100 (nombro)

natura nombro
«Cent» alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 100.


Cent (100) estas la natura nombro kiu estas post 99 kaj antaŭ 101.

La nombro 100 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:

En matematiko

  • 100 estas la unua nombro skribita per 3 ciferoj en la dekuma sistemo.
  • 100 ne estas primo. 100 = 5·5·2·2
  • La sumo de la unuaj naŭ primoj egalas 100.
  • 100 = 13 + 23 + 33 + 43 = 1 + 8 + 27 + 64

Laŭ skribo

Ĉina skribo: 百

Pri la nombro 100

  • La atomnumero de fermio.
  • En gradoj celsiaj, ĝi estas la boltemperaturo de akvo je marnivelo.
  • La nombro da jaroj en jarcento.

Pri nombroj [100, 200)

Ĉi tiu ĉapitro estas pri nombroj ekde 100 inkluzive ĝis 200 malinkluzive.

Apartaj nombroj

  • 110 kaj 127 voltoj estas normalaj elektraj tensioj en hejma elektra reto en iuj landoj. Antaŭe ili esti pli vaste uzataj, sed nun ili estas parte anstataŭigitaj per 220, 230 kaj 240 voltoj.
  • 120 kilometroj en horo ofte estas maksimuma permesata rapido de pasaĝera fervoja trajno.
  • 128 = 27 (rigardu plu en nenegativa entjera potenco de 2). Do 1-bajta signa entjera variablo povas reprezenti entjerojn inter -128 inkluzive kaj 127 inkluzive.
  • 144 = 12 * 12 - malgranda "gross" - estas nombro kiu estis ofte uzata por kalkulado de aĵoj antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam uzado de bazo 12 estis kutima por ĉi tiaj celoj.
  • 168 = 24 * 7 estas kvanto de horoj en semajno.
  • 169 = 13 * 13
  • 196 = 14 * 14

Aroj

Jenaj aroj enhavas erojn kun numeroj 100 ... 199: