Umaru Jar'Adua

Umaru Musa Jar'AduaUmaru Musa Yar'Adua (16an de aŭgusto 19515an de majo 2010),[1][2][3] konata ankaŭ kiel Alhaji Umaru Musa Jar'adua, estis la Prezidento de Niĝerio kaj la 13a Ŝtatestro. Li plenumis postenon de Guberniestro de la Ŝtato Kacino en norda Niĝerio el 29a de majo 1999 al 28a de majo 2007. Li estis deklarita venkinto de polemika ĝenerala elektado de 2007 en Niĝerio kio okazis la 21an de aprilo 2007, kaj li ekposteniĝis la 29an de majo 2007. Li estis membro de la reganta People's Democratic Party (PDP). En 2009, Yar'Adua veturis al Saŭdarabio por ricevi traktadon por perikardiito. Li revenis al Niĝerio en 2010, kie li mortis en la 5a de majo. La 5an de majo 2010 oni informis pri ties morto.

Umaru Jar'Adua
Persona informo
Umaru Musa Yar'Adua
Naskiĝo16-an de aŭgusto 1951 (1951-08-16)
en Katsina
Morto5-an de majo 2010 (2010-05-05) (58-jaraĝa)
en Nigerian Presidential Complex
Mortis persindromo de Churg-Strauss vd
Tomboŝtato Kacina vd
Religioislamo vd
Lingvojanglafulahaŭsa vd
ŜtatanecoNiĝerio vd
Alma materBarewa College • Ahmadu Bello University vd
PartioPopola Demokratia Partio vd
Familio
PatroMusa Yar'Adua vd
GefratojShehu Musa Yar'Adua vd
Edz(in)oTurai Yar'Adua vd
Profesio
Okupopolitikisto • universitata instruisto • entreprenisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Umaru Jar'Adua
Yar'Adua

Li estis filo de aristoktata islama familio de Fulboj en Kacino, norda Niĝerio, kie li heredis la titolon de emiro. Li edziĝis unuafoje en 1975 de kio li havis 7 gefilojn, el kiuj du filinoj edziniĝis al respektivaj guberniestroj, kio li mem estis. Li edziĝis denove en en 1992, de kio li havis du filojn. Li estis instruisto en la 1970-aj jaroj, laboris kiel entreprenestro de diversaj kompanioj dum la 1980-aj jaroj kaj kiel dirigento de financaj kompanioj kaj bankoj en la 1990-aj jaroj.

En 2000 li estis jam guberniestro de Kacino kaj tiam li estis la 5a niĝeria guberniestro kiu adoptis la Ŝarion kiel bazo de la jura funkciado. Rezulte en 2002 Amina Laŭal estis kondamnita je morto per ŝtonĵetado, kio kaŭzis internacian kondamnon de la ŝaria niĝeria reĝimo kaj ŝi ricevis ŝanĝon de la puno kaj savis sian vivon.

Li prosperis en la politika kariero danke al la helpo de la tiama prezidento Olusegun Obasanjo kaj siavice Umaru Jar'Adua elektis kiel kunpartiano kaj sukcedonto la politikiston Goodluck Jonathan. Kurioze Umaru Jar'Adua estis nordniĝeria islamano kaj elektis sudan kristanon Goodluck Jonathan kial sukcedonto precize post gravaj konfliktoj inter ambaŭ enlandaj komunumoj kiuj kaŭzis centojn da mortintoj dum la jaro 2010.

Referencoj