Serbokroatlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la serbokroata lingvo

La serbokroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serbokroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolojn Wikipedija na srpskohrvatskom jeziku ("vikipedio en la serbokroata lingvo") kaj en inversa sinsekvo ankaŭ Wikipedija na hrvatskosrpskom jeziku ("vikipedio en la kroatserba lingvo"). Ankaŭ ekzistas apartaj lingvoprojektoj kroatlingva Vikipedio, serblingva Vikipedio kaj bosnalingva Vikipedio. Post unua fazo de ekzisto, la projekto estis fermita en 2005 pro malaktiveco, sed laŭ decido de la vikimedia estraro de decembro 2006[1] estis rekreita, praktike en aprilo 2007.

Serbokroatlingva Vikipedio
Retadresosh.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoserbo-kroata
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 30-a de aprilo 2024
Artikolnombro459 462
Profundeco749.1
Paĝoj4 652 853
Redaktoj41 846 108
Uzantoj211 719
Aktivaj uzantoj184
Administrantoj9
Dosieroj10 237
v • d • r

Ĝis julio 2014 ĝi atingis la nombron de pli ol 200 000 artikoloj, kaj tiutempe estis la dua plej granda vikipedia projekto el inter la lingvoj de eksa Jugoslavio (post la serba kaj antaŭ la kroata). La 30-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 459 462 artikolojn.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj