Saskaĉevano

provinco de Kanado
(Alidirektita el Saskatchewan)

Saskaĉevano estas la meza de la tri preriaj provincoj, inter Alberto kaj Manitobo, kaj inter la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Usono (Montano kaj Norda Dakoto). Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 1 168 057 loĝantoj sur areo de 651 900 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².

Saskaĉevano
Alternativa nomoSaskatchewan
Plena nomoSaskaĉevano
Flago de SaskaĉevanoBlazono de Saskaĉevano
Devizo: Multis E Gentibus Vires
(latina =: De multaj popoloj, forteco)
Mapo de Kanado kun Saskaĉevano ruĝa
Oficialaj lingvojangla
FloroOkcidenta ruĝa lilio
ArboPapera betulo
BirdoPintvosta lagopo
ĈefurboReĝino
Plej granda urboSaskatuno
Leŭtenanta guberniestroRussell Mirasty (en 2024)

(ekde 18-a de julio 2019)

ĈefministroScott Moe (en 2024)

(ekde 2-a de februaro 2018)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

14
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
6-a rango
651 900 km²
591 670 km²
59 366 km² ({9,1%)
Loĝantaro
 - Tuto (2017)
 - Loĝdenso
6-a rango
1 168 057
2 po km² (9-a)
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$42 490 miliardoj (5-a)
$42 742 (5-a)
Aliĝo al Konfederacio1-a de septembro 1905 (Apartigita de la NOT) (9-a)
TempozonoUTC−06:00 (neniu ŝanĝo somere); ĉirkaŭaĵo de Lloydminster: UTC-07:00, ŝanĝas somere
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

SK
CA-SK
S
Retejowww.gov.sk.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 2-a de februaro 2018 estas Scott Moe. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Russell Mirasty.

La nomo de la provinco, prononcata angle laŭ sistemo IFA [səsˈkætʃəwən], venas de la nomo de la rivero Saskaĉevano kies kria nomo kisiskāciwani-sīpiy (ᑭᓯᐢᑳᒋᐘᓂ ᓯᐱᐩ) signifas "rapide fluanta rivero".

Municipoj

Plej grandaj municipoj laŭ loĝantaro

Municipo20011996
Saskatuno206,500193,653
Reĝino178,225180,404
Prince Albert34,29134,777
Moose Jaw32,13132,973
Yorkton15,10715,154
Swift Current14,82114,890
North Battleford13,69214,051
Estevan10,24210,752

Historio

La brito Henry Kelsey estis la unua blankulo, kiu vizitis "Saskaĉevanon", en 1690, kaj li pretendis la landon por la Kompanio de la Hudsona Golfo. Sed la franc-kanadano La Vérendrye konstruis komerc-postenojn en la Rivero Saskaĉevano en la jaro 1740. En 1754, Louis François de la Corne penis kultivi tritikon en la teritorio. Nuntempe, tritiko estas grava produkto de la provinco. Hodiaŭ estas 19.075 francparolantoj en Saskaĉevano.

Geografio

Demografio

Dum la gefiloj de Eŭropanoj konsistigas la plej grandan parton de la loĝantaro, indiĝenoj ankaŭ konsistigas signifan parton de la loĝantaro. Nur malmultaj saskaĉevananoj apartenas al nek unu grupo nek la alia.

Loĝantaro de Saskaĉevano depost 1901

Loĝantaro de Saskaĉevano depost 1901
JaroLoĝantaroŝanĝo dum
5 jaroj
(%-e)
ŝanĝo dum
10 jaroj
(%-e)
190191,279n/an/a
1911492,432n/a439.5
1921757,510n/a53.8
1931921,785n/a21.7
1941895,992n/a-2.8
1951831,728n/a-7.2
1961925,181n/a11.2
1971926,242n/a0.1
1981968,313n/a4.5
19861,009,6134.3n/a
1991988,928-2.02.1
1996976,615-1.2-3.3
2001978,9330.2-1.0

Etna deveno [1] Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj