Saltu al enhavo

Bieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de kampara terposedaĵo. Por informoj pri komunumo en Italio, vidu la artikolon Bieno (Italio).
Bieno
artefarita geografia unuo • vilaĝaro • konstruaĵa komplekso • aro de konstruaĵoj
Posedata deterkultivisto vd
vdr
Bieno en Sierra Morena, Hispanio.

Bieno estas kampara terposedaĵo, privata aŭ kolektiva. Bienoj estas la ĉefaj unuoj de agrikulturo.Areo de bieno povas esti ajna: komence de ono de hektaro ĝis miloj da hektaroj.

Laŭ PIV bieno estas "Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj ktp dependantaj de ĝi": kaj estas menciitaj ekzemploj reĝa, nobela bieno; alodbieno, feŭdbieno, farmobieno; retiriĝi sur sian bienon.[1]

Laŭ Francisko Azorín bieno estas Kampara terposedaĵo; propraĵo.[2] Kaj li indikas etimologion el latina bene (bone), krom rilatajn terminojn farmobieno, heredobieno, bienaro, biendomo, bienetato.[3]

Konstruaĵoj de la bienoredakti fonton

Plej ofte la bieno havas ankaŭ konstruaĵojn, kie loĝas la laboristoj, en aliaj konstruaĵoj oni konservas la maŝinojn, por la dombestoj servas la staloj, fine ofte estas garbejoj por la rikoltaĵoj.

Por produkti kreskaĵojn povas ĉeesti ankaŭ forcejoj kaj por produkti energion povas ĉeesti biogasoinstalaĵoventoturbino.

Galerioredakti fonton


Vidu ankaŭredakti fonton

Notojredakti fonton


🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov