Tibor Sekelj

verkisto kaj mondvojaĝanto (1912-1988)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tibor Sekelj (apartigilo).

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero), naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario[noto 1], mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano,[noto 2] ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj esperantisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo. La kampoj, sur kiuj li agis ege sukcese, estas multaj.

Tibor Sekelj
195
jugoslava verkisto, juristo, esploristo kaj ĵurnalisto
(en la 1970-aj jaroj, en Stara Moravica, ĉe pentristo Novák Mihály)
Persona informo
Naskiĝo14-a de februaro 1912
en Spišská Sobota, Slovakio, Aŭstrio-Hungario
Morto20-a de septembro 1988
en Subotica, Jugoslavio
LingvojEsperantohungaraserbaserbokroatagermanaanglafrancahispanaitala
LoĝlokoSubotica
NaciecoJugoslavo
ŜtatanecoCislajtioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Demokratia Federacia Jugoslavio • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Alma materZagreba universitato
Familio
Edz(in)oMaria ReznikErzsébet Sekelj
Okupo
Okupoesploristo • etnologo • verkistoĵurnalistoesperantisto • poeto • esperantologo
Esperanto
Verkis en EsperantoTempesto sur Akonkagvo, La trovita feliĉo, Tra lando de Indianoj, Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo, Nepalo malfermas la pordon, Ĝambo Rafiki, Mondmapo, Padma, Mondo de travivaĵoj, Elpafu la sagon, Neĝhomo, Kolektanto de ĉielarkoj; Vidu bibliografion
Akademiano1986
Esperantistiĝis en1930
vdr

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan, francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili[1].

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.[2]

Biografio

Juneco 1912-1939

Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo

Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)
  •  Loĝlokoj
  •  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
  • Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)
  •  Loĝlokoj
  •  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
  • Tibor naskiĝis kiel filo de Sidonia kaj de Leopold Sekelj, bestkuracisto kaj la familio translokiĝis plurfoje. Malmultajn monatojn post la naskiĝo de Tibor ĝi ekloĝis en Cenei en la nuna Rumanio kie Tibor pasigis la dek unuajn jarojn de sia vivo. La hejma lingvo estis la hungara, surstrate oni parolis ankaŭ lokan germanan dialekton. Tibor havis du pli aĝan fratinojn kaj 5-jarojn pli aĝan fraton Antonije kiu kunlaboris en kelkaj verkoj de Tibor. La familio ekloĝis en 1922 en Kikinda (Кикинда), Serbio, Jugoslavio, kie Tibor eklernis la serbokroatan; li tiam studis la francan kaj eĉ instruis ĝin al siaj kunuloj studinte kelkajn lecionojn pli frue ol ili. Li perfektiĝis en tiu lingvo kun franca instruistino; de tiam li akiris novan lingvon proksimume ĉiun kvaran jaron. Tie li finis bazan lernejon antaŭ la familio transloĝiĝis en 1926 al Nikšić (Никшић), Montenegro, kie li finis gimnazion. Jam en la mezlernejo li ekŝatis montgrimpadon kaj piedirante li transiris la tutan Montenegron. En 1929 li ekvizitis universitaton por studi juron en Zagrebo (Kroatio) kaj diplomiĝis en 1933, kiel unu el la 3 plej junaj studentoj. En tiuj samaj jaroj li ankaŭ lernis pentrarton, skulptadon, la lingvon Esperanto (en la kurso de Ivo Rotković), filmreĝisoradon kaj ĵurnalismon. Per tiu lasta fako li komencis vivteni sin. En 1937 li eklaboris en Zagrebo kiel filmdramaturgo.

    Mondvojaĝanto

    De 1939 ĝis sia vivofino Tibor Sekelj estis nelacigebla vojaĝanto. Eĉ se li revenadis al sia hejmlando, la emo esplori novajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj igis lin denove ekvojaĝi.

    Vojaĝceloj de Tibor Sekelj tra la mondo

  •  Vojaĝceloj
  •  Temoj de libroj
  •  Hejmlando
  •  Eŭropaj landoj
  •  Vojaĝceloj
  •  Temoj de libroj
  •  Hejmlando
  •  Eŭropaj landoj

  • Sudameriko 1939-1954

    Vivinte en Zagrebo, en 1939, sopirante al pli vastaj horizontoj li atingis Argentinon per ŝipo, por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj kiel raportisto de la gazeto Hrvatski Dnevnik el Zagrebo. Tibor Sekelj vojaĝis pere de la ŝipo "Teresa",[noto 3] tiam posedaĵo de la Entrepreno Cosulich de Trieste, de Rijeka (tiam Fiume en Italio) ĝis Bonaero, kun haltoj en Napolo kaj Ĝenovo (Italio), Santos (en Brazilo) kaj Montevideo (en Urugvajo)... Tibor ricevis turistan vizon en la argentina konsulejo de Zagrebo la 8-an de julio kaj atingis Bonaeron la 19-an de aŭgusto 1939. Ŝajnas ke Tibor antaŭvidis la komencon de la milito kaj ne volis fariĝi soldato, do rapidiĝis foriri kiel ĵurnalisto en fora lando... Li vere deziris eviti la militon, ne pro tio ke li estis timema (lia kuraĝo estis multfoje pruvita), sed verŝajne ĉar li estis hungara judo kaj kiel Esperantisto ne povis malami iun ajn kaj pro tio flamiĝi por iu ajn ideologio kaj milita celo.

    Post du jaroj [3] li sufiĉe regis la hispanan por povi kunlabori en revuoj, kaj mem eldoni monatan revuon dediĉitan al vojaĝoj kaj esploradoj. Pro diversaj cirkonstancoj inter kiuj la dua mondmilito, li restis tie dum 15 jaroj kiel ĵurnalisto kaj esploristo.

    1939-1945: Argentino, Akonkagvo

    En 1944, sen granda antaŭa montgrimpa sperto, li partoprenis ekspedicion al Akonkagvo la plej alta monto (6962m) de Ameriko[noto 4], gviditan de la konata svisgermana montgrimpanto Hans Georg Link. Kun la aŭstro Zechner kaj la italo Bertone li atingis la montsupron je la 13-a de februaro 1944. La ekspedicio estis drama: kvar el ses kunuloj kiuj partoprenis pereis en neĝŝtormo. Iliajn korpojn retrovis 11 monatojn poste dua ekspedicio, kiun Tibor ankaŭ partoprenis, laŭ iniciato de la argentina armeo. Post tiu dua ekspedicio Sekelj aldonis novan ĉapitron al la dua eldono de la jam aperinta « Tempestad sobre el Aconcagua », 1944 en kiu li rakontas tiun aventuron. La argentina registaro rekompencis lin per « ora kondoro » pro meritoj en la ekspedicio, sed li malakceptis la argentinan civitanecon kiun la ŝtatestro Perón persone proponis al li.

    1946-1947: Mato-Groso

    Tibor kaj Maria Sekelj ĉe la Wajuru-oj borde de la rivero Guaporé, Brazilo

    ‎Pro la sukceso de lia unua libro, lia eldonisto instigis lin verki duan, kaj por ke li havu temon, la eldonisto financis per dumil dolaroj ekspedicion, al ne sufiĉe konataj regionoj en la brazilaj praarbaroj en Mato-Groso. Aliĝis al la ekspedicio rusdevena argentinanino Meri Reznik (1914-1996). Kune ili pasigis preskaŭ unu jaron en la regiono de la riveroj Aragvajo kaj Rio das Mortes, kiun li kun 30-o da homoj kiel unuaj fremduloj transiris kaj eniris la teritorion de agresemaj Ŝavantoj kaj revenis vivantaj. Li tie renkontiĝis kun triboj Karaĵaoj kaj Ĵavaeoj kaj kolektis multe da utilaj geografiaj datumoj pri tiu regiono. Lia dua libro « Por tierra de Indios » (1946) kiu raportas tiujn travivaĵojn, renkontis grandan sukceson, atingante plurajn eldonojn kaj estis tradukita al multaj lingvoj.

    En la somero 1946 li trakrozis Patagonion kun tri gekunuloj : Zechner, Meri kaj d-ino Rosa Scolnik. Dum la sekvintaj jaroj li vizitadis universitaton de Bonaero por aŭskulti prelegojn pri antropologio, etnologio kaj arĥeologio, ne celante diplomiĝi sed nur akiri utilajn sciojn por siaj venontaj ekspedicioj.

    En 1946 Tibor kaj Meri geedziĝis. Kune ili reveturis al Amazonio en 1948. Post tiu ekspedicio li verkis «Donde La Civilizacion Termina» (Kie civilizacio finiĝas). En septembro 1949 en Bonaero Meri naskis filon Diego Reinaldo Sekelj, al kiu Tibor donis antaŭnomon laŭ filo de Kristoforo Kolumbo.

    1948-1949: Bolivio, Ĵivaroj

    En 1948 nova ekspedicio kies planita celo estis renkontiĝi kun Ĵivaroj -kiujn li tamen ne sukcesis renkonti- kondukis lin al Bolivio, en kies ĉefurbo li renkontiĝis kun prezidento Enrique Hertzog kiu instigis lin esplori ne jam esploritan regionon de rivero Iténez kiu etendiĝas ĝis Brazilo. Dum tiu vojaĝo li trafis la tribon de la Tuparioj estinte kanibaloj ĝis 5 jarojn antaŭe, kaj kun kiu li vivis 4 monatojn, kaj kie li rolis kiel sorĉisto. Reveninte en aprilo 1949, Sekelj ricevis proponon de la prezidento Hertzog administri teritorion centmil-hektaran el la planitaj 4 milionoj da hektaroj por tie loĝigi unu milionon da rifuĝintoj el Eŭropo. Sekelj ne volis atendi ses monatojn ke la parlamento faru decidon kaj rezignis pri la oferto. Li poste bedaŭris ke li maltrafis la okazon krei teritorion kie Esperanto estintus la komuna lingvo de la loĝantaro.

    1949-1951 Venezuelo

    Veninte en Brition al Universala Kongreso de Esperanto en somero de 1949, post sepmonata restado en Eŭropo, Sekelj reiris al Sudameriko, rekuniĝante kun Meri, ĉifoje al Venezuelo kie li dum unu jaro kaj duono fariĝis estro de vendejo de muzikinstrumentoj en Marakajbo. Dume li plu verkadis por gazetoj kaj iris al Karakaso por tie realigi serion da murpentraĵoj pri la vivo de Venezuelo por ĵus konstruita kafejo. De tie li ekis vagabondan kaj esploran vojaĝon al Mezamerikaj landoj, estante sola, ĉar li eksiĝis de Meri post kvinjara kunvivado. La paro formale divorcis en 1955, kaj iom poste Meri iris al Usono kie ĝi reedziniĝis. Ilia filo, ricevinte la familinomon de ŝia dua edzo, estas Daniel Reinaldo Bernstein, nun respektata akupunkturisto kaj muzikisto vivanta en Novjorko.[noto 5]

    1951-1954: Mezameriko

    Tibor Sekelj en 1952

    Inter liaj vizitoj en Mezameriko, li menciis viziton al la insuloj de San Blas de la regiono Guna Yala de Panamo kie vivas indianoj Tuloj, malsukcesan pro erupcio provon ascendi la vulkanon Izalko en Salvadoro, malkovron de antikva ruinurbo en Honduro, pri kiu ĉiuj konis legendojn sed neniu vidis, kaj kiun konstruis malpli civilizitaj indianoj.

    Paralele kun esploradoj, Sekelj sin okupis pri arkeologio kaj antropologio. En Gvatemalo kaj Honduro li pristudis la civilizacion de la Majaoj kaj vizitis preskaŭ ĉiujn arkeologiajn restejojn.

    Alveninte en Meksiko en 1953, li estis invitita de alpinistaj kluboj partopreni ekspediciojn ĉar ili konsideris lin majstro pro lia libro « Tempestad sobre el Aconcagua » kiu furore vendiĝis kaj estis konsiderita kiel manlibro pri montgrimpado. Li do surgrimpis Popokatepetlon, Istaksiŭatlon kaj multajn aliajn vulkanojn kaj montojn, kaj tiam vere spertiĝis.[4] Interesa esploro estis trapenetro tra la fluejo de subtera rivero San Jerónimo kiu boras al si 14-kman vojon en la interno de monto.

    Pluaj mondvojaĝoj baziĝinte el Eŭropo 1954-1988

    En 1954 li ekloĝis en Belgrado reveninte al Jugoslavio kie li estis varme akceptita de la registaro kaj popolo pro siaj interesaj travivaĵoj kaj homama mesaĝo. Multaj liaj artikoloj aperis en gazetoj kaj pluraj liaj libroj estis tiam tradukitaj al lingvoj serba, slovena, hungara, albana kaj esperanta.

    1956-1957: Barato, Ĉinio, Nepalo

    En 1956 li ekis vojaĝon al Azio per aŭtomobilo, celante partopreni Unesko-konferencon okazontan en Nov-Delhio kiel observanto de UEA. Lian aŭton li lasis kolapsita en Teherano kaj daŭrigis sian vojon per buso kaj fervojo. Dum tiu vojaĝo li havis konversaciojn kun ĉefministro Nehru kaj ties filino, estonta ĉefministro Indira Gandhi kaj amikiĝis kun la posta prezidento d-ro Radhakrishnan. En la jugoslava ambasadejo li renkontiĝis kun Dragoljub Vukotić (Драгољуб Вукотић), de 1955 ĝis 1983 prezidanto de la Mondfederacio de Surduloj kiu tie partoprenis konferencon kun barataj kaj ĉinaj reprezentantoj por starigi azian oficejon. Sekelj helpis al Vukotić kiel interpretisto en tiu malfacila komunika situacio de malsamlingvanoj sen aŭdkapablo. Dum januaro 1957 li sekve akompanis Vukotić al Ĉinio, al kiu tiam ne alvojaĝis turistoj. Sekvas sesmonata restado en Nepalo, alia lando kiu ĝis tiam ne akceptis vizitantojn. La reĝo Mahendra de Nepalo invitis lin por danki al li pri la fondo de la unua popoluniversitato, kaj instruado de Esperanto.[5] Tio estas la temo de lia verko « Nepalo malfermas la pordon », 1959, kiun li originale verkis en Esperanto dum restado en Madraso en suda Barato, dividante sian tempon inter verkado kaj studado de joga filozofio. Tiu libro tradukiĝis al pluraj lingvoj (inter aliaj la angla, hispana, serba slovena, kaj Hebrea).

    En 1955-56 Sekelj vivis en Tel Aviv, Israelo, kie li publikigis artikulojn diversajn en la gazetaro, kaj sian libron "Kumeŭaŭa" tradukitajn en hebrean per Itamar Even-Zohar, tiam 16 jaraĝa.

    Post verkado de tiu libro li ekvizitis Baraton piedirante kaj vojaĝante per busoj de vilaĝo al vilaĝo, de templo al templo. Dum unu monato li restadis en groto kun tri aliaj joganoj.

    1958-1960: Vinoba Bhave, Japanio, Srilanko

    Tibor Sekelj en 1959
    ‎Krste Crvenkovski, Branko Radaković , Belgrado 1959

    Post sesmonata restado en Eŭropo li denove flugis al Barato por instrui Esperanton al Vinoba Bhave[6] kiu mastris la lingvon post unu monato. Plu vizitinte Baraton dum kvin pliaj monatoj, en marto 1960, li flugis al Japanio. Alveninte senmona li restadis 4 monatojn prelegante en 30 urboj en tuta Japanio, gastiĝante en Esperantistaj hejmoj. Pro la prelegoj kaj gazetartikoloj li perlaboris sufiĉe por aĉeti flugbileton al Srilanko kaj de tie same al Israelo kaj revene al Jugoslavio.

    1961-1963: Maroko, « Karavano de Amikeco » en Afriko

    En 1961 laŭ invito de marokaj Esperantistoj li vizitis Marokon kaj aliĝis al karavano de Tuaregoj al Saharo. Inter du vojaĝoj li restadis en Belgrado.

    En marto 1962 ekveturis al Afriko lia « Karavano de Amikeco », konsistanta el ok homoj el kvar landoj en du terenaj aŭtoj. La vojaĝo daŭris unu jaron kaj atingis Egiption, Sudanon, Etiopion, Somalion, Kenjon kaj Tanzanion. Alia dua planita karavano al aliaj afrikaj landoj ne realiĝis. La celo de la vojaĝo estis rektaj homaj kontaktoj. Dume li surgrimpis Kilimanĝaron, la plej altan pinton de Afriko. Tiu ĉi vojaĝo estas la temo de lia verko « Ĝambo rafiki », originale verkita en Esperanto, sed unue aperinta en ties slovena traduko.

    1965-1966: Rusio, Japanio, Mongolio, Eŭropo

    En 1965 celante la UK-on okazontan en Tokio, li flugis tra Rusio (Moskvo) kaj Siberio (Irkucko kaj Ĥabarovsko), trajnis ĝis Naĥodka kaj perŝipe atingis Jokohamon. Restinte unu monaton en Japanio li ekreveturis per trajno tra Siberio, sed, tion neplaninte, decidis halti en Mongolio dum tri monatoj, kio en tiu tempo ne estis facila afero, eĉ kun vizo kaj permesoj.

    En la sekvantaj jaroj liaj vojaĝceloj estis eŭropaj landoj kiujn li preskaŭ ĉiujn vizitis escepte de Albanio kaj Islando. Apartan atenton ricevis Hispanio kaj Skandinavio.

    1970: Aŭstralio, Nov-Zelando, Nov-Gvineo

    Sur la supro de la monto Kosciuszko, 1970

    En 1970, sendita de jugoslavaj televidoj, li ekflugis por viziti Aŭstralion, Nov-Zelandon kaj Nov-Gvineon kie li restadis ses monatojn. Li tie surgrimpis monton Kosciuszko[7] En Nov-Gvineo li renkontiĝis kun popoloj kiuj ĝis tiam havis nur tre malmultajn kontaktojn kun civilizita mondo, fariĝis ano de la «klano de argilaj spiritoj» en la tribo Asarooj (kiuj parolas la asaroan, lingvon el la finistera grupo de lingvaro nun nomata trans-novgvinea), kaj spertis kelkajn streĉajn situaciojn. Sed la talento de Sekelj sendube estis lia kapablo elsaviĝi el multaj danĝeraj situacioj (foje kontribuis ankaŭ la ŝanco), adaptiĝi al tre diversaj moroj kaj kutimoj (precipe manĝokutimoj), kaj interkomunikiĝi kun homoj kun tre diversaj lingvoj. Ke li kapablis lerni pli ol dudek lingvojn aparte helpis.

    1972-1980: Nordameriko, Rusio, Uzbekio, Niĝerio, Ekvadoro

    Tibor Sekelj en 1983

    En 1972 okaze de internacia kongreso de etnologoj en Ĉikago li vizitis orientajn partojn de Kanado kaj Usono. En 1977 okaze de sama aranĝo en Leningrado, li ekis vojaĝon al Uzbekio kaj Centra Azio. Samjare li partoprenis festivalon de Negraj kaj Afrikaj Kulturoj en Lagos (Niĝerio). En 1978 li denove vizitis kelkajn landojn de Sudameriko por fari raportojn por jugoslavaj televidoj, kaj unuafoje estis en Ekvadoro kaj vizitis la Galapagojn.

    Tiu dum sia tuta vivo nelacigeble vojaĝanta homo klarigis ke li sukcesis havi rimedojn por siaj vojaĝoj per sia laboro, ĉar li sola plenumis la taskojn de sep homoj : verkisto de artikoloj, filmreĝisoro, kameraisto, helpfilmisto, fotisto, aĉetisto kaj sendisto de etnografiaj objektoj. Tiujn taskojn kutime faras apartaj fakuloj, Sekelj dum siaj vojaĝoj sola faris ĉiujn tiujn taskojn. Krome, ekzemple vojaĝonte al Aŭstralio, li faris varbaranĝon kun flugkompanio por ricevi biletojn rabatpreze.

    Laboro por Esperanto

    Sekelj dediĉis grandan parton de sia energio por defendo de Esperanto. Komitatano de UEA ekde 1946, dum pli ol 30 jaroj (kun kelkjara paŭzo kiam li konfliktis kun Ivo Lapenna), pro agado de IOE, li partoprenis 24 Universalajn Kongresojn, multajn el ili kiel preleganto de IKU. Kiel reprezentanto de UEA aŭ de Internacia Komitato por Etnografiaj Muzeoj li partoprenis tre multajn internaciajn konferencojn, kie li ofte estis la sola kiu rekte komprenis ĉiujn parolantojn pro sia kono de pli ol dek lingvoj.

    Inter la asocioj kaj institutoj kiujn li kunfondis estas IGA (Internacia Geografia Asocio), Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto, Agado en Proksima Oriento[8] kaj Komisiono de UEA por Nealiancaj Landoj.

    En 1983 li kunfondis EVA (Esperantlingvan Verkistan Asocion), kies unua prezidanto li estis, kaj en 1986 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.

    Li utiligis ĉiujn okazojn por pledi por Esperanto, notinde en la internacia verkista asocio PEN[9] kaj ĉe Unesko. En 1985 li estis komisiita de UEA por atingi ke Unesko faru duan rezolucion favoran al Esperanto, kio okazis dum la 27a konferenco okazinta en Sofio.

    1972-1988: Direktoro de muzeo en Subotica

    TIBOR SEKELJ
    1912-1988
    VERKISTO, MONDVOJAĜANTO

    —Tombo en Subotica[10]

    Laŭ invito, en 1972, li iĝis direktoro de Urba Muzeo en Subotica (Serbio – Vojvodino) kaj profesie gvidis la muzeon dum 4 jaroj. Jam en la malfrua vivaĝo en la 1970-aj jaroj li postdiplome studis muzeologion en Zagreba Universitato kaj doktoriĝis pri tio (en 1976) sed preskaŭ tuj poste forlasis sian postenon, ne havinte subtenon por siaj ideoj kaj projektoj. Li partoprenis en monda kongreso de etnografoj en Ĉikago en Usono kaj en Monda kongreso de muzeologoj en Kopenhago, kie li estis elektita estro de subkomitato de la Internacia Konsilio de Muzeoj, en kiu li faris aron da iniciatoj interalie pri novtipaj muzeoj kun dioramoj.

    En 1985 Tibor konatiĝis kun Erzsébet Sekelj, bibliotekistino, naskita en 1958. Ŝi esperantiĝis en tiu sama jaro. Tibor kaj Erszébet kunvivis tri jarojn kaj geedziĝis en 1987 en Osijek. Ili kune vizitis tri UK-ojn. Erszébet partoprenis en redaktado de la vojvodina revuo VELO. Ili komune deziris kompili Esperanto-Serbokroatan vortaron, sed tion jam ili ne sukcesis fini.[11]

    Ekde 1972 li vivis en Subotica ĝis sia morto la 20-an de septembro 1988. Li estis entombigita la 23-an de septembro en Bajsko groblje (Baja tombejo) en Subotica, kun la plej altaj honoroj flanke de urbo Subotica. Sur lia tombo, sub bronza bareliefo legeblas jena surskribaĵo en Esperanto:

    Fakoj

    Tibor Sekelj montris sin talenta en diversaj fakoj ligitaj unu al la alia. Li estis ĵurnalisto, esploristo, aventuristo, montgrimpanto, verkisto, desegnisto, filmisto, geografo, etnologo, muzeologo, poligloto kaj agis en politika tereno, rilatante kun politikistoj el kiuj menciindas pluraj ŝtatestroj. Lia agado elstaras pro sia defendo de Esperanto ĉe Unesko nome de UEA. Kunligante ĉiujn kampojn en kiu li agis emfazinda estas lia mondkoncepto kaj lia aliro al homoj el la tuta mondo.

    Geografo

    Estraro de Internacia Geografia Asocio, Bruselo 1960

    Vojaĝante li ja estis geografo per si mem, sed la vivo devigis lin iĝi vera kvalifikita geografo kaj li tiusence esploris kaj desegnis mapojn de pluraj ĝis tiam neesploritaj partoj de Sudameriko, aparte en Bolivio kaj Brazilo. Pro tio eĉ iu rivereto en Brazilo ricevis lian nomon Rio Tibor. Li aperigis Mondmapon en Esperanto kaj redaktoris fakan revuon Geografia Revuo inter 1956 kaj 1964. En 1950 li iĝis membro de Gvatemala societo pri historio kaj geografio kaj, pro meritoj tiukampe, en 1946 la Reĝa Geografia Societo de Britio akceptis lin kiel membro FRGS.

