Sun Jatsen

(Alidirektita el Sun Yixian)

SUN YatsenSUN Yat-senSUN Jatsen kaj SUN Jacen inter aliaj literumoj kaj nomoj (naskiĝis la 12-an de novembro 1866 en Ĵongŝan, provinco Kuangtung, Ĉinio, mortis la 12-an de marto 1925 en Pekino)[1][2][3] estis ĉina politikisto, kuracisto, kaj politika filozofo kiu servis kiel la unua provizora prezidento de la Ĉina Respubliko (1911–12) kaj la unua estis gvidanto de la ĉina Kuomintang (Naciisma Partio de Ĉinio). Li estis nomita la "Patro de la Nacio" en Respubliko Ĉinio kaj la "Pioniro de la Revolucio" en la Popola Respubliko Ĉinio pro sia ŝlosila rolo en la renverso de la Qing dinastio dum la Xinhai Revolucio de 1911. Sun estas unika inter la ĉinaj estroj de la 20-a jarcento ĉar li estis amplekse respektita kaj de la Komunista Partio de Ĉinio en Kontinenta Ĉinio kaj de la Naciisma Partio en Tajvano.[4]

Sun Jatsen
孫文
孫中山
孫逸仙
Persona informo
孫逸仙
Naskiĝo12-a de novembro 186624-a de novembro 1870
en Ĵongŝan, Ĉina Imperio
aŭ eble Reĝlando Havajo
Morto12-a de marto 1925
en Pekino, Ĉinio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perhepata kancero vd
TomboSun Yat-sen Mausoleum vd
ReligioKongregaciismo vd
Lingvojanglaĉina vd
LoĝlokoSan-Francisko • Haxell's Hotel vd
ŜtatanecoRespubliko ĈinioDinastio Qing vd
Alma materQueen's College • Punahou School • ʻIolani School • Hong Kong College of Medicine for Chinese • Boji Medical College • Li Ka Shing Faculty of Medicine vd
PartioKuomintang
Subskribo Sun Jatsen
Familio
PatroSun Dacheng vd
PatrinoMadame Yang vd
GefratojSun Mei vd
Edz(in)oLu Muzhen (1885 – 1915)
Soong Ching-ling (1915 – 1925)
InfanojSun Fo • Sun Wan • Fumiko Miyagawa • Sun Yan vd
Profesio
Okupopolitikistokuracistofilozofo vd
Aktiva enHonkongo vd
1-a Prezidento de Respubliko Ĉinio
provizora
Dum1-a de januaro 19121-a de aprilo 1912
VicprezidentoLi Yuanhong
Antaŭuloofico ĵus kreita
SekvantoYuan Shikai
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Sun estas konsiderata unu el la plej grandaj estroj de moderna Ĉinio, sed lia politika vivo estis konstanta luktado kaj ofta ekzilo. Post la sukceso de la revolucio en 1911, li tuj rezignis kiel prezidanto de la ĵus fondita Respubliko Ĉinio kaj lasis la postenon al Ĝuan Ŝikai. Li tuj iris al ekzilo en Japanion pro sekureco, sed revenis kaj trafis revolucian registaron en Suda Ĉinio, kiel defio al la militsenjoroj kiuj kontrolis multon de la lando. En 1923, li invitis reprezentantojn de la Komunista Internacio al Kantono (Gŭangdongo) por reorganizi sian partion kaj formi rompiĝeman aliancon kun la Komunista Partio de Ĉinio. Li ne vivos por vidi sian partion unuigi la landon sub regado de sia sukcedanto, Ĉiang Kai-ŝek, en la Norda Ekspedicio. Li mortis en Pekino pro vezik-kancero en 1925.[5]

La ĉefa heredo de Sun estas lia politika filozofio konata kiel la Tri Principoj de la Popolo: Mínzú (民族主義 Mínzúzhǔyì) aŭ naciismo (sendependigo el la eksterlanda dominado), Mínquán (民權主義 Mínquánzhǔyì) aŭ "popolrajtoj" (foje tradukita kiel "demokratio"), kaj Mínshēng (民生主義 Mínshēngzhǔyì) aŭ popolelteno (foje tradukita kiel "komunumismo" aŭ "bonfarismo").[6][7][8]

Juna epoko

Li naskiĝis en malriĉa familio en Sud-Ĉinio. Kiel Sun Te-ming li naskiĝis la 12an de Novembro 1866 al Sun Daĉeng kaj Sinjorino Yang.[3] Lia naskoloko estis vilaĝo Kuiheng, Kantono Ĵongŝan (nune Ĵongŝan-urbo), en Kantona Provinco (nune Gŭangdongo).[3] Li havis kulturan devenon el subgrupoj Hakka[9][10] kaj Kantona. Lia patro posedis malmultan teron kaj laboris kiel tajloro en Makao kaj kiel taglaboristo kaj kiel portisto.[11]

Post lia bazinstruado, lia frato (Sun Mei) kunportis lin al Honolulu en 1879 (la frato jam pli frue estis elmigrinta kaj laboris kiel laboristo sur Havajo).[12][13][14][15] Tie li vivis komforte kaj renkontis li unuafoje la okcidentan kulturon. Estante 10-jaraĝa, jam en Havajo, Sun ekinstruiĝis.[2] Li iris al mezlernejo ankaŭ en Havajo.[16] kaj tie li ankaŭ renkontiĝis kun sia amiko Lu Haodong.[2] Estante 13-jaraĝa en 1878, ricevinte kelkajn jarojn de loka lernado, Sun ekloĝis kun sia pli aĝa frato, Sun Mei (孫眉) en Honolulu.[2] Sun Mei financis la edukadon de Sun Yat-sen kaj estis poste grava kontribuanto por la renverso de Manĉuoj (Qing dinastio).[12][13][14][15]

Li vizitis 3 jarojn la britan misilernejon, poste unu jaron la usonan Oahu College. Dum sia restado en Honolulu, Sun Jat-sen lernis unue en la lernejo ʻIolani School, kie li studis anglan, britan historion, matematikon, sciencon, kaj kristanismon.[2] Kvankam li dekomence li nekapablis paroli angle, Sun Jat-sen tuj eklernis la lingvon, ricevis premion pro akademia atingo el la reĝo David Kalākaua, kaj gradiĝis en 1882.[17] Li poste lernis en la Oahu College (nune konata kiel Punahou School) dum unu semestro.[2][18] En 1883, ĉar al lia frato ne plaĉis, ke Sun alproksimiĝas al la kristanismo, Sun en 1883 estis resendita al la naskiĝvilaĝo.[2]

Kiam li revenis en Ĉinion en 1883 estante 17-jaraĝa, Sun renkontiĝis kun sia deinfaneca amiko Lu Haodong denove en Beijidian (北極殿), templo en Kuiheng.[2] Ili vidis multajn lokanojn adorantajn Beiji (laŭvorte Norda Poluso) Imperiestro-Dio en la templo kaj sentis sin malkontentaj kun iliaj antikvaj popolmedicinajj metodoj.[2] La duopo rompis la figuron, kio starigis la koleron de lokanoj, pro kio ili devis fuĝi al Hongkongo.[2][19][20] Alveninte tie en Novembro 1883, li studis en Dioceza Hejmo kaj Orfejo ĉe la Orienta Strato (nune Diocesan Boys' School),[21][22] kaj el 15a de Aprilo 1884 ĝis gradiĝo en 1886, li plulernis en Centra Lernejo de la Registaro ĉe Gough Street (konata pli poste kiel Queen's College, nome Reĝina Lernejo).[23][24]

Sun Jat-sen (malantaŭa strio, kvara el dekstro) kaj lia familio en 1901.

Tiutempe li edziĝis al Lu Mu-ĉen (1867–1952). El tiu geedzeco naskiĝis unu filo kaj du filinoj. Usona misiisto baptis lin en 1884 aŭ 1885. Post nova vizito en Honolulo, li registris sin en 1886 en la Medicina Lernejo de la Kantona Hospitalo. En 1886, Sun studis medicinon en la Guangĵou Boji Hospitalo kun la kristana misiisto John Glasgow Kerr.[2]

Laŭ lia libro "Kidnapped in London," Sun en 1887 aŭdis pri la malfermo de la Hongkonga Lernejo de Medicino por Ĉinoj (antaŭaĵo de la Li Ka Ŝing Fakultato de Medicino de la Universitato de Hongkongo) kaj tuj decidis profiti el la "avantaĝoj kiujn ĝi proponis."[25] Finfine, li ricevis rajtigilon por kristana praktiko kiel kuracisto el tiu institucio en 1892.[2][26] Menciindas, ke el lia klaso de 12 studentoj, Sun estis unu el nur du lernantoj kiuj gradiĝis.[27][28][29]

Religiaj aferoj

En la komenco de la 1880-aj jaroj, Sun Mei estis sendinta sian fraton al la Lernejo ʻIolani, kiu estis sub la superrigardo de la Eklezio de Havajo kaj regita de anglikana prelato, Alfred Willis, en kiu la lingvo de instruado estis angla. En la lernejo, la juna Sun ekkontaktis kun kristanismo. En sia verko, Schriffin spekulativis, ke kristanismo havis grandan influon en la futura politika kariero de Sun.[30]

Sun estis poste baptigita en Hongkongo (la 4an de Majo 1884) fare de la reverendo Charles Robert Hager[31][32][33] usona misiisto de la Kongregaciisma Eklezio de Usono (Usona Stabanero de Komisionanoj por Eksterlandaj Misioj) okazigante la malkontenton de sia frato. Ankaŭ la pastrestro disvolvis amikecon kun Sun.[34][35] Sun partoprenis en la To Cai Preĝejo (道濟會堂), fondita de la Londona Misiista Societo en 1888,[36] dum li studis Okcidentan Medicinon en la Hongkonga Lernejo de Medicino por Ĉinoj. Sun dekomence imagis revolucion similan al tiu de la savmisio de Kristana Eklezio. Lia konverto al Kristanismo estis rilata al liaj revoluciaj idealoj kaj kuraĝigis lin al antaŭeniro.[37]

Politikaj aferoj

Sun (dua el maldekstro) kaj liaj amikoj la nomitaj Kvar Banditoj: nome Jeung Hok-ling (maldekstre), Ĉan Siu-bak (meze), Jau Lit (dekstre), kaj Guan Jingliang (關景良, stare) en la Hongkonga Lernejo de Medicino por Ĉinoj, ĉirkaŭ 1888.

Dum la ribelo de la Qing-dinastio ĉirkaŭ 1888, Sun estis en Hongkongo kun grupo de revoluciaj pensuloj, kromnomitaj la Kvar Banditoj, en la Hongkonga Lernejo de Medicino por Ĉinoj.[38] Sun, kiu pli kaj pli ekhavis frustracian senton kontraŭ la konservativa Qing registaro kaj ĝia malakcepto adopti sciaron el la pli teknologie antaŭenirintaj landoj, lasis sian medicinan praktikon por dediĉi sian tempon al transformado de Ĉinio.

En 1891, Sun renkontiĝis kun revoluciaj amikoj en Hongkongo kiel Jeung Ku-ŭan kiu estis la estro kaj fondinto de la Furen Literatura Societo aŭ Ĉinpatriota Reciproka Plibonigasocio.[39] Tiu grupo estis disvastigante la ideon renversi la Qing. Sun Jatsen indignis pri subpremado de Ĉinio fare de la pli evoluintaj landoj. Li translokiĝis norden en 1894 – interrompante la kuracistan praktikadon – kaj ekpolitikumis. Li verkis longan leteron (8 000 karaktra) al Li Hung-ĉangnak, ĉefguberniestro de Po Hai, en kiu li skizis, kiel povus Ĉinio denove fortiĝi.[40][41][42] Sun veturis al Tjanĝino por persone prezenti la peticion al Li sed li eĉ ne estis rekte aŭdita.[43] Li-n ne interesis la proponoj de Sun, nur iom instigis lin la agrikulturaj planoj pri silkraŭp-bredado. Post tiu afero, Sun turniĝis tute al revolucio. Sun revenis al Honoluluo kaj tie fondis la Asocion de Revivigo de la Ĉina Socio (Hsing-Ĉung hui) cele al revoluciigo de la Ĉinia prospereco. Ĝin formis nur malaltgradaj oficistoj, kamparanoj, metiistoj el la provinco Kuangtang, kaj ĝenerale ĉinaj elmigrintoj, speciale el la pli malaltaj sociaj klasoj. Sammonate en 1894, la Furen Literatura Societo kuniĝis kun la hongkonga filio de la Revivĉina Societo,[39] kies sekretario Sun iĝis dum Jeung Ku-ŭan ixgis estro kiel prezidanto.[44] Ili maskis sian agadon en Hongkongo sub la funkciado de negoco ku la nomo "Kuen Hang Klubo"[45]:90 (乾亨行).[46]

