

    Antinoo, juna amanto de la imperiestro Hadriano

    En Romio[5], kiu havis similan sistemon al la helena, ankaŭ estis akceptataj samseksaj rilatoj, konsiderante ke ĉiuj homoj iam sentas samseksajn dezirojn, tamen, ĉi tie ankaŭ estis malakceptata antaŭ la socio la pasiva pozicio dum samseksaj rilatoj inter virinoj, sklavoj kaj junuloj, ĉar la aktiva rolo estis konsiderata kiel sinonimo de supereco kaj povo. Kiel ekzemplo troviĝas Julio Cezaro, la fondinto de la Romia Imperio, pri kiu oni diras ke li estis "la viro de ĉiuj virinoj kaj la virino de ĉiuj viroj". Ankaŭ Marko Antonio kaj Oktavio (poste konata kiel Aŭgusto Cezaro) havis virajn amantojn.

    Malgraŭ ĉio, la edziĝo inter samseksuloj ne estis agnoskata eĉ ne menciata en la leĝtekstoj de la Romia Juro. Tiu epoko de toleremo kiam la samseksemo ne estis persekutata iom post iom malaperis pro la penetrado de la juda kaj kristana moraloj kiu daŭras ĝis niaj tagoj.

    La Inkvizicio

    Bruligado de la kavaliro de Hohenberg kaj de lia servanto, kondamnita je la mortpuno en la brulŝtiparo pro sodomio, antaŭ la urbomurego de Zuriko, 1482.

    La persekutado de la samseksemo[6] fare de la Katolika Eklezio estis senhalta dum la tuta Mezepoko, kvankam la sodomio (uzata koncepto) estis utila akuzado kiu kuniĝis kaj ne ĉiam distingiĝis disde la herezo kio malfaciligas ajnan analizadon pri tiu temo. La plej konataj procezoj, kiel la atako al la templanoj, akuzitaj je samseksemaj rilatoj kaj herezaĵoj, estas dubindaj kaj suspektindaj kiuj estis uzitaj tiutempe pro politikaj kialoj. En normalaj cirkonstancoj la nobeluloj kaj privilegiitoj estis malofte akuzataj pri tiuj ĉi "deliktoj", kiuj ĉiam falis sur homoj politike aŭ nobele negravaj, pri kiuj oni malmulte scias.Dum la 5-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, la torturo kaj la mortpuno, ĝenerale en la brulŝtiparo, estis la punoj de la samseksemaj kondamnitoj en la plejparto de Eŭropo.

    19-a jarcento kaj komenco de la 20-a

    Dum la Franca Revolucio de 1789 la politiko, ekonomio kaj socio de Francio tute transformiĝis, tiu revolucio finigis la absolutismon kaj la feŭdismon, kaj eĉ la iam plenpova Katolika Eklezio perdis multe da influo sur la socio kaj registaro. Tiuj ĉi ŝanĝoj baldaŭ etendiĝis al la tuta Eŭropo danke al la imperiestro Napoleono, kiu ankaŭ kreos novan punleĝaron, nomata Franca civila kodekso, kio estos la bazo por la novaj punleĝaroj, kie la konsentitaj samseksemaj rilatoj inter adoltoj estos laŭleĝaj. Tiu leĝo en la komenco de la 19-a jarcento markas novan etapon por la samseksamaj rilatoj en granda parto de la kontinento. La samseksemo estis leĝigata en Portugalio (1852) kaj en Pollando (1932). Malgraŭ tio, ankoraŭ restis leĝoj kontraŭ samseksemo kiel la Artikolo 175 en Germanio, la plialtiĝo de la aĝo por konsentitaj samseksemaj rilatoj al 21 jaroj en Nederlando (1911) aŭ la konsiderado de la samseksemo kiel punebla krimo per 2 jaroj en karcero laŭ la punleĝoj de Finnlando (1889).

    Je la fino de la 19-a jarcento en Germanio aperas forta kaj vigla samseksema movado kun la centro en Berlino (kie eĉ aĉeteblis gejaj publikigaĵoj ĉe la kioskoj [7]). Fakte, estis en tiu ŝtato funkciis la Scienc-Humanitara Komitato kaj tie naskiĝis la unua revuo por la samseksema publiko, Der Eigene kaj la unuaj prigejaj filmoj.

    Totalismo de la 20-a jarcento

    Studentoj de la Deutsche Studentenschaft, organizata de la nazia partio, defilas antaŭ la Institut für Sexualwissenschaft en Berlino la 6-an de majo 1933 - antaŭ ol disrabi kaj konfiski arkivojn, librojn kaj fotojn por bruligi ilin.

    Post la florado de tiu samseksema movado, en diversaj landoj instaŭriĝis diktatorecaj reĝimoj kiuj en multaj kazoj akrigis la leĝaron kontraŭ la samseksemo. Kelkaj el tiuj diktaturoj estis naci-socialisma: de Adolf Hitler (en Germanio), tiu de Benito Mussolini (en Italio) kaj tiu de Francisco Franco (en Hispanio), kaj ankaŭ la komunismaj diktaturoj en la Oriento, kiuj malbonigis la rajtojn de la samseksema komunumo.

    Faŝismaj diktaturoj (nacisocialismo, faŝismo kaj frankismo)

    La faŝismo, same kiel aliaj diktatorecaj ideologioj kaj politikaj sistemoj populariĝis en Eŭropo dum la 1930-aj jaroj. Granda parto de Eŭropo estis regata de tiuj diversaj totalitaraj sistemoj, ĉar la ekspansio de la nazia Germanio[8] tra granda teritorio de la kontinento, escepte de Britio kaj Irlando, aŭ aliaj aliancitaj aŭ neŭtralaj diktaturoj (la Italio de Benito Mussolini (vidu Faŝisma Italio) [9] aŭ la Hispanio de Francisco Franco (vidu Frankisma Hispanio) [10]) okazigis la preskaŭ tutan ekspansion de tiaj diktaturoj tra la plejparto de Eŭropo. Sub tiuj diktaturoj, en multnombraj kazoj estas la eklezia aŭtoritato kiu kontrolas la publikan kaj privatan moralon, kiu inkluzivas subpreman seksan konduton pri ajna devojigo de la reganta modelo de tio kio apartenas al viro kaj tio kio apartenas al virino. Tio videblis en la persekutado de la samseksemo en la reĝimoj de Franco aŭ de Hitlero.

    Laŭ la statistikoj, sub la nazia Germanio, pro samseksemo, estis arestitaj ĉ. 100.000 personoj, el kiuj 50.000 estis kondamnitaj je enkarcerigo. Krome, oni estimas ke en tiu periodo estis murdataj inter 15.000 kaj 600.000 samseksemuloj (la granda diferenco temas pri la kalkulado aŭ ne de la judoj), la plimulto el ili en koncentrejoj, kie la kuracistoj eksperimentis kun ili por la trovado de la "geno de la samseksemo" kun la celo "kuraci" la estontajn germanajn samseksemulojn. Cetere, la gejoj estis viktimoj de iliaj karcerkunuloj pro la tiuepoke reganta homofobio. En Hispanio, dum la frankismo, estas ĉirkaŭkalkulataj pli ol 5.000 personoj arestitaj pro ilia samseksemeco.

    Socialismaj diktaturoj

    Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj ĝis 1989 ĉiuj ŝtato de Orienta Eŭropo suferis plurajn komunismajn diktaturojn kiuj estis kontrolataj de Sovetunio[11]. La samseksemo estis persekutata en la komenco de multaj el tiuj reĝimoj, kvankam ĝenerale, la leĝaro malrapide ŝanĝiĝis, ĉar la samseksemo estis laŭleĝa en Hungario (1961), en Ĉeĥio (1962), en Bulgario (1968) kaj en Orienta Germanio… kiel escepto, en Rumanio estis ellaborata la Artikolo 200 kiu persekutis la samseksajn rilatojn kaj publike kaj private.

    Nuntempo

    Samseksa juna paro zorgas infanon.

    Post la malaperado de tiuj ĉi diktaturoj, la demokratio reaperis en tuta Eŭropo. Menciindas ankaŭ ke la Eklezio perdadas influon en la politika vivo, ĉar la disiĝo inter Eklezio kaj la Ŝtato iom post iom efektiviĝis. Tiu fakto, plus la vigliĝo de la GLAT-komunumo, estis grava faktoro por la moderniĝo de la eŭropa socio kaj por la akceptado de la samseksemo. Laŭ tiu vojo, la diversaj eŭropaj administradoj, kaj ŝtataj kaj regionaj, iom post iom nuligis la leĝojn kiuj punis aŭ diskriminaciis la samseksemulojn, sed multe pli ĵuse, tiuj leĝoj ampleksiĝadas por ke la samseksemuloj havu la samajn rajtojn kiel la aliseksemuloj, tiaj kiaj la registrita partnereco aŭ la edzeco, aŭ la nuligado kaj punigado de la homofobio. Ekzemplo de tiu intensa laboro estas tiu kiun faris la Eŭropa Parlamento (la sola organizo de la Unio kiu estas rekte elektata de la eŭropanoj) kiu konsideras la homofobion kiel timon kaj absurdan malakcepton de la GLAT-a komunumo bazataj sur antaŭjuĝoj kaj ĝi estas komparata kun rasismoksenofobio.

    Geja Fiero en Rejkjaviko en 2004.

    Tiu ĉi eŭropunia institucio firme kontraŭstaras la diskriminacion (inter ili, la diskriminacio pro seksa orientiĝo) kaj petas la ŝtatojn garantiadon de la protektado de la GLAT-a komunumo je homofobiaĵoj, pliiĝo de la kampanjoj kontraŭ la homofobio (pere de edukaj, administraj, juraj kaj leĝaj metodoj) kaj ke la Eŭropa Komisiono okupiĝu pri la plenumado de la Ĉarto de fundamentaj rajtoj de la Eŭropa Unio kaj de la traktatoj de la Eŭropa Komunumo. Aldone, Thomas Hammarberg de Eŭropa Konsilio autoris dokumenton "Diskriminacio pro seksa orientiĝo kaj seksa identeco".[12]

    Malgraŭ tiu akcelado, kaj la agnoskado de samseksemo post la Dua mondmilito, menciindas ke en la junaj demokratioj de Orienta Eŭropo ankoraŭ regas fortan homofobion kaj la akceptado de la samseksemo ne estas tiel alta kiel en Okcidenta Eŭropo.

    Registritaj partnerecoj

    Konsekvence de la novaj trajtoj de samseksemo kiu fortikiĝis ekde la reveno de la demokratio al Eŭropo, la malsamaj ŝtatoj ĝustigis siajn leĝojn laŭ tiu celo, t.e. ne plu persekuti la samseksemulojn unue, kaj pli malfrue, aprobi pliajn rajtojn al GLAT-personoj. Tiuj ĉi rajtoj speciale aperis ekde la 1990-aj jaroj, kelkaj ekzemploj estas la registrita partnereco kaj la samseksa edzeco. Ĉio ĉi igis Eŭropon la plej avangarda kontinento rilate al la rajtoj de la samseksemuloj. Tamen, homofobio ankoraŭ regas ĉefe en la oriento de Eŭropo kie socialismaj diktaturoj malpermesis ĝin kaj en la konservativaj kaj kristanaj partioj.

    Leĝigado pri samseksemo laŭ landoj

    Norda Eŭropo

    LandoSamseksemaj praktikoj senpunigitajAgnoskataj uniojEdziĝo inter samseksulojSamseksemuloj rajtas militserviAdoptadoMalpermesas diskriminacion
    Britio laŭleĝa ekde 1967 (1980 en Skotlando kaj 1982 en Nord-Irlando) laŭleĝa ekde 2005 aktualiĝos en 2014 malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Danio laŭleĝa ekde 1933 laŭleĝa ekde 1989 laŭleĝa ekde 2012 malpermesas ĉian diskriminacion
    Estonio laŭleĝa ekde 1992 malpermesas ĉian diskriminacion
    Finnlando laŭleĝa ekde 1971 laŭleĝa ekde 2002 laŭleĝa ekde 2017 nur idoj de la edz(in)oj malpermesas ĉian diskriminacion
    Irlando laŭleĝa ekde 1993 laŭleĝa ekde 2011 laŭleĝa ekde 2015 nur idoj de la paro malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Islando laŭleĝa ekde 1940 laŭleĝa ekde 1996 laŭleĝa ekde 2010 nur registritaj paroj malpermesas plimulto de la diskriminacioj
    Latvio laŭleĝa ekde 1992 konstitucia malpermeso malpermesita la militservado nur edziĝintaj paroj malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Litovio laŭleĝa ekde 1993 malpermesas ĉian diskriminacion
    Manksinsulo laŭleĝa ekde 1994 laŭleĝa ekde 2005 malpermesas la plimulto de diskriminacioj
    Norvegio laŭleĝa ekde 1972 laŭleĝa ekde 1993 laŭleĝa ekde 1/1/2009 malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Svedio laŭleĝa ekde 1944 laŭleĝa ekde 1995 laŭleĝa ekde 1/05/2009 nur registritaj paroj malpermesas kelkajn diskriminaciojn