    Ĵurnalisto

    Li lernis pri ĵurnalismo dum siaj studjaroj en Zagrebo kaj iĝis tie korespondanto de kroataj gazetoj : iu el ili, Hrvatski Dnevnik, sendis lin kiel sian korespondanton al Argentino, por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj, kaj li tiel iĝis vojaĝanto en 1939. Post du jaroj [3] li sufiĉe regis la hispanan por povi kunlabori en revuoj, kaj mem eldoni en Bonaero, en hispana lingvo, monatan revuon «Rutas» (Vojoj) dediĉitan al vojaĝoj, geografio, turismo, esploradoj, ktp. Laŭ disponeblaj informoj, aperis nur tri numeroj, kun kolora kovrilo kaj nigra-blanka enhavo: la 1-a la 15-an de septembro 1943 (32 paĝoj), la 2-a la 15-an de oktobro (32 paĝoj), kaj la duobla numero 3-4 (verŝajne la lasta) monaton poste, kun nur 16 paĝoj.

    Laborante kiel ĵurnalisto por iu argentina ĵurnalo kaj por verki apartan raportaĵon li decidis aliĝi al tiam planata ekspedicio al Akonkagvo, la plej alta Sudamerika monto (pli ol 7000 m laŭ tiutempaj taksoj)[noto 4]. En la posta vivo li plejparte vivtenis sin per ĵurnalisma laboro kontribuante al multaj gazetoj ĉefe en Sudameriko kaj Jugoslavio. En Jugoslavio li kontribuis al multaj porinfanaj gazetoj, tiel ke nova generacio eksciis pri Esperanto per liaj artikoloj en infanaj gazetoj. En la 60-aj jaroj li iĝis ankaŭ televida ĵurnalisto kiu filmis serion da tv-filmraportaĵoj por la Beograda Televido pri la Karavano de Amikeco (vojaĝado tra Afriko),[12] por la Zagreba Televido pri esplorado de nekonataj triboj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj por la Novisada Televido pri Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ankaŭ en Esperanto li estis elstara ĵurnalisto. Krom kontribuo al multaj Esperanto-gazetoj kaj revuoj li ĉefredaktis dum 8 jaroj la Geografian Revuon, la monatan revuon Esperanto-Gazeto (komence IOE-Gazeto), organo de la Instituto por Oficialigo de Esperanto, de 1966 ĝis 1972 (entute aperis 65 numeroj) kaj la bultenon Vojvodina Esperanto-Ligilo (VELO) de 1983 ĝis 1988.

    «Geografia Revuo» aperis inter 1956 ĝis 1964,[13] po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al la nederlanda esperantistino Aafke Haverman («Aviadile tra Afriko») kaj metis sian «Kun la Ajnoj de Hokajdo» kajer-mezen. Rigardata kiel tuto, «Geografia Revuo» estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj.[14]

    Li vivtenis sin ĉefe de ĵurnalisma laboro (verkado de artikoloj kaj raportaĵoj por multaj diversaj gazetoj kaj revuoj) kaj per filmproduktado. Aperis 740 tradukoj de liaj artikoloj en gazetoj kaj revuoj[15] Eblas supozi ke li kunlaboris kun plurdeko da gazetoj kaj revuoj ĉefe en Jugoslavio, Hungario kaj sudamerikaj landoj. Kompreneble ankaŭ kun la E-gazetaro. Li realigis 7500 prelegojn pri siaj vojaĝoj kaj diversaj aliaj temoj.

    Li travojaĝis 90 landojn de la mondo kaj dudeko da liaj libroj aperis 90–foje en diversaj lingvoj kaj eldonoj.[noto 6]

    Filmisto

    Unua laborloko de Sekelj post lia diplomiĝo en Zagrebo estis en filmentrepreno Merkurfilm, kiu sendis lin lerni pri reĝisorado al Prago. Li lernis ĉe fama ĉeĥa reĝisoro Otokar Vavra dum 6 monatoj pri reĝisorado.

    Post la reveno al Jugoslavio en sesdekaj jaroj gravan rolon en informado ekhavis televido. Pro tio esploroj de nekonataj regionoj postulis ne nur bildan sed ankaŭ filman materialon. Tibor akceptis la defion kaj nun li ekuzis siajn sciojn kiel filmisto kiu mem reĝisoris, sed ankaŭ zorgis pri sono kaj lumo, zorgis pri laboro de kameraisto ktp en vojaĝoj en Novgineo kaj Aŭstralio. Li filmis por Zagreba televido serion da filmoj pri tiuj regionoj kaj tieaj indiĝenoj kiun la Zagreba televido prezentis en tutjugoslavia televida reto kiel serion de dek filmoj tuthoraj. Tiujn filmojn li faris sola. En dua duono de sepdekaj jaroj li faris filmojn pri Kolombio kaj Ekvadoro en kiuj li estis kun teamo de filmistoj de Televido Novi Sad, kiu elsendis tiujn vojaĝpriskribajn filmojn.

    Li mem estis objekto de multaj televidaj elsendoj kaj intervjuoj ĉefe ĉe tiamaj jugoslavaj televidoj kaj granda plimulto de tiuj materialoj estas konservita en la koncernaj televidoj, ekzemple granda duhora intervjuo kun televida raportisto Hetrich.[16]

    Alpisto

    En Argentino li lernis pri alpismo preparante sin kaj partopreninte en la ekspedicio al Akonkagvo kaj li iris ankoraŭ unu fojon sur tiun danĝeran monton. Poste li grimpis sur multajn altegajn montegojn sur ĉiuj kontinentoj inter kiuj elstaras montoj en Nepalo, Meksikio kaj Kilimanĝaro en Afriko, Monto Kosciuszko en Aŭstralio. Lia detala priskribo de la ekspedicio al Akonkagvo en hispanlingva libro iĝis lernolibro pri alpismo en Meksikio kaj oni tiusence uzas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj sudamerikaj landoj.

    Dum siaj vojaĝoj li specialiĝis pri kolektado de indiĝenaj maskoj, ĉapoj kaj instrumentoj kaj la neskribita indiĝena poezio. Pri la ĉi-lasta li aperigis la libron «Elpafu la sagon», kiu aperis en la serbokroata kaj Esperanto. La materiajn kolektaĵojn de maskoj, instrumentoj kaj ĉapoj li donacis al la Etnografia muzeo en Zagrebo kaj al la Urba Muzeo en Subotica el kiu plejparto poste estis transdonita al la muzeo de Senta (Serbio).[noto 7]

    Aventuristo

    Mondo de travivaĵoj, Edistudio, 1981

    Kvankam tio neniam estis lia celo, la plej alloga aspekto de lia vivo por la publiko, aparte la neesperantista, estas aventureca karaktero. Serĉante la esencon de la homa animo li devis renkontiĝi kun ĉiuspecaj homoj en la plej malfacile atingeblaj mondopartoj. Li renkontis kaj studis aron da triboj en praarbaroj de Brazilo kaj Nov-Gvineo, kutimojn kaj vivmanierojn kaj filozofiojn de tiam nekonataj popoloj kaj popolgrupoj en Azio kaj Afriko kaj en multaj okazoj klopodante proksimiĝi al homoj nefidantaj blankulojn li troviĝis en vivdanĝero. En Esperanto pri tio rakontas ĉefe la libro « La mondo de travivaĵoj », 1981.

    Politika aktivulo

    Inter aliaj talentoj Sekelj posedis kapablon rapide amikiĝi kaj povi konvinke rilati kun politikistoj. Dum siaj vojaĝoj li estis akceptita de dudeko da ŝtatestroj kaj ofte li donis utilajn sugestojn al ili, studinte kaj vidinte detalojn de iliaj landoj. Li dum la vivo renkontiĝis kun pluraj ŝtatestroj kaj regnestroj: De Juan Domingo Perón (argentina prezidanto) li ricevis distingon Ora Kondoro en 1946 kaj proponon akcepti argentinan ŝtatanecon pro siaj meritoj rilate Akonkagvon. Li renkontiĝis kun Jawaharlal Nehru (barata ĉefministro) kaj lia filino Indira Gandhi (posta barata ĉefministrino), kaj kun Sarvepalli Radhakrishnan (posta prezidanto barata) li amikiĝis. La bolivia prezidanto Enrique Hertzog sendis lin esplori nekonatajn regionojn de Bolivio en 1948. En 1949 Hertzog proponis al li fondi sur bolivia teritorio gubernion por eŭropaj rifuĝintoj post la dua mondmilito kaj disponigis al li 100.000 hektarojn por tio. Tibor petis 4 milionojn, por kio estis necese atendi plian duonjaron ĝis la bolivia parlamento decidos pri tio, sed li ne emis atendi kaj malakceptis. Li renkontiĝis kun la reĝo Mahendra de Nepalo kiu dankis lin pro tio ke Tibor fondis unuan popoluniversitaton en tiu lando, kie li instruis Esperanton.

