Christie's

aŭkcia firmao

Christie's estas unu de la entreprenoj de aŭkcio plej famaj de la mondo. Ĝi estis fondita en 1766 en Londono, Christie’s faris la ĉefajn aŭkciojn de la 18a, 19a kaj 20a jarcentoj, kaj nuntempe pluestas populara montrofenestro por unikaĵoj kaj belaĵoj. Christie proponas pli ol 450 ĉiujarajn vendojn en pli ol 80 kategorioj, inklude ĉiajn areojn de belartoj kaj ornama arto, juvelarto, fotarto, artikoloj por kolektoj, vinboteloj, inter multaj aliaj.

Christie's
aŭkciejo vd
Dum1766 - nekonata/nuntempe
Jura formoprivata firmao
FondintojJames Christie vd
SidejoLondono
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
filiaj kompaniojChristie's Amsterdam vd
Posedataj kompaniojOliver Hazard Perry • Head of a peasant vd
TTTOficiala retejo
vdr
Aŭkciejo de Christie's de Londono, en 1808.

Christie’s havas tutmondan ĉeeston per 54 oficejoj en 32 landoj kaj 12 vendejoj en la tuta mondo, inklude Londonon, Novjorkon, Parizon, Ĝenevon, Milanon, Amsterdamon, Dubai, Zurikon, Hongkongon, Ŝanghajon kaj Mumbajon.[1] Ekde 1998, la entrepreno estas propraĵo de la Groupe Artemis, nome la societo posedata de François-Henri Pinault.

La sidejo de Novjorko aŭkciis en la 4-a de majo 2010 pentraĵon de Picasso nomata Nudaĵo, verdaj folioj kaj busto por fina vendo de 106,482,500 usonaj dolaroj. [2] En 2015 la pentraĵo Les Femmes d'Alger (Versio de O) de Pablo Picasso, kiu vendiĝis kontraŭ 179,4 milionoj de dolaroj (160 milionoj de eŭroj, proksimume), faris novan rekordon en la merkato de arto iĝante la plej multekosta pentraĵo iam aŭkciita. [3] En 2022 la pentraĵo Marilina diptiko fare de Andy Warhol vendiĝis kontraŭ rekordo de 195 milionoj da dolaroj. [4] Per tiu cifero ĝi atingis novan mondan rekordon de plej alta prezo atingita en aŭkcio de unusola artikolo.

Ĉefestraro

En la 1a de januaro 2017, Guillaume Cerutti iĝis Delegita Konsilisto de Christie's, pro rekomendo de Patricia Barbizet kaj de la familio Pinault. La Sro. Pinault ekhavis la postenon de Prezidento de la Konsilio kaj la Srino. Barbizet estis nomumita Vicprezidanto.[5] Ekde decembro 2014, la nova prezidento de Christie's estas Patricia Barbizet: unu el la 50 plej povaj virinoj de la mondo laŭ la gazeto Fortune.[6]

Referencoj