Batumi

urbo de Kartvelio borde de la Nigra Maro
41° 38′ 30″ O / 41.64583 °N, 41.64167 °O / 41.64583; 41.64167 (mapo)

Batumi[1] - kartvele ბათუმი [Batumi], pri teorie imagebla esperantlingva formo Batumo ĝis nun mankas ĉia referenco pri uzo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro - estas ĉemara kuracloko en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro. Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo kaj de la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 169 095 loĝantoj sur areo de 64,9 kvadrataj kilometroj, kio en 2020 rezultigis loĝdenson de 2 605 loĝantoj/km². Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.

Batumi
kartvele ბათუმი
urbo
Blazono
Oficiala nomo: ბათუმი
LandoKartvelio Kartvelio
RegionoAĝario
Historiaj regionojOsmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR
MontaroKaŭkazo
FervojoTrans-Kaŭkazia Fervojo
MaroNigra Maro
SituoBatumi
 - altecom s. m.
 - koordinatoj41° 38′ 45″ N 41° 38′ 30″ O / 41.64583 °N, 41.64167 °O / 41.64583; 41.64167 (mapo)
Plej alta punkto
 - altecom s. m.
Areo64,9 km² (6 490 ha)
Loĝantaro152 839 (2014)
Denseco2 354,99 loĝ./km²
UrbestroRobert Ĉĥaidze
HorzonoUTC (UTC+4)
Poŝtkodo6010
Telefona antaŭkodo+995 422
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: ბათუმი
Retpaĝo: www.batumi.ge
Map
urbocentra impreso
Centro de la urbo
Strando en Batumi
Strando en Batumi ĉe Nigra Maro

Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de la 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.

En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Panorama vido de la centra placo de la urbo