    La pinto de lia politika aktivado estis en 1985 kiam li transprenis nome de UEA prepari duan rezolucion de UNESKO pri Esperanto. Li renkontiĝis kaj diskutis kun plurdeko da ŝtatprezidantoj, ministroj kaj diversnivelaj diplomatoj dum siaj 4 partoprenoj en UNESKO-konferencoj kaj plej multe en 1984 kaj 1985. Li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Asembleo de UNESKO en Sofio, kaj kunlabori kun aliaj Esperantistoj por persvadi registarojn de Ĉinio, Bulgario, Hungario, Pollando, San Marino kaj Kostariko subteni la rezolucion, vizitante dum kelkaj monatoj ambasadejojn de tiuj 7 aliaj landoj, li sukcesis konvinki ilin ke ili proponu al siaj registaroj kaj ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por voĉdoni pri la rezolucio kiu efektive estis akceptita.

    Al tiuspeca lia agado ni povas aldoni ankaŭ lian kelkmonatan kunvivon kun hinda filozofo kaj politika aganto Vinoba Bhave kaj multajn rilatojn kun tribestroj kaj estroj en urboj kaj regionoj.

    Poligloto

    Tibor Sekelj estis konata kiel poligloto. Li lernis ĝis bona uzgrado kaj povis paroli en diversaj periodoj entute tridekon da lingvoj. Naŭ el ili li konservis vive kaj aktive ĝis la vivofino: hungara, serba, germana, esperanta, itala, angla, franca, hispana, portugala. Nur en tri, nome la hispana, Esperanto kaj la serbokroata, li verkis – eĉ ne en la gepatra hungara, ĉar li ne konis ĝin sufiĉe por verkaj bezonoj. Li ofte ankaŭ interpretis inter diversaj lingvoj dum siaj vojaĝoj kaj ankaŭ poste dum sia agado por PIF dum akceptoj, aranĝoj ktp.

     Mi lernis ĉirkaŭ 25 da lingvoj. Multajn mi forgesis, ĉar mi ne plu uzis ilin. Mi sukcesis daŭre memori 9 da lingvoj kiujn eĉ nun mi parolas. Tiuj 9 da lingvoj ne sufiĉas por tuta mondo, sed la plejparton de la mondo mi povas viziti kaj komuniki. 
    — Intervjuo kun Stipan Milodanoviĉ[1]

    Esperantisto

    La tutan vivon de post sia esperantistiĝo en Zagrebo en 1930 li estis fidela al Esperanto. Liaj poresperantaj agadoj estas enormaj. Li fondis dekon da landaj Esperanto-Asocioj en Sudameriko kaj Azio kaj E-societojn en kvindeko da urboj ĉie tra la mondo.[17][18]

    Li estis pli ol 20 jarojn komitatano de UEA kaj ĉefmerita por la dua rezolucio de UNESKO pozitive traktanta Esperanton en 1985. Li skribis trionon de siaj verkoj originale en Esperanto. Li skribis multegajn artikolojn por tre diversaj E-gazetoj kaj revuoj kaj li redaktis geografian Revuon, E-Gazeton kaj Velon. Sed lia revolucia poresperanta agado rilatis al lia fondo kaj gvido de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) kiu lanĉis la sloganon « Pli bona praktiko ol 100-hora prediko » tiel postulante pli malferman agadon de Esperantistoj. Kadre de tio li aparte engaĝiĝis en sfero de turismo kaj organizis aron da aranĝoj kaj aŭtobusaj karavanoj tra la mondo. Tiu agado havis kiel la plej valoran konsekvencon la startigon de Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) en Zagrebo kaj iom pli poste la fondon de Internacia Kultura Servo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe post 44 jaroj kaj distribuas ĉiujare premion « Tibor Sekelj » por la plej homama mesaĝo. Lia tre intensa agado kadre de IOE influis grave al la ŝanĝo de klasika neŭtrala E-movado unuflanke al praktika apliko (kiel en kulturo kaj turismo) kaj aliflanke al pli elasta koncepto de neŭtraleco kiun sekvis TEJO.

    Lia slogano por la sukceso: « Por sukceso necesas tri aferoj: precize difini la celon, ekiri al ĝi kaj persisti ĝis la fino. »

    Edukisto

    Li ankaŭ influis al pedagogio de Esperanto. Liamerite oni lanĉis la unuan televidan kurson de Esperanto en Ĉinio en 1980aj jaroj, li verkis kelkajn lernolibrojn.[19] La aŭtoroj estis A. kaj T. Sekelj kaj la ilustraĵojn faris Klas Aleksandar kaj Novak Koloman. Ĝi ekzistis ankaŭ en formo de diapozitivoj - fakte filmstrioj - projekcieblaj.Li mem gvidis amason da E-kursoj ĉie kie li vojaĝis kaj interalie ankaŭ kunpartoprenis en la plibonigo de la Zagrebmetoda lernolibro. Tibor Sekelj kiel edukisto efektivigis inter 7000 kaj 8000 prelegoj, plej ofte kun diapozitivoj pri siaj vojaĝoj, verkis sennombrajn artikolojn inter kiuj treege ofte pri Esperanto en nacia gazetaro kaj estis intervjuata plurcentfoje por nacilingvaj radioj, gazetoj kaj televidoj kaj ĉiam li ankaŭ informadis pri Esperanto.

    Mondkoncepto

    Ĉie kie li estis li klopodis dum siaj prelegoj kaj agadoj influi la homojn kompreni lian simplan vivofilozofion: Homo kiel individuo estas la plej valora estaĵo en sia ĉirkaŭo kiun li plej bone konas senkonsidere pri sia deveno aŭ instruiteco (Tion plej evidente esprimas lia verko « Kumeŭaŭa ») kaj homo kiel kulturestaĵo socia estas produkto de la tuta homaro ĉar en ĉiuj liaj ĉiutagaj funkcioj kunpartoprenas produktoj kiujn inventis tre diversaj popoloj; li tion kutimis ilustri per manĝotablo klarigante ke ĉiun el la manĝilaroj inventis iu alia popolo, ke ĉiun el la manĝaĵoj unue evoluigis kaj plantis iu alia popolo kaj ke nur jam ĉe la tablo kunpartoprenas plurdeko da kulturoj. Tial por li ĉiu homo estis estiminda unuopulo kaj ĉio kion ni havas estas rezulto de la klopodoj de ĉiuj popoloj kaj sekve apartenas al ĉiuj. Tiu humanisma filozofio evidente ne estas ankoraŭ komprenata kaj estas ege necesa en la nuna profitema kaj posedobsedita socio.

     Dum siaj vojaĝoj kaj restadoj ĉe diversaj homgrupoj Sekelj okupiĝis pri etnologiaj, antropologiaj kaj lingvistikaj studoj. Tamen lia plej grava okupo estis ĉiam la komunikado kun homoj diverskulturaj, kolektado de konoj pri ili kaj transdonado de tiuj konoj al aliaj, pere de dudeko da libroj, centoj da artikoloj, pli ol 7000 prelegoj, deko da dokumentaj filmoj. En liaj verkoj ne tiom gravas sciencaj malkovroj, kiom la interkompreniĝo de homoj, esploro de la spirita vivo el kiu naskiĝis la komunaj trajtoj, komuna denominatoro de la homoj de diversaj rasoj sur diversaj ŝtupoj de spirita vivo kaj kulturaj evoluŝtupoj. 
    — Esperantisto Slovaka 1/1987, p. 5.[20]

    Artisto

    Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

    Tibor estis krom verkisto – do literaturartisto - ankaŭ pentristo kaj skulptisto kion li ankaŭ lernis en Zagrebo dum sia studotempo. Dum sia komenca vivperiodo en Argentino li vivtenis sin interalie per desegnado de portretoj kaj poste li ofte mem ilustris siajn librojn.