    Suda Eŭropo

    LandoSamseksaj praktikoj senpunigitajAgnoskataj uniojEdziĝo inter samseksulojSamseksemuloj rajtas militserviAdoptadoMalpermesas diskriminacion
    Grekio laŭleĝa ekde 1951 ne rajtas militservi malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Hispanio laŭleĝa ekde 1979 laŭleĝa ekde 1998 laŭleĝa ekde 2005 malpermesas ĉian diskriminacion
    Italio laŭleĝa ekde 1890 nur edziĝintaj paroj rajtas malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Kipro laŭleĝa ekde 1998 ne rajtas militservi malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Malto laŭleĝa ekde 1973 malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Portugalio laŭleĝa ekde 1983 laŭleĝa ekde 2001 laŭleĝa ekde 2010 malpermesas ĉian diskriminacion
    San-Marino laŭleĝa ekde 1864, denove punita en 1974 kaj sen puno ekde 2001 Nekonata
    Turkio laŭleĝa ekde 1858 ne rajtas militservi
    Vatikano sen armeo

    Centra Eŭropo

    LandoSamseksemaj praktikoj senpunigitajAgnoskataj uniojEdziĝo inter samseksulojRajto je militservadoAdoptadoMalpermesas diskriminacion
    Aŭstrio laŭleĝa ekde 1971 kunvivado sen registro ekde 2003, propono por registrado malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Belgio laŭleĝa ekde 1792 laŭleĝa ekde 2000 laŭleĝa ekde 2003 malpermesas ĉian diskriminacion
    Ĉeĥio laŭleĝa ekde 1962 laŭleĝa ekde 2001 malpermesas ĉian diskriminacion
    Francio laŭleĝa ekde 1791 laŭleĝa ekde 1999 laŭleĝa ekde 2013 fraŭlaj gejoj rajtas adopti malpermesas ĉian diskriminacion
    Germanio laŭleĝa ekde 1969 (1968 en Orienta Germanio) laŭleĝa ekde 2001 nur idoj de edz(in)oj malpermesas ĉian diskriminacion
    Liĥtenŝtejno laŭleĝa ekde 1989 Nekonata
    Luksemburgo laŭleĝa ekde 1795 laŭleĝa ekde 2004 malpermesas ĉian diskriminacion
    Monako laŭleĝa ekde 1793 dependas de la armeo de FrancioNekonataNekonata
    Nederlando laŭleĝa ekde 1811 laŭleĝa ekde 1998 laŭleĝa ekde 2001 malpermesas ĉian diskriminacion
    Pollando laŭleĝa ekde 1932 malpermesas ĉian diskriminacion
    Slovakio laŭleĝa ekde 1962 malpermesas ĉian diskriminacion
    Slovenio laŭleĝa ekde 1977 laŭleĝa ekde 2006 malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Svislando laŭleĝa ekde 1942 laŭleĝa ekde 2007 malpermesas ĉian diskriminacion

    Orienta Eŭropo

    LandoSamseksemaj praktikoj senpunigitajAgnoskataj uniojEdziĝo inter samseksulojRajto je militservadoAdoptadoMalpermesas diskriminacion
    Albanio laŭleĝa ekde 1995 malpermesas ĉian diskriminacion
    Armenio laŭleĝa ekde 2003
    Azerbajĝano laŭleĝa ekde 2000
    Belorusio laŭleĝa ekde 1994 ne rajtas militservi
    Bosnio-Hercegovino laŭleĝa ekde 1996 (1998 en Serba Respubliko) malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Bulgario laŭleĝa ekde 1968 malpermesas ĉian diskriminacion
    Hungario laŭleĝa ekde 1962 registrita kunvivado en 1/1/2009 malpermesas ĉian diskriminacion
    Kartvelio laŭleĝa ekde 2000 malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Kroatio laŭleĝa ekde 1977 laŭleĝa ekde 2003 malpermesas ĉian diskriminacion
    Makedonio laŭleĝa ekde 1996
    Moldavio laŭleĝa ekde 1995
    Montenegro laŭleĝa ekde 1977
    Rumanio laŭleĝa ekde 1996 malpermesas ĉian diskriminacion
    Rusio laŭleĝa ekde 1993
    Serbio laŭleĝa ekde 1994 (1981 en Vojvodino) konstitucia malpermeso ne rajtas militservi malpermesas ĉian diskriminacion
    Ukrainio laŭleĝa ekde 1992 malpermesas ĉian diskriminacion

