Valerij Brjusov

Valerij Jakovleviĉ BRJUSOV (ruse: Валерий Яковлевич Брюсов; naskita la 1-anjul./13-angreg. de decembro 1873 en Moskvo; mortinta la 9-an de oktobro 1924 en Moskvo) estis rusa verkisto, poeto de simbolismo, kultura historiisto kaj modernisto.

Valerij Brjusov
Persona informo
Naskiĝo1-an de decembro 1873 (1873-12-01)
en Moskvo
Morto9-an de oktobro 1924 (1924-10-09) (50-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis perpneŭmonito vd
TomboNovodeviĉje tombejo vd
EtnoRusoj vd
Lingvojrusafranca vd
ŜtatanecoRusia ImperioSovetunio vd
Alma materMoskva Ŝtata UniversitatoQ4138504Q16482566 vd
PartioKomunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Valerij Brjusov
Familio
PatroYakov Kuzmich Bruce vd
GefratojAleksandr Briusov • N. I︠A︡. Bri︠u︡sova vd
Edz(in)oJoanna Matveevna Briusov vd
Profesio
Alia nomoВалерий Маслов • Аврелий • В. Бакулин • Нелли • В. А. Маслов • Даров • 3. Фукс • Ptyx • К. Веригин vd
Okupopoeto • verkistotradukisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • literaturhistoriisto • filozofo • prozisto • dramaturgohistoriisto • literatursciencisto vd
Aktiva enMoskvo vd
Verkado
VerkojQ4373758 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Valerij Brjusov estis filo de komercisto. De 1892 ĝis 1899 li studis historion en Moskvo. Jam en tiu tempo li publikigis proprajn poemojn influitajn de la franca simbolismo. Tamen ĉefe li verkis sciencajn disertaĵojn pri rusa poezio. En 1903 li eldonis la leterojn de Aleksandr Puŝkin. De 1904 ĝis 1909 li estris la gazeton Vesij ("La pesilo") kaj tiel fariĝis unu el la ĉefaj personoj de la rusa simbolismo. Krome li tradukis, verkis prozaĵojn kaj vojaĝis al okcidenta Eŭropo. Dum la unua mondmilito li tradukis el la armena lingvo, kaj lia kreemo malkreskis. En 1920 li fariĝis – male al aliaj simbolistoj – membro de la komunista partio kaj en 1921 fondis altlernejon de literaturo kaj arto.

Valerij Brjusov

Stilo

Inter la konataj poetoj, kiujn Brjusov tradukis en sia junaĝo, estis la francoj Paul Verlaine kaj Stéphane Mallarmé, la belgoj Maurice Maeterlinck kaj Emile Verhaeren, kaj la usonano Edgar Allan Poe. Liaj fruaj poemoj estis forte influitaj de la tiamaj dekadenca poetoj kaj la simbolistoj. Brjusov poste tradukis en la rusan la eŭropajn prozajn ikonojn, inkluzive de Oscar Wilde, Lord Byron, Victor Hugo kaj Romain Rolland. Li tradukis ankaŭ el la verkoj de la grandaj dramistoj.

En liaj unuaj kantoj sentiĝas la influo de Semjon Nadson, sed poste li kritikas liajn stilon. Brjusov verkis en pluraj plumnomoj. Inter 1900 kaj 1917 li redaktis la revuon de la rusa simbolisma movado.

Sekve de la revolucioj kaj de la akiro de potenco de la Komunistoj, Brjusov refuzis forlasi Rusion. Li estis subtenanto de la nova komunisma reĝimo kaj fariĝis unu el liaj grandaj subtenantoj inter la poetoj kaj postenis en la sovetia Ministerio pri Kulturo. Kiel danko por lia subteno, altlernejo de poezio en Moskvo estis establita kaj nomita laŭ li post lia morto. La opero Anĝelo de Fajro verkita de komponisto Sergej Prokofjev en 1919 baziĝas sur lia samnoma romano.

En Esperanto aperis