    Verkisto

    Tibor estas inter la plej grandaj originalaj E-verkistoj el la vidpunkto de lia konateco en neesperantista mondo, eble la plej fama, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. La plej sukcesa lia literaturaĵo « Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo » estas tradukita al trideko da lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj pluraj aliaj al du ĝis dek lingvoj. Li verkis originale en tri lingvoj: Esperanto, hispana kaj serbokroata. El lia plumo naskiĝis trideko da diversaj volumoj, ĉefe vojaĝpriskribaj eseoj, romanoj, rakontaroj kaj poezio. Eĉ kelkaj kuriozaĵoj. Kaj ĉiuj ili havis centon da eldonoj en diversaj lingvoj.

    La plej sukcesa lia libro estas «Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo» (originale verkita en Esperanto) ne nur pro tio ke ĝi estis plej multe tradukata (ĝi aperis krom en Esperanto en 22 lingvoj kaj estis tradukita al kelkaj pliaj kiuj eble iam aperos) sed ankaŭ pro tio ke ĝin la Japana ministerio por edukado proklamis en 1983 kiel unu el la 4 plej bonaj junularaj literaturaĵoj aperintaj tiujare en Japanio kaj estis rekomendita al la junularo. Pro tio ĝi aperis en la japana je 300 000 ekzempleroj, verŝajne en plej granda kvanto en kiu iam ajn aperis libro tradukita el Esperanto kiel lingvo de originalo. Ĉiuj versioj kaj ĉiuj eldonoj de Kumeŭaŭa aperis je unu miliono da ekzempleroj.

    «Tempesto super Akonkagvo» estas ankoraŭ lernolibro pri alpinismo en kelkaj Sudamerikaj landoj. Laŭ ĝia disvastigiteco videblas ke ĝi estas libro kiu plaĉas al ĉiuj generacioj en ĉiuj partoj de la mondo. Aro da liaj noveloj gajnis premiojn de Belartaj Konkursoj kaj lia poezio kvankam malmulta estas ege valora kaj studinda.

    Verkoj

    emfazitaj per oranĝa koloro estas eldonjaro, titolo kaj lingvo de originaloRedakti la bibliografion

    Indekso


    Galerio


    JaroTitoloLingvoEldonlokoEldonintoKolektopaĝojISBNPriskribo

    Literaturo

    • Fabeloj, noveloj por junularo, por distro, ktp
    1945
    esperanteBonaeroProgreso19novelo legebla por kursfinintoj
    1949hispaneLa PazGisbert y Cia.Librería La Universitaria157(OCoLC)610345306 OCLC-numero 9202980Vojaĝo ekster la tempo 21 cm. ilustrita,
    1979esperanteAntverpeno La LagunaTK Stafeto1-a eldono, belliteratura 4294infanlibro pri aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo, originale verkita en Esperanto
    1994
    esperanteRoterdamoUEA2-a eldono94ISBN 9789063360184infanlibro pri aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo, originale verkita en Esperanto.
    1973esperanteZagreboInternacia Kultura Servo355kun Nikolás Matijevic
    1974
    esperanteZagreboInternacia Kultura Servo52sep rakontoj, originale verkitaj en Esperanto
    1977kroateOsijekBiblioteka Revija1463ilustris: Branko Marić (kroata originalo) OCLC-numero 254506883
    1978esperante
    1979serbo-kroateSuboticaOsvitBiblioteka Savremeni pisci69 bild. 20 cm.OCLC 8110690Fikcia junulara romaneto pri Genghis Khan (1162-1227) kaj mongoloj
    1974-75serbeAperis, en revuo Rukovet, en tri partoj, en numeroj 11-12/1974, 1-2/1975 kaj 3-4/1975.
    1981
    esperantePizoEdistudio1-a eldono284aŭtobiografio pri vojaĝaventuroj tra ekzotikaj landoj en kvin kontinentoj.
    1990esperantePizoEdistudio2-a eldono284ISBN 8870360121
    1981esperanteEn Mondo de travivaĵoj p7-9
    1981
    esperanteNovi SadForumMinilibro en kiu troviĝas la vorto »paco« en 100 diversaj lingvoj. 3 ĉ 3 cm kaj 15 ĉ 15 mm,
    1985esperanteNovi SadUdruženje kolekcionara Jugoslavije (Jugoslavia Asocio de Kolektantoj)Minilibro en kiu troviĝas la vorto »paco« en 100 diversaj lingvoj. 300 ekz., kun aldono, 6,5 x 4,5 cm, kun 23 paĝoj en formo de leporello, la kovrilon desegnis Gyurkovics Hunor, kun listo de cent lingvoj (kvarlingve: Esperanta, serba/kroata, hungara, angla, indiko pri la lingvo) kun foto de Tibor, kaj unupaĝa teksto en Esperanto, hungara kaj serba lingvoj. La aldono same aperis en 300 ekzemplerojn.
    1991esperanteSuboticaEsperanto-Societo SuboticaEldonita okaze de 23-a kongreso de Jugoslavia Esperanto-Ligo, en septembro 1991, 21 cm, en du variantoj: simple bindita, kun reliefa bildo sur kovrilo, 200 ekzemplerojn, kaj samaspektan, sed lukse binditan, nenumeritan bibliofilan eldonon en 12 ekzempleroj
    1988esperante (/germane)VienoPro EsperantoSerio Instruo20Rakonto pri travivaĵo dum montgrimpado, kun germanlingvaj glosoj, Redaktis Herbert Mayer; 21 cm.
    1988esperanteSarajevo87 - 91Ćamil Sijarić. [Esperantigis Tibor Sekelj] Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo 373.747-B.Esp- .
    1989esperanteSarajevo39 - 142Redaktis: Mirko Marjanoviĉ. Esperantigis: Tibor Sekelj Fonto: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, 373.747-B.Esp-
    1991esperanteZagreboInternacia Kultura Servo / Međunarodni centar za usluge u kulturi110redaktis Lucija Borčić, Ivan Špoljarec, Zlatko Tišljar 
    1992
    esperantePisaEdistudio117ISBN 9788870360523 ISBN 9788870360520noveloj kaj poemoj 21 cm
    ****esperanteAŭtoroj: ALBERT, Antonija; HOMAR, Franjo; LABÁTH, Ján; MODRIJAN, Franjo; PAVLOVIĆ, Milivoje; RAŠAN, Đuro; ROGELJ, Tone; SEKELJ, Tibor; SKALJER-RACE, Vesna; SREDIĆ, Gvozden kaj aliaj Notoj: Prologo de Marinko ĜIVOJE; enkonduko de Marjorie BOULTON Bretaro: G en Biblioteko Butler, Londono, UDK: 8 (497.1)-182

    Vojaĝpriskriboj Montgrimpado

    1944
    hispaneBonaero
    Meksikurbo
    Ediciones Peuser
    Editorial Diana
    274romano pri ekspedicio al la argentina monto Akonkagvo, originale verkita en la hispana, ill., map ; 23 cm. 8°
    1947hispaneBonaeroEditorial Albatros2a eld.286Reeeldono kun kroma ĉapitro pri la dua ekspedicio
    1948hispaneMeksikurboEditorial Diana3a eld.
    1949hispaneBonaeroEditorial Albatros4a eld.286
    1954 ...con un nuevo capítulo Un año más tardehispaneMeksikurboEditorial Constancia5a eld296ill., map ; 21 cm.
    1945hispaneBonaeroEditorial AtlantidaColección Oro de cultura general, 78.160hispanlingve: »Konkerado de la montoj« 160 p. : ill.
    1946
    hispaneBonaeroEdiciones Peuser235pri la travivaĵoj de la aŭtoro kun indianoj en tropika regiono de Brazilo, originale verkita en la hispana
    1951hispaneBonaeroEdiciones Peuser2-a eldono[24]235illustration, pl., cartes, couv. ill. [Acq. 8173-68]
    1967
    hispaneBonaeroLibros Centenario
    1954hispaneTlacoquemecatl, MeksikurboEditorial Constancia, S.A.282Sunsubiro en la paradizo. Fotografaĵoj de Tibor Sekelj kaj Maria R. de Sekelj ĉefe ilustrita ; 20 cm.[26]
    1959
    esperanteLa Laguna Kanariaj InsulojRéguloStafeto popularscienca 2212Kun leksikologiaj komentoj de Juan Régulo Pérez. il. 24 cm.
    1961albanePriŝtinoRilindjaNexhat Begolli albana traduko de »Mi malkovris urbon«
    1991 La karavano de amikeco tra Afriko
    esperantePizoEdistudio173ISBN 88-7036-041-5La karavano de amikeco tra Afriko
    2014esperanteĐurđevacGrafokom250ISBN 978-953-7818-043Kolekto da vojaĝrakontoj rilataj al Ameriko

    Etnografia libro

    Pri lia verko kiel etnografo, ne forgesinde estas « Elpafu la sagon » kie li prezentas tradukojn de registraĵoj kiujn li surbendigis dum siaj vojaĝoj. Tiu verko elstaras el la kutima t.n. esperanta movado kaj vere tuŝas ian mondan kulturon.