    Registrita partnereco

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo registrita partnereco.

    La civilaj ligoj aperis fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj por la kreado de nova familia ligo simile al la edziĝo sed centrita en la samseksaj paroj. La unuaj ŝtatoj kiuj adoptis tiujn civilajn ligojn estis eŭropaj, Danio (en 1989) kaj Norvegio (en 1993), ĝis nun, granda parto de la ŝtatoj kaj regionoj permesas la registritan partnerecon.

    Samseksa edzeco

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo samseksa edzeco.
    Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez.

    La samseksa edzeco estis unuafoje regulata en Nederlando[13] (2001) kun la celo avanci pli ol la registritaj partnerecoj, la edziĝo inter samseskuloj egaligas la edziĝojn de samseksaj kaj aliseksaj paroj, kiu ankaŭ inkluzivas la infanadoptadon. En Eŭropo, ĝi estas nun laŭleĝa en kvin ŝtatoj, dume la resto de la ŝtatoj debatas tiun edziĝon aŭ ne videblas baldaŭa aprobo.

    Tradicie la ekologiaj, socialismaj, socialdemokrataj, centristaj kaj liberalaj partioj favorigas la edziĝon inter samseksuloj aŭ la GLAT-ajn rajtojn ĝenerale; tamen, la konservativaj, demokristianaj kaj naciistaj partioj oponiĝas al ties agnoskado. Tamen, tio ne estas ĝenerala tendenco, ĉar ekzistas kelkaj esceptoj kiel tiu de Italio, kie la socialdemokratoj de Romano Prodi konsideras ke la edziĝo inter samseksuloj estas "tre radikala", aŭ kiel tiuj de Nederlando, Norvegio aŭ Svedio kie konservativaj partioj favorigas kaj eĉ aprobis leĝojn en la parlamento por la samseksaj edziĝoj[14][15][16]

    Socio kaj samseksemo

    Homofobio

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homofobio.

    Malgraŭ la avancoj rilate la rajtojn de la GLAT-a kolektivo en Eŭropo kaj la batalo kontraŭ la homofobio, ankoraŭ ĝi ne malaperis, kaj ĝi regas ĉefe en la antaŭaj komunismaj ŝtatoj. Ankaŭ en Italio la homofobio estas tre forta, malgraŭ tio ke ĝi estas unu el la plej progresismaj landoj de la kontinento. La polemikaĵoj denove ekiĝis post kiam la itala registaro malakceptis subskribi dokumenton por la senpunigado de la samseksemo en la tuta mondo, laŭ propono de la registaro de Francio antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Alia polemikaĵo estis ke teknika direktoro de futbalteamo, deklaris dum intervjuo ke li neniam konatiĝis kun samseksemaj futbalistoj kaj se tio okazas li ne listigas ilin por sia futbalteamo.

    En la institucioj

    En la institucia etoso (precipe je ŝtata kaj municipa niveloj), menciindas kelkaj kazoj de homofobio, kiuj eĉ se estas konmdanitaj de la eŭropuniaj institucioj, daŭre ekzistas.

    Kazimierz Marcinkiewicz (maldekstre) kaj Lech Kaczyński (dekstre).

