Drnovšek prezidis Jugoslavion en 1989 kaj 1990 kaj inter 1992 kaj 2002 la slovenan registaron kaj en 2004 fariĝis ŝtatprezidanto.
Li uzis sian pozicion por diversaj humanismaj entreprenoj. Li iniciatis intertraktojn inter la serba registaro kaj kosovanoj; li engaĝiĝis por helpi la endanĝerigitan popolon de Darfur en Sudano starigi tendaron por rifuĝintoj; kaj li klopodis venigi al intertraktoj en Slovenio la sudanan registaron kaj reprezentantojn de la ribelantoj.
En Slovenio li fondis movadon por justeco kaj evoluo kiel neregistaran organizaĵon. Li vizitis Israelon, kie li renkontiĝis kaj kun judaj kaj kun palestinaj gvidantoj kaj klopodis persvadi ilin plu intertrakti por trovi pacan interkonsenton.
Drnovšek diris: „La vivo estas momentoj de la nuno. Se ni helpas al aliaj homoj, ni sentas, ke nia vivo havas sencon. Se ni ne ŝarĝas nin per tro da zorgoj kaj postuloj, ni estos kvietaj kaj ni ne malsanos. Se ni komence ordigos nin kaj nur poste klopodos ordigi aliajn, ni eble estos sukcesaj. Se ni ne mensogos al ni mem kaj al aliaj, la mondo estos multe pli simpla. Kaj en tia mondo ni povos esti feliĉaj.”
Lin sekvis en 2007 – kiel ŝtatprezidanto – Danilo Türk.
Ĉi tiu artikolo estas plene aŭ parte bazita sur artikolo "Drnovšek" de Zlatko Tišljar el la internacia magazino Monato, kun permeso de la eldonejo. Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.