Abolhasan Banisadr


Abol-hassan Banisadr (persa: ابوالحسن بنی‌صدر) (22-an de marto 1933 - 9-an de oktobro 2021) estis la unua elektita Prezidanto de Irano post la Irana revolucio de 1979. Banisadr partoprenis studentan movadon kontraŭ la Ŝaho komence de la 1960aj jaroj; li estis malliberigita dufoje, kaj estis vundita dum ribelo en 1963. Li tiam fuĝis al Francio kaj aliĝis al la Irana rezista grupo kiun gvidis Ajatolaho Ruhollah Ĥomejni. Banisadr revenis al Irano kune kun Ĥomejni kiam la revolucio komenciĝis en februaro 1979.


Abolhasan Banisadr
perse ابوالحسن بنی‌صدر
Persona informo
ابوالحسن بنی‌صدر
Naskiĝola 22-an de marto 1933
en Hamadan,
provinco Hamadan, Irano
Morto9-an de oktobro 2021 (2021-10-09)
en 13-a arondismento de Parizo
ReligioŜijaismo
Lingvojpersafrancaangla vd
LoĝlokoVersailles vd
ŜtatanecoImperia Ŝtato Irano • Irano vd
Alma materTeherana universitato
Partiosendependa
Subskribo Abolhasan Banisadr
Familio
PatroNasrallah Banidsadr vd
GefratojFathullah Banisadr vd
InfanojFirouzeh Banisadr vd
Profesio
Okupopolitikistoekonomikistoĵurnalisto • eseisto • verkisto vd
Laborkampopolitikoekonomikoeseo vd
En TTTLa oficiala retpaĝo (farsi)
1-a La prezidanto de Irano
Dumla 4-an de februaro 1980
– la 21-an de junio 1981
SekvantoMohamed Ali Raĝai
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis vicministro pri financoj kaj ekonomio kaj Ministro de Eksterlandaj Aferoj nelonge dum 1979, kaj la ministro de financaj aferoj de 1979 al 1980. Li estis elektita Prezidanto frue en 1980, kiam li partoprenis en konkurenciva balotado kontraŭ Ahmad Madani, Hassan Habibi, Sadeg Tabatabai, Dariush Forouhar, Sadegh Ghotbzadeh, Kazem Sami, Mohammad Makri, Hassan Ghafourifard, kaj Hassan Ayat. Banisadr ne estis Islama kleriko: Ruhollah Ĥomejni insistis pri tio, ke klerikoj ne estu en la registaro. En aŭgusto kaj septembro 1980, Banisadr postvivis du kraŝojn de helikoptero apud la Irana landlimo kun Irako. Banisadr baldaŭ konfliktis kun Ajatolo Ĥomejni. Do, akuzanta Banisadr de malforta elfaro en ĉefaj Iranaj trupoj en la Irana-Iraka milito, Ĥomejni reakirita la potencon de la plej Supera Gvidanto de Irano je la 10-a de junio 1981 ke li havis delegacion al Banisadr. Banisadr estis juĝita pro fiagoj enoficaj je la 21-a de junio 1981 de la Meĝlis (la Irana parlamento), supoze pro liaj movoj kontraŭ la klerikoj regantaj, plej specife Mohammad Ĥosejni Beheŝti, la estro de la juĝa sistemo tiutempe. Ajatolo Ĥomejni ŝajne instigis la juĝadon pro fifaroj enoficaj, kiu li subskribis la sekvontan tagon, la 22-an de junio. Eĉ antaŭ Ajatolo Ĥomejni subskribis la dokumenton pri fifaroj enoficaj, la Pasdaran kaptis la Prezidentajn konstruaĵojn kaj ĝardenoj kaj malliberigis ĵurnalistojn kiuj laboris por ĵurnalo proksime al Banisadr. En la venontaj tagoj, ili ankaŭ ekzekutis kelkajn liajn plej proksimajn amikojn, i.a. Hossein Navab, Rashid Sadrolhefazi, kaj Manouchehr Massoudi. Tamen, Prezidanto Banisadr sukcesis fuĝi el la landon kaj ekziliĝis en Francio, kune kun Masud Raĝavi, eksa gvidanto de la [Moĝahedin], kie (ekde 2005) li ankoraŭ vivas kaj eldonas multajn artikolojn pri Irano.