Sekto "Ĉiel-Tera Societo" konata kiel Tiandihui funkciis dum longa tempo.[47] Tiu grupo estis referencata ankaŭ kiel la "tri kunlaboraj organizoj," kaj ankaŭ kiel la triadoj.[47] Sun uzis tiun grupon ĉefe por helpi siajn eksterlandajn veturojn por akiri plian financan kaj rimedan apogon por sia revolucio.[47]

Elmigreja epoko

La ĉina-japana milito (1894–95) finiĝis per malvenko kaj depresio de Ĉinio. Sun veturis en 1895 al Honkongo por organizi ribelon en Kantono. Post kiam li fiaskis, li fuĝis el Ĉinio kaj restis eksterlande dum 16 jaroj. Oni arestis lin en 1896 kaj li estis kaptita dum 13 tagoj en la londona ambasadejo de Ĉinio. La ambasadejo volis lin veturigi al Ĉinio, sed Sun sukcese konvinkis britan dungiton de la ambasadejo kaj tiel li informis je James Cantlie, iaman dekanon de la Hongkonga Medicinscienca Universitato. La brita eksterafera ministerio protestis kaj oni liberigis Sun-on. La incidento havis grandan gazetaran eĥon kaj tio helpis politikan vojon de Sun.

Plimulton de la postsekvaj 8 monatoj, li pasigis en leghalo de la British Museum, poste vojaĝis tra Kanado al Japanio, kie li alvenis julie de 1897. Tie li konatiĝis kun kalandoro Miyazaki Torazu, kiu aŭdis pri la skandalo en Londono kaj emis helpi politikan karieron de Sun. Miyazaki Torazu konatigis lin al multaj influhavaj personoj, kiuj donis politikan kaj materialan helpon por la ĉina politikisto.

Li partoprenis dum tumultoj de 1900 en sekretaj agadoj, kiujn direktis brita guberniestro de Honkongo, Sir Henry Blake kaj la grava ĉino Ho Kai. Ili volis konvinki je Li Hung-chang pri disiĝo de la Ch'ing-imperio kaj elvoko de regiona sendependeco. Laŭ invito de konatuloj de Li, Sun veturis al Honkongo, sed li flaris kaptilon kaj ne elŝipiĝis. Lin reprezentis dum la interparolo Miyazaki kaj du aliaj japanoj.

Fondo de la Alianca Asocio

La jaro 1903 estis grava por Sun, ĉar ekde tiam liaj sekvantoj alvenis el la edukita socitavolo. La turnopunkton kaŭzis du faktoj: subenfalo de dinastio Ch'ing kaj efika propagando de Liang Ch'i-ch'ao. La reformisma Liang fuĝis ankoraŭ en 1898 al Japanio, kie li fondis ĉinan presejon kaj eldonejon, kiuj iĝis tuj sukcesaj. Liang ĉiam agadis kontraŭ la fakte direktanto, la patrina imperiestro, tiel malstabiligis la landon. Li proponis elirvojon per revolucio. Sun iĝis tre populara inter la ĉinaj studentoj studantaj eksterlande. Li organizis plurajn revoluciajn ĉelojn en Eŭropo (1904) kaj li gvidis en 1905 la revolucian Aliancan Asocion (T'ung-meng hui), fonditan en Tokio. En la sekvaj tri jaroj, eldonaĵo de la asocio (Min pao) faris efikan propagandon.

Pro la malkreskanta monfluo al la Alianca Asocio kaj daŭraj malsukcesoj, la membroj seniluziiĝis. Sun estis forigita el Japanio (1907), oni malpermesis por li veturon al Hindoĉinio, Honkongo.

Li veturis dum unu jaro en Eŭropo kaj Usono kaj en junio de 1910 revenis al Azio, kie li kaj konatuloj decidis akiri potencon en Kantono. Kvankam ĉifoje li akiris grandan monsumon en Kanado kaj Usono, la kantona tumulto estis tuta fiasko.

La imperiestra kortego dumtempe instigis reformojn ekde 1901 (por reteni la potencon), sed la intelektularo trovis tion tro malrapida.

Revolucio en 1911 kaj postaj bataloj

En 1911, la Ch'ing-registaro decidis ŝtatigi la fervojajn ĉefliniojn kaj per tio ekis konfliktojn inter la ŝtato kaj la lokaj potenculoj. Okazis tumultoj en Seĉuan, Vuhan kaj aliaj regionoj. La ribelo en Vuhan estis sukcesa kaj tio instigis aliajn regionojn por pluaj ribeloj.

Sun Jatsen tiutempe estis en usona Denver kaj revenis nur en decembro al Ŝanhajo. La komisiitoj en Nankino elektis lin provizora prezidento. Sun sciis, ke la sistemo estas malforta kaj interkonsentis kun iama ĉefkanceliero Jüan Si-kaj, al kiu la kortego donis plenpotencon. La 12-an de februaro 1912, abdikis la imperiestro, unu tagon poste eĉ ankaŭ Sun, kiun sekvis Jüan la 14-an en la prezidenta posteno.

En septembro de 1912, Jüan nomumis Sun fervojevoluiga ĉefdirektoro. Ilia kunlaboro interrompis, kiam mortis Sung Ĉiao-ĵen en marto de 1913 direktinto de Kuomintango. Tiam ekis nova revolucio, kiam Sun kaj Jüan kontraŭstaris unu la alian. Sun estis venkita kaj fuĝis al Japanio. Kvankam li ofertis grandajn koncesiojn por la japanoj, ne ricevis helpon.

Sun fremdigis multajn revoluciulojn, ĉar li pretendis pri ilia fidelĵuro. Oni atakis lin, kiam li edzinigis lian sekretariinon en novembro de 1914 (Sung Ĉing-ling), sed li tiam ankoraŭ ne divorcis de lia unua edzino.

Potenco de Jüan kolapsis 1916 pro interna kaj ekstera premo. Unu jaron poste, Sun iris de Ŝanghajo al Kuangtung por organizi movadon kontraŭ la ĉefministro Tuan Ch'i-jui. Oni elektis lin en julio generalisimo de la separatisma reĝimo. Li perdis apogon de loka estro Lu Jung-t'ing (meze de 1918) kaj tiel reiris al Ŝanhajo, post abdiko.

Ĉar li ne ricevis apogon de la okcidento kaj Japanio, li turnis sin al Rusio. Lin vizitis la soveta diplomato Adolf Joffe en 1922 kaj 1923 en Ŝanhajo. Dum la dua vizito, ili eldonis deklaron, ke la komunisma sistemo estas uzebla ankaŭ en Ĉinio, Rusio abdikas pri la ĉiniaj pretendoj kaj restas en Interna Mongolio. Aliflanke la Ĉina Komunista Partio decidis pri kunlaboro kun Kuomintang.

La reprezentanto de Komintern, Miĥail Borodin, alvenis en Kantono en oktobro de 1923 kaj baldaŭ akiris fidon de Sun. Komence de 1924, Sun traorganizis la Kuomintangon laŭ ekzemplo de la Soveta Komunista Partio kaj oni eĉ elektis tri komunistojn al la centra komitato kaj kreis Militaran Akademion. Li serie prelegis pri lia ideo, pri la tri popolaj principoj (naciismo, demokratio kaj popola bonstato) kaj nacia rekonstruo.

Sun Jatsen mortis en marto de 1925 pro kancero. Oni rezervis lian ĉerkon ĝis 1929 en templo de Hsi-shan, poste oni transportis ĝin al maŭzoleo de Nankino.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Soong, Irma Tam (1997). Sun Yat-sen's Christian Schooling in Hawai'i. Hawai'i: The Hawaiian Journal of History, vol. 31.
  • Sun Yat-sen's vision for China / Martin, Bernard, 1966.
  • Sun Yat-sen, Yang Chu-yun, and the early revolutionary movement in China / Hsueh, Chun-tu
  • Bergère, Marie-Claire (2000). Sun Yat-sen. Stanford University Press. ISBN 0-8047-4011-9. [8]
  • Sun Yat-sen 1866–1925 / The Millennium Biographies / Hong Kong, 1999
  • Sun Yat-sen and the origins of the Chinese revolution Schiffrin, Harold Z. /1968.
  • Sun Yat-sen; his life and its meaning; a critical biography. Sharman, Lyon, / 1968, c. 1934
  • "Sun Yat Sen Nanyang memorial hall". [9] Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de julio 2005.
  • "Doctor Sun Yat Sen memorial hall". [10] Arkivigite je 2005-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Julio 2005.
  • "A detailed talk about Sun Zhongshan" (en ĉina). [11] Arkivigite je 2004-04-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en Septembro 2005.
  • "Japanese activist Miyazaki Toten a middleman and financier for Sun Yat-sen". [12] Arkivigite je 2009-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Toten Miyazaki bio". [13]
  • Pearl S. Buck, The Man Who Changed China: The Story of Sun Yat-sen (1953)

Eksteraj ligiloj