    Ekzemplo de tiu homofobio estas kelkaj agoj de la nuna registaro de Pollando, kiu estas formata de konservativaj kaj naciismaj partioj, kiuj leĝigas kontraŭ la "promociado de samsekesmo" (principe ili celis malpermesi al samseksemuloj esti instruistoj, sed poste ili intencis mildigi tion, sen klarigi la punon,[17] oni esploris la eblan samseksemon de la Teletubbies por vidi ĉu ĝi disvastigis ĝin inter la polaj infanoj,[18] aŭ malpermesita la elsendo de epizodo de Little Britain pro la apero de samseksema pastro kaj ties amanto.[19] Plej oftaj estas malpermesoj aŭ provoj pri paradoj de samseksemuloj (kiel la Geja Fiero) en diversaj urboj, inter ili Moskvo[20], kie okaze de Eŭrovido la polico arestis manifestantojn, inter ili, esperantistinon[21]; Varsovio,[22] PoznanoRigo (en la kazo de Moskvo, grupo da gejoj kaj lesboj estis insultitaj kaj agresitaj de radikalaj naciistoj kaj ortodoksuloj kiam la grupo celis atingi la Urbodomon por liveri leteron favore al la geja parado[23] kaj la aŭtoritatuloj, anstataŭ protekti ilin, arestis 20 aktivistojn. La urbestro diris ke tia parado estas 'satanaĵo'.

    En la socio

    Socie, la homofobio ankoraŭ multe gravas en specifaj sektoroj, ĝi estas esprimata diversmaniere:

    Bertrand Delanoë
    • La homofobiaj komentoj havas longan historion, kiel ekzemple tiu de Rocco Buttiglione koncipante la samseksemon kiel "peko",[24] tiuj de la unua pola ministro diris ke "Se iu persono celas kontaĝi aliajn sian samseksemon, la Ŝtato devas interveni en tiu perforto de la libereco"[25] aŭ tiu de Alessandra Mussolini (nepino de la itala diktatoro Benito Mussolini) al Vladimir Luxuria (transgenra parlamentano) "Pli bone esti faŝisto ol gejaĉo".[26]
    • Ankaŭ la enketoj kaj esploroj montras la gradon je ekzistanta homofobio, kiuj indikas ke pli ol 40% de la rumanoj pensas ke la samseksemuloj devus esti forpelitaj de la lando.
    • La agresoj kaj ĝenadoj, ne oftas en Eŭropo, sed ili okazas. Ekzemplo povus esti la okazintaĵo je la 6-a de oktobro 2002, kiam viro vundtranĉis Bertrand Delanoë en la abdomeno dum publika evento. La urbestro de Parizo (unu el la unuaj politikistoj kiu publike deklaris sian samseksemon en Francio) estis operaciita kaj post kelkaj ripoztagoj, revenis al la Urbodomo. En la unuaj deklaroj, la arestito agnoskis ke li ne ŝatis "la politikistojn kaj speciale la gejojn".[27][28] Ankaŭ menciindas la agresado suferita de du junaj gejoj kiam ili kisis unu la alian en publika naĝejo de Madrido,[29] aŭ la okazintaĵoj dum la parado de 2004 en Krakovo nomata "Parado de Toleremo", kie grupo da personoj akompanis la manifestantojn krie timigante ilin dirante "Murdistoj!" "Gejaĉoj al hospitalo!",

    Festoj, paradoj kaj manifestacioj

    Geja Fiero

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geja Fiero.

    En multaj eŭropaj urboj, la Tago de la Geja Fiero estas celebrata per multnombraj festoj, manifestacioj kaj karavanoj. Kelkaj el ili, kiel tiu de Berlino, estas inter la plej multnombraj de la mondo. Ĝenerale, ili estas permesataj kaj ne ekzistas surstrataj konfliktoj, kvankam multfoje ekzistas konfliktoj kun la institucioj kaj homofobaj grupoj de la socio kiuj intencas malpermesi tiun defiladon.

    Europride

    Ĉielarka flago en Piccadilly Circus, Londono, Eŭroparado 2006
    Elirejo de la metrostacio en Chueca
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Europride.

    La Europride estas evento organizata ĉiujare ekde 1992 kun la celo promocii la videbligon de la GLAT-personoj kaj de iliaj defendantoj en Eŭropo.

    Ĉiujare ĝi estas celebrata en malsama urbo, kaj ĝis nun ĝi estis celebrata en urboj kiaj Londono (1992 kaj 2006), Berlino (1993), Amsterdamo (1994), Parizo (1997) kaj Madrido (2007).

    Zonoj kun aktiva kaj grava GLAT-a kolektivo

    Urboj: Sitges (Hispanio)

    Kvartaloj kaj stratoj:

    Koncernaj ŝtatoj

    Vidu ankaŭ

    Piednotoj