Sunda neofeliso

La sunda neofeliso (Neofelis diardi), estas mezgranda felisedo trovebla en Borneo kaj Sumatro. En 2006, ĝi estis klasifikata kiel apartan specion, diferencan de sia kontinenta parenco Neofelis nebulosa.[2][3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sunda neofeliso
Sunda neofeliso en orienta Sabaho, Malajzio
Sunda neofeliso en orienta Sabaho, Malajzio
Biologia klasado
Regno:Bestoj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Mamuloj Mammalia
Ordo:Karnovoroj Carnivora
Familio:Felisedoj Felidae
Genro:Neofeliso Neofelis
Neofelis diardi
(G. Cuvier, 1823)
Konserva statuso
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj

Felis diardii
Felis marmota

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo en detalo

En 2008, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasifikis la specion kiel vundeblan, kun totala efektiva populacio supozata esti malpli ol 10 000 da plenkreskaj individuoj, kaj malpliiĝanta populacia evoluo [1].

Antaŭe, anglalingve la specio estis konata kiel la bornean clouded leopard — nomo atribuita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) en marto 2007, citante Dr. Stephen O'Brien de la usona Nacia Kancero-Instituto kiel li skribis, "Genetikaj esploroj klare montras ke la bornea neofeliso estas konsiderenda kiel apartan specion" [4].

La indonezia komuna nomo por la sunda neofeliso estas rimau-dahan kio signifas "arba tigro" aŭ "branĉa tigro" [5].

Priskribo

La sunda neofeliso estas la plej granda felisedo en Borneo, havas masivan korpon, kaj pezas ĉirkaŭ 12 al 25 da kilogramoj. La kaninoj estas 5 cm longaj, kiu estas, proporcie al la krani-longo, pli longa ol tiuj de iuj ajn ekzistanta felisido. Ĝia vosto povas iĝi tiom longa kiom la korpo, helpante la ekvilibron.

Disvastiĝo kaj vivejo

Tiu orientalisa specio estas verŝajne limigata al la indoneziaj insuloj Borneo kaj Sumatro. En Borneo, ili trovigas en malaltaĵa pluvarbaro, kaj je pli malalta denseco, en ekspluatita arbaro. La registraĵoj situas pli malalte ol 1 500 metroj. En Sumatro, ili ŝajnas esti pli abundaj en montetaj kaj montaraj areoj. Oni ne scias se ankaŭ ekzistas neofelisoj en la Insuloj Batu apud Sumatro [1].

Ekologio kaj vivmaniero

La kutimoj de la sunda neofeliso estas grandparte nekonataj kaŭze de la kaŝema vivmaniero de la specio. Oni supozas ke ĝi ĝenerale sole vivas. Ĝi precipe ĉasas sur la grundo sed uzas siajn grimppovojn por kaŝi sin okaze de danĝero.

Evoluisma kaj taksona historio

La specio estis nomata Felis diardi honore de la franca naturalisto kaj esploristo Pierre-Médard Diard fare de Georges Cuvier en 1823, bazita sur desegnaĵo kaj haŭto sopozata el Javo [6].

Dum la 19-a jarcento Felis diardii signifis kaj la nebulan kaj la sundan neofilison, anglalingve Diard's Cat (la diarda kato) [7].

La sunda neofeliso estis longtempe konsiderata kiel subspecion de la nebula neofeliso, kaj nomita Neofelis nebulosa diardi.La genetika analizo de hararo-specimenoj de Neofelis nebulosa kaj Neofelis diardi montris ke ili divergis antaŭ 1,4 milionoj da jaroj, post esti uzitaj nuntempe inunditan terponton por atingi Borneon kaj Sumatron ekde kontinenta Azio [2].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ilustraĵo publikigita en 1834 (William Jardine : The Natural History of The Feline).