Bristolo

(Alidirektita el Bristol)
2° 35′ 00″ U / 51.45000 °N, 2.58333 °U / 51.45000; -2.58333 (mapo)

Bristolo (angle Bristol [ˈbrɪstəl]) estas kaj urbo kaj unuara instanco en la angla regiono Sud-orienta Anglio. La urbo multe prosperis pro sia rolo kiel haveno dum la 18-a jarcento, kaj precipe pro komerco de afrikaj sklavoj. Dum tiu jarcento estis konstruita la verŝajne plej fama vidindaĵo en Bristolo, la ponto Clifton Suspension Bridge, kies konstruado finiĝis en 1864. Alia rimarkinda vidindaĵo en Bristolo estas la Katedralo de Bristolo de la Sankta kaj Maldividita Triunuo. La Universitato de Bristolo – latine Universitas Bristolliensis, angle University of Bristol - estas la universitato en Bristolo kaj ricevis sian reĝan ĉarton en 1909, kvankam ĝi povas spuri siajn radikojn al lernejo de komercistoj-entreprenistoj fondita en 1595 kaj universitata kolegio, kiu ekzistis ekde 1876.

Bristolo
(angle Bristol)
urbo kaj unuara instanco
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Bristol
Moto: Virtute et industria
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
ŜtatoAnglio
RegionoSud-okcidenta Anglio
MunicipoBristol
RiverojAvon, Frome
SituoBristolo
 - alteco11 m s. m.
 - koordinatoj51° 27′ 00″ N 2° 35′ 00″ U / 51.45000 °N, 2.58333 °U / 51.45000; -2.58333 (mapo)
Areo110 km² (11 000 ha)
Loĝantaro442 500 (2015)
Denseco4 022,73 loĝ./km²
Reĝa ĉarto1155
UrbestroMarvin Rees (Brita Laborista Partio)
HorzonoGMT (UTC+0)
PoŝtkodoBS
Area kodo0117, 01275
ISO-3166GB-BST
Situo de Bristolo en Anglio
Situo de Bristolo en Anglio
Situo de Bristolo en Anglio
Vikimedia Komunejo: Bristol
Retpaĝo: www.bristol.gov.uk
Map
la universitata turo Wills
Katedralo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj