El la hodiaŭ vidpunkto de internacia juro kaj laŭ tiu de la nuna estona respublika registaro, Estonio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte aneksita. Inter la jaroj 1941 ĝis 1944 Estonio estis konkerita fare de la armeo de Nazia Germanio kaj apartenis al la imperia komisariejo Ostland (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la Ruĝa Armeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Estona SSR.
La 20-an de aŭgusto1991 la parlamento de Estonio deklaris restarigon de la ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio agnoskis la 21-an de aŭgusto 1991 (mallonge post tio, la 26-an de decembro 1991, la ŝtato Sovetunio entute ĉesis ekzisti). Gravan kontribon lige al la reakiro de la ŝtata suvereneco havis la "Kantanta Revolucio", la senperforta rezisto kaj amasa demonstrado de granda plimulto de la loĝantaro el ĉiuj tri baltiaj ŝtatoj ekde la jaro 1988 pri malaliĝo el la konkera ŝtato Sovetunio kaj pri re-demokratiigo de la baltiaj landoj.