Al-Farabi

Al-Farabi (turke Farabi, arabe ابو نصر محمد بن محمد الفارابي Abū Naṣr Muḥammad ibn Muḥammad Al Fārābī;[1] por aliaj registritaj variantoj de lia nomo vidu sube), konata en Okcidenta mondo kiel Alfarabius[2]Alfarabio (ĉ. 872[3] en Farab aŭ Otrar (nuntempa Kazaĥio)[4] – inter 14a de Decembro, 950 kaj 12a de Januaro, 951 en Damasko),[4] estis fama Turka filozofo kaj juristo kiu verkis en la fakoj de politika filozofio, metafiziko, etiko kaj logiko. Li estis ankaŭ sciencisto, kosmologo, matematikisto kaj muzika fakulo.[5]

Al-Farabi
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 869 (0869-11-30)
en Otrar
Morto30-an de novembro 949 (0949-11-30) (80-jaraĝa)
en Damasko
Lingvojarabapersasogda
ŜtatanecoAbasida Kaliflando
Okupo
Okupofilozofofizikisto • muzika teoriisto
VerkojAra Ahl al Madina al Fadila
message in the mind
Alfarabi's Philosophy of Plato and Aristotle
Kitab al-Musiqa al-Kabir
vdr
Al-Farabi sur monbileto de Kazaĥio.

En araba filozofia tradicio, li estis konata laŭ la honora titolo "la Dua Majstro", post Aristotelo.[6] Li estis konsiderata kiel konservinto de originaj greklingvaj tekstoj dum la Mezepoko pro siaj komentarioj kaj traktaĵoj, kaj influo super multaj elstaraj filozofoj, kiaj Aviceno kaj Maimonido. Pere de siaj verkoj, li iĝis bone konata kaj en Oriento kaj en Okcidento.

Poligloto

Estus legendo laŭ kiu Al-Farabi estus poligloto kiu scipovus 70 lingvojn[1].

Vidu ankaŭ

Poligloto

Referencoj