    1950hispaneBonaeroAlbatros1a eldono[27]261ilus. 24 cm.
    2002 [28]hispaneCalifornia Digital Library, University of California261
    1983 el la buŝa poezio de la mondo
    esperanteRoterdamoUEASerio Oriento-Okcidento 18187ISBN 92-9017-025-5Antaŭparolo: Grégoire Maertens, Listo de uzita literaturo: p. 181-182 [29]

    Geografio

    1968
    esperanteBeogradoIzdavac Geokarta / Internacia Instituto por Oficialigo de EsperantoPolitika mondmapo kun teksto en Esperanto, laŭ decidoj de Internacia Komisiono por ordigo de geografiaj nomoj, 1 : 42 000 000, Eŭropo, Mezoriento, mondo, dorsflanke land- kaj lok-nomoj en Esperanto, Redaktis. Lic. Tibor Sekelj, 13 koloroj sur bonkvalita papero, 950 x 610 (faldite 20 x 12,5 cm.), kartona[32]

    Lernolibroj

    1960esperante48kun Antonije Sekelj, Ilustr. de Klas Aleksandar kaj Novak Koloman
    1960serbo-kroateBeogradSavez esperantista Srbije (ELKO)63Antonije Sekelj Koresponda kurso de Esperanto.
    1970hispaneMéxicoAsociación Juvenil de Esperanto132Hispanlingva lernolibro de Esperanto Esperanto idioma internacional. il. ; 23 cm.
    1984esperante

    Libroj kaj broŝuroj pri Esperanto

    1953hispaneMeksikurboAsociación Mexicana de Esperanto13
    1981esperanteRotterdamUniversala Esperanto-AsocioEsperanto-dokumentoj, 13E12(Kelkaj rekomendoj.); 21 cm.
    1988esperanteSarajevoSociaj aspektoj de la Esperanto-movado111 - 116Lokale Signatur 373.784-B.Esp-

    Vortaro

    1986 [33]multlingveBudapestHEA ICOM. Internacia komitato por dokumentado. Terminologia laborgrupoNacia Centro de Muzeoj (Hungario)55+774ISBN 963-571-174-320-lingva terminaro por 1623 muzeologiaj nocioj, Programoj kaj publikigaĵoj subtenataj de Unesko[34][35]

    Revuoj

    • Revuoj kiujn Tibor Sekelj ĉefredaktoris
    1945hispane
    1956-63esperante1956, n-ro 1, 1957, n-ro 2, 1958, n-ro 3, 1961, n-ro 4, 1963, n-ro 5, 1964, n-ro 6
    1966-68esperanteOrgano de Inst. oficialigo de Esperanto.Ĉefred.: Tibor Sekelj Kolekto de revuo (3,21 ff.: Esperanto Gazeto). . Illustr. Jaro 1.1966- . Poste titolita: Esperanto Gazeto. 1968-72
    1968-72esperanteOrgano de Inst. oficialigo de Esperanto.Ĉefred.: Tibor Sekelj Numeroj: 3.1968. 5.1970-7.1972 No 1-25. 36/37-50. 52/53-65
    1983-1988esperanteSuboticaEsperanto-societo Suboticaĉefredaktoro Tibor Sekelj  Velo : bulteno de Vojvodina Esperanto-Ligo / bilten Saveza za esperanto Vojvodine, revuo en Esperanto, Ilustr. ; 20 cm. glavni i odgovorni urednik . OCLC-numero 441790675

    Artikoloj verkitaj de Tibor Sekelj

    • Tibor Sekelj verkis amason da artikoloj kiuj aperis en tre diversaj revuoj. Jen estas mencio de kelkaj el ili..
    1948hispaneRuna : archivo para las ciencias del hombrevol. 197-110OCLC-numero 718015582
    1955serbeEn Revuo: Braničevo.Jaro. 1, Nro. 1 (januaro 1955)53-54ISSN 0006-9140Ekspedicio al Mato Grosso
    1976angleZeitschrift für Ethnologie101 (heft 2)256-264Artikolo OCLC-numero 39377787
    1987serbeEn Revuo: RukovetJaro. 33,Nr. 2173-174ISSN 0035-9793Poemo serblingva: La mondo en ŝiaj manoj
    1992hungareEn Revuo: Jó Pajtás46. évf., 28. sz. (1992. okt. 15.)16-17ISSN 0350-9141»Krokodilĉasado«
    2004hungareEn Revuo: Jó Pajtás58. évf., 22./23. sz. (2004. jún. 10.)16ISSN 0350-9141»En igluo ne estas malvarme«
    2005hungareEn Revuo: Jó Pajtás59. évf., 30. sz. (2005. okt. 20.)18ISSN 0350-9141»Ekkonu homojn pere de manĝoj«

    Artikoloj kaj verkoj pri Tibor Sekelj

    • Tibor Sekelj estas temo de multaj artikoloj. Jen kelkaj el ili
    JaroTitoloAŭtoroLingvoEldonlokoEldonintoKolektopaĝojISBNPriskribo
    1982Milorad GrujićserbeLetopis Matice SrpskeJaro. 158, libro: 430, (julio-аŭgusto. 1982)112-120
    1983Milovan Miković kaj Petar VukovserbeSuboticaRevuo Rukovetnro 5/8360-72Intervjuo kun Tibor Sekelj en artikolo de Milovan Miković kaj Petar Vukov
    1983esperanteSuboticaEldona Sekcio de Esperanto Societo en Subotica5 minilibroj. Lignogravuris Andrusko Karoly.
    1. Afriko. 6 Bl., 44 gravuraĵoj.
    2. Ameriko. 8 Bl., 44 gravuraĵoj.
    3. Azio. 7 Bl., 45 gravuraĵoj.
    4. Eŭropo. 6 Bl., 44 gravuraĵoj.
    5. Oceanio. 6 Bl., 41 gravuraĵoj.
    1989Spomenka ŠtimecesperanteVienoPro Esperanto20Biografia eseo. Intima skizo pri la aŭtoro kaj mondvojaĝanto. 21cm
    2011Zlatko TišljaresperanteRoterdamoen Revuo EsperantoJaro 104, Numero 1248, junio 2011124-125
    2012Đorđe Dragolović, Milovan Miković, Chen Yuan, Marjorie Boulton, Teresa Nemere (aŭtorino de la ekspozicio), Szölõsy Vágó Lászlómultlingve ((serbo-kroate, serbe, hungare, angle, Esperante))SuboticaEsperanto-Societo «Tibor Sekelj»120ISBN 978-86-915679-0-3pretigita okaze de ekspozicio en Subotica de la 18-a de majo ĝis la 10-a de junio 1995, la katalogo aperis nur en 2012; multaj bildoj
    2017Yu JianchaoesperanteNovjorkoBeletra AlmanakoNumero 30, oktobro 2017132-1359781595693617Pri Tibor Sekelj kaj malfacilo traduki ĉinen la vorto gulaŝo, uzita metafore de Marjorie Boulton en titolo de artikolo pri Sekelj.

