Flago de Afganio

La flago de Afganio (perse بيرق افغانستان, paŝtoe د افغانستان بيرغ) estis oficialigita la 4-an de januaro 2004 de la provizora registaro kiu regis Afganion dum la periodo 2002-2004. Ĝi similas tiun, kiun la lando posedis dum sia monarkia periodo, inter 1930 kaj 1973; la nura malsamaĵo estas la aldono de la shahadah ĉe la pinto de la emblemo de Afganio, en la mezo de la flago.

Flago de Afganio
Flago de Afganio
Flago de Afganio
nacia flago
Lando Afganio
Kromnomokundar
Proporcio2:3
PriskriboTri vertikalaj strioj nigra, ruĝa kaj verda; en la mezo, la emblemo de Afganio
Oficialigo4-a de januaro 2004
vdr

La flago konsistas el tri vertikalaj strioj: nigra, ruĝa kaj blanka. La koloroj jam estis kutimaj ĉe preskaŭ ĉiuj antaŭaj flagoj de la lando.


Historio

PeriodoFlagoProporcioRegistaroKomentoj
1880–1901 2:3Emirlando AfganioDum la regado de Abdur Rahman Ĥan.
1901–1919 3:5Emirlando AfganioDum la regado de Habibullah Ĥan, kiu aldonis al la flago de sia patro etan simbolon, antaŭulo de la nuntempa emblemo de Afganio.
1919–1921 2:3Emirlando AfganioUnua flago dum la regado de Amanullah Ĥan, kiu aldonis al la flago de sia patro radiojn dissenditajn el la emblemo, kun formo de oktogramo. Tia stilo estis kutima en la Otomana Imperio.
1921–1928 2:3Emirlando Afganio (ĝis 1926); Reĝlando AfganioDua flago dum la regado de Amanullah Ĥan/Ŝaho, kie la emblemon ĉirkaŭas ne plu cirklo, sed elipso.
1928 2:3Reĝlando AfganioTria flago dum la regado de Amanullah Ŝaho, kie la oktogramo anstataŭiĝis per foliaro kaj la emblemo estis maldraste modifita.
1928–1929 2:3Reĝlando AfganioKvara flago dum la regado de Amanullah Ŝaho. Aperas tri strioj: nigra (kiu simbolas la ĝistiamajn flagojn), ruĝa (kiu simbolas la sangon elverŝitan dum la milito por sendependiĝo) kaj verda (koloro de espero kaj Islamo). Verŝajne, ĉe Ŝaho havis grandan influon lia vizito en Eŭropo en 1927. La nova emblemo montras la sunon elirantan el du montoj kovritaj per neĝo, kio simbolas renaskiĝon por la lando.
1929 2:3Reĝlando AfganioFlago dum la regado de Habibullah Kalakani aŭ Habibullah Khan, antaŭe konata kiel Bacha-i-Saqao. Ĝi samas la flagon uzitan dum la mongola regado de Afganio dum la 13-a jarcento.
1929–1930 2:3Reĝlando AfganioUnua flago dum la regado de Mohammed Nadir Ŝaho. Reaperas la koloroj nigra, ruĝa kaj verda; ankaŭ reuziĝas la oktograma emblemo.
1930–1973 2:3Reĝlando AfganioDua flago dum la regado de Mohammed Nadir Ŝaho, plu uzata dum la regado de lia filo, Mohammed Zahir Ŝaho. La oktogramo estis forigita, kaj la emblemo plilarĝiĝis. Inter la islama preĝejo kaj la emblemo videblas la jaro ١٣٤٨ (1348 laŭ la islama kalendaro, aŭ -1929 laŭ la okcidenta kalendaro): en tiu jaro komenciĝis la dinastio de Mohammed Nadir Ŝaho.
1973–1974 2:3Respubliko AfganioUnua flago de la Respubliko Afganio. Ĝi estas sama kiel la antaŭa, sed ne plu havas la daton ١٣٤٨.
1974–19782:3Respubliko AfganioDua flago de la Respubliko Afganio. Ĝi pluuzas la kutimajn kolorojn, sed kun nova signifo: la nigro simbolas la forgesindan pasintecon, la ruĝo simbolas la sangon elverŝitan nome de sendependeco, kaj la verdo simbolas fruktodonan terkultivadon. En la angulo videblas nova emblemo, aglo kun malfermitaj flugiloj.
1978 2:3Demokrata Respubliko AfganioĈe mortigo de la ĝistiama respublikestro okaze de ŝtatrenverso, Afganio iĝis komunisma lando. Ĝi retenis la antaŭan flagon, sed forigis la emblemon.
1978–19791:2Demokrata Respubliko AfganioTiu ĉi flago ege similis tiujn de la aliaj komunismaj landoj; en la mezo aperis la vorto Ĥalq (arabe: "homoj").
1979–1987 1:2Demokrata Respubliko AfganioNova flago aperis okaze de ŝtatrenverso, dum kiu la antaŭa sekcio Ĥalq estis anstataŭigita de la sekcio Parcham. Oni restarigis la antaŭan trikoloran flagon, kun nova emblemo.
1987–19921:2Respubliko AfganioEn tiu ĉi flago, oni nur maldraste modifis la emblemon.
1992 1:2Respubliko AfganioTiu ĉi flago estis uzita provizore post la defalo de la registaro.
1992–1996 1:2Islama Ŝtato AfganioOni inversigis la nigran kaj verdan striojn. Ankaŭ aperis la skribaĵon دا افغانستان اسلامی دولت ("La Islama Ŝtato Afganio").
1996–1997 2:3Islama Emirlando AfganioLa talibanoj unue uzis tutblankan flagon.
1997–2001 2:3Islama Emirlando AfganioEn 1997, la talibanoj aldonis la shahadah.
2001–2002 1:2Islama Ŝtato AfganioPost la forfalo de la talibana registaro, oni restarigis la flagon uzitan en 1992.
2002–2004 1:2Provizora Islama Ŝtato AfganioTiu ĉi flago ege similas tiun de la monarkia epoko.
2004–2021 2:3Islama Respubliko AfganioSimila kiel la antaŭa flago, sed kun malsama proporcio. La skribaĵon دا افغانستان اسلامی دولت ("La Islama Lando Afganio") anstataŭis افغانستان ("Afganio").

Eksteraj ligiloj