Sicilia pico

La sicilia picosfinĉuno (sfincionesfinciuni en sicilia lingvo) estas speco de pico origine el Palermo, Sicilio. Kontraste al la napola pico, ĝenerale ĝi estas kvadrata, kun dika baza maso (al kiu aldoniĝas paneroj) kaj multe pli da fromaĝo. Kutime oni uzas ankaŭ pekorinon kaj anĉovojn.

Tipa palerma sfinĉuno

En usona kuirarto, sicilia pico estas ankaŭ el kvadrata aŭ rektangula bazo, kun dikeco de ĉirkaŭ duoncentimetro. Simila al ĉi tiu plado estas la tomata pico, tre populara pico de la ital-usona loĝantaro kiu vivas ĉefe en la areo de Nov-Jorko kaj Nov-Ĵerzejo, kaj precipe en Utica, urbo kun multaj italaj enmigrintoj, specife siciliaj.

Aparta varianto de ĉi tiu pico estas la mesina sfinĉuno, origine el la urbo Mesino, kiu ĝenerale estas farita el endivio kaj anĉovo kun fokatĉo.