Amedeo Avogadro

Lorenzo Romano Amedeo Carlo AVOGADRO (grafo de Quaregna kaj de Cerreto; naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1776 en Torino, mortis la 9-an de julio 1856 en Torino) estis itala fizikisto kaj kemiisto.

Amedeo Avogadro
Persona informo
Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro di Quaregna e Cerreto
NaskonomoLorenzo Romano Amede
Naskiĝo9-an de aŭgusto 1776 (1776-08-09)
en Torino
Morto9-an de julio 1856 (1856-07-09) (79-jaraĝa)
en Torino
Lingvojitala vd
Alma materUniversitato de Torino vd
Subskribo Amedeo Avogadro
Familio
DinastioHouse of Avogadro vd
Edz(in)oFelicita Mazzé vd
Profesio
Okupofizikistokemiisto • universitata instruisto vd
LaborkampoPolus of Aegina vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Lernado

Filo de torina magistrato, li lernis pri kanona juro en Torino,pasas en 1795 licencion pri juro kaj komencis praktiki. Sed tuj poste, liinteresiĝis pri fiziko kaj matematiko, pri kiuj li komencis lerni enen 1809, en la liceo de Verĉelo.

Estas notinde, ke inter 1802 kaj 1814, tiu ĉi urbo, en la departemento de Sesia, estis franca (sub la regado de Napoléon Bonaparte). Konsekvence iuj el la verkoj de Avogadro estos franclingvaj.

Laboroj

Mémoire

En 1811, li formulas hipotezon[1]konata kiel la leĝo de Avogadro (aŭ leĝo prila idealaj gasoj). Baziĝinte sur la atoma teorio, laleĝo de Dalton kaj la leĝo de Gay-Lussac, li malkovris ke du egalajvolumenoj da gaso en sama kondiĉoj de temperaturo kaj premo, entenassaman nombron da molekuloj. Li ankaŭ enkondukas distingon inter molekulokaj atomo.

La konstanto de Avogadro estos unue mezurita de la aŭstria fizikistoJohann Josef Loschmidt en 1865. Ĝi estos tiel nomita honore al AmedeoAvogadro far de la franca fizikisto Jean Baptiste Perrin en 1909.

Honoro

Oni donis lian nomon al kratero sur Luno kaj al asteroido 12294 Avogadro.

Notoj kaj referencoj


Eksteraj ligiloj