Baria klorido

kemia kombinaĵo
Baria duklorido
Kemia formulo
BaCl2
Baria klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Baria klorido
Barito:Erco de baria sulfato, krudmaterialo por la produktado de baria klorido.
Blankaj kristaloj de baria klorido.
Kristala strukturo de la baria klorido.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klorido de bario
  • Muriato de bario
  • Baria duklorido
  • (latine) Barium muriaticum
CAS-numero-kodo10361-37-2
ChemSpider kodo23540
PubChem-kodo25204
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka, senodora, higroskopa solidaĵo
Molmaso208,227g mol−1
Denseco3,856 g/cm−3
Fandpunkto962°C [1]
Bolpunkto1560°C
Ekflama temperaturoNe brulema
SolveblecoAkvo:Solvebla
Mortiga dozo (LD50)178 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH301, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P270, P271, P301+316, P304+340, P317, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Baria kloridoduklorido de bario estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la kloridoj, rezultanta el interagado de la baria hidroksido kaj klorida acido. Baria klorido estas blanka, senodora, higroskopa solidaĵo, solvebla en akvo kaj nesolvebla en alkoholoj, acetono, etila duacetato kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Baria klorido estas iomete solvebla en nitrata acido kaj klorida acido. Ĝi prezentas du klorajn jonojn ligitajn al bariatomo. Baria klorido konsistas je 1 bariatomo, 2 kloratomoj kaj uzatas en kemiaj sintezoj. Baria klorido donas flavverdan koloron al flamo.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de baria klorido per traktado de baria sulfido kun natria klorido

+ 2 +

Reakcio 2

  • Preparado de baria klorido per traktado de bario kun kloro

+

Reakcio 3

  • Preparado de baria klorido per traktado de klorida acido kun baria karbonato:

+ 2 + +

Reakcio 4

  • Preparado de baria klorido per traktado de klorida acido kun baria oksido:

+2 +

Vidu ankaŭ

Referencoj