    Recenzoj

    Pri Tempesto super Akonkagvo

     Nia konata propagandisto Tibor Sekelj rakontas en tiu ĉi verko kviete kun

    iom da bonhumoro kaj retenita emocio pri ekspedicio — kun multaj sciindaĵoj — al la plej alta monto de la amerika kontinento en argentinaj andoj. Tiu ekspedicio, kiun li mem partoprenis, cetcre ebligis al li ekflirtigi la 13an de februaro 1944 esperantan flageton sur la 7035-m-alta pinto de Akonkagvo.Li dediĉis la verkon, kies hispana originalo atingis gis 1953 kvin eldonojn, « al la herooj falintaj pro la pasio de la konkero de altaĵoj », pasio kiu donas ankaŭ al lia libro tragedian finon.Oni strece sekvas la ofte superhomajn klopodojn de la monlgiimpantoj venkontaj aŭ venkotaj, kaj paraJele ekkonscias pri la sekreto de energio, ekvilibro, prudento kaj agemo, kiun ia aŭtoro kromc dcdiĉas al nia propra « montgrimpa movado » kun ofte « sizifa » rezulto.

    La traduko de Hugo Garrotte legiĝas flue kaj la eldono estas kontentiga, kvankam la paperkvalito bedaŭrinde ne valorigas la 27 ilustrajn fotografaĵojn. 
    — TYN. Belga esperantisto n370 (sep-dec 1960)

    Pri Nepalo malfermas la pordon'

     Tiu-ĉi recenzo aperas tro malfrue. Multaj jam konas la libron. La fakto ke

    granda kvanto estis vendata dum la universala kongreso pruvas lion. La aĉetintojpravis. Ili akiris ion valoran. En la nuna literatura produktado Esperanta, ĝiestas preskaŭ tiel valora kiel siatempe la belega libro « [[Cirkaŭ la mondon kun laverda stelo]] » de la Svisdevena kaj nun Usona Joseph Scherer (jam delonge neplu havebla). Sed ĉar sendube ankoraŭ multaj inter niaj gelegantoj ne konas tiun-ĉi verkon, jen mi priparolu kaj konatigu ĝin. Ĝi estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe detala priskribo de tiu malfacile atingebla lando, longtempe ne atingita, kaj konsekvence kun tre aparta civilizo. Komence de la libro troviĝas mapo kiun mi tamen dezirus iom pli « plenŝtopita ». En angulo la mapo montras Nepalon inter la najbaraj landoj. La verko estas riĉe ilustrita : 39 ilustraĵoj kaj ok koloraj tabuloj. Tiu materialo sola, pro la varieco kaj bona elekto, donas jam ideon pri la tuta civilizo. Bonan ekzemplon de la arkitekturo vi ekhavas sur paĝo 15. La kolorbildoj flanke de paĝoj 16 kaj 64 donas frapan bildon pri la religi-spirita obsedateco ; dum ke tiu flanke de paĝo 128 tre bone ilustras la Nepalajn enloĝantojn. Belega estas la foto sur paĝo 160 pro la esprimoj sur la vizaĝoj kiam preterpasas la ĉaro kun la « vivanta diino ». La leksokologia komentario de Prof. Dr. J. Regulo Perez prezentas sur 9 paĝoj veran kaj interesan studon. Tiurilate ni ricevis postnoton de la eldonisto kiu diras ke kelkaj landnomoj kaj aliaj geograliaj nomoj ne koincidas kun tiuj en la teksto de la aŭtoro kaj ke la kaŭzo de tio estas ke la presisto kaj eldonisto — pro teknikaj kialoj(?) — ne submetis la postparolon al la kontrolo de la aŭtoro T. Sekelj. Verŝajne tiu lasta ne estis kontenta (precipc ĉar en tiu komentario troviĝas la pravigo de formoj aliaj ol uzas T.S.-vidu Nepalujo sur paĝo 209) kaj J.R.P. demandas senkulpigon kun promeso ke tio ne plu okazos. Trankviliĝu; ne temas pri ujo aŭ io ; sed pri ujo aŭ nenia aldono. En la unuaj ĉapitroj la esploranto donas komunikojn pri libroj kaj personoj kiuj pritraktis Nepalon antaŭe. Li donas ankaŭ geografian priskribon, kun la legendo(j), ankaŭ pri la ĉefurbo Kathmandu kun la multaj temploj kaj la abunde priskulptitaj doraoj. (ekz. sur paĝo 17). Dume li klarigas la signifon de la multegaj statuketoj, vestaĵoj, kutimoj ktp. ekzemple de la piej sankta preĝo « om tnane padme hum » (p. 26). Kiam sur tiupaĝo 26 mi legis pri la preĝmueliloj, mi ne povis eviti fari komparon kun la indulgencoj de Portioncula kiujn Katolikoj povas meriti. Kiel dum sankta ĵaŭdola Katolikaj episkopoj lavas la piedojn de simplaj personoj, por rememorigi Kriston kiu faris la saman, tiel ekzistas ankaŭ la piedlavado fare de Budhanajmonakoj (p. 43), Priskribon de kadavrobruligado oni trovas sur paĝo 33. Frapis mian atenton la procesio en kiu iras Kriŝno akompanata de du kunulinoj : la edzino... kaj la amatino (!) p. 44). Ĉe tio oni devas pripensi ke la religio, samkiel la arto, estas la elmontro de tio kio vivas profunde en la spirito de la popolo.Plie oni devas scii ke primitivuloj kaj primitive pensantaj hontoj havas tendenconpor homecigi siajn diojn kaj do sian religion. Tial ne miru se vi legas ke ili enreligiaj ceremonioj uzas trompajn praktikojn. Legu tiurilate paĝon 150. En tiustranga lando estas pli da festoj ol tagoj en la jaro ! Ne mirinde : la nombro dela dioj estas preskaŭ ne kalkulebla ! Interesa estas ankaŭ la ĉapitro pri la nunareĝo kiu decidis vojaĝi por ekkoni sian landon. Sekvas poste historia superrigardo i.a. kun la fenomena personeco Gang Bahadur. En la sekvanta ĉapitro ni ekkonas pli profunde la tribojn de Nepalo. Denove la priskribo de moroj estas interesega kaj kaptas la atenton. Ekz. en Dogi kie la kamparanoj pagas por la ŝtatgrundoj per donado de siaj virinoj al la armeo kiel prostituitinoj ! (p. 118),Legu kiamaniere ili fumas ; sur paĝo 117. Sur paĝo 108 legu pri !a junulinoj kiuj teorie ne estas liberaj en afcro de edziniĝo, praktike tamen kapablas libere elekti. Ĉapitro 12 estas bela klarigo pri la religioj kaj ĉefaj dioj. Komprenebleke la bela figuro de Sidharto, poste Budho, havas tie sian lokon. Estas klarigitajankaŭ la skulptaĵoj kiuj unuavide ŝajnas al ni ege malmoralaj (p. 143). Mi voluskonstante citi ; miaj notofolioj estas plenaj ; kaj mi eĉ malfacile rezistas la tenton por rerakonti kelkajn anekdotojn. Sed mi ne povas fari tion, ĉar vi devaslegi la libron. Evidente ke la ĉapitroj pri la festoj entenas multajn sciindaĵojn.Fine la verkinto skribas ankaŭ prt la arto de Ia lando kaj pri du Tamaj Ncpalanoj.. divenu kiuj ! Sidharto Gaŭtamo, la Budho kaj la ŝerpo Tenzing Norgaj.Mi aklonu ankoraŭ ke la stilo estas flua kaj la lingvo tute ne malfacilia. Vi nenur legos, amuzigite kaj kun streĉa atento, tiun libron ; sed vi ankoraŭ pli olunu fojon reprenos ĝin en mano por relegi iun ĉapitron, por rememorigi al viiun trajton de tiu lando kiun vi volos ekkoni kaj ne plu forgesi. Post la finlegomi retrafoliumis la libron. pensante, rerigardis al la bildoj kaj diris en mi mem :« miaj homfratoj, vi iĝis pli proksimaj de mi » kaj antaŭ la bildoj kiujn mi ne

    komprenis mi flustris en mi mem : « misterio ; mistero de la vivo ; mistero de la universo. Nepalo, mi tre deziras vidi vin ». 
    — Drs. F. R. Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

    Vidu ankaŭ

    Notoj

    Referencoj

    Fontoj

    Eksteraj ligiloj

    Trovu « Tibor Sekelj » inter la
    Vizaĝoj de homoj
    rilataj al la ideo
    «Internacia Lingvo»