Formozaj lingvoj

Ne konfuzenda kun Lingvoj de Tajvano aŭ la formosa lingvo inventita de George Psalmanazar.

La formozaj lingvoj laŭ Greenhill, Blust kaj Gray (2008).

La formozaj lingvoj estas la lingvoj de la indiĝenaj popoloj de Tajvano. Tajvanaj indiĝenoj (tiuj rekonataj de la registaro) hodiaŭ konsistigas ĉirkaŭ 2.3 elcenton da la loĝantaro de la insulo. Tamen, multe malpli ankoraŭ povas paroli sian praan lingvon post jarcentoj da lingvoanstataŭado. El la ĉirkaŭ 26 lingvoj de la tajvanaj indiĝenoj, almenaŭ dek estas formortintaj, kvar (eble kvin) aliaj estas mortantaj,[1][2] kaj plural aliaj estas iel endanĝeraj.

La indiĝenaj lingvoj de Tajvano havas gravan signifon en historia lingvoscienco pro tio, ke Tajvano plej verŝajne estis la prahejmregiono de la tuta aŭstronezia lingvaro. Laŭ la lingvosciencisto Robert Blust, la formozaj lingvoj formas naŭ el la dek ĉefajn sublingvarojn de la aŭstronezia lingvaro,[3] dum la unu restanta ĉefa branĉo konsistas de preskaŭ 1200 malajopolineziaj lingvoj trovataj ekster Tajvano.[4] Kvankam lingvosciencistoj malkonsentas pri iuj detaloj de la analizo de Blust, vasta interkonsento kuniĝis ĉirkaŭ la konkludo, ke la aŭstronezia lingvaro originis en Tajvano.[5] Tiun teorion fortigis lastaj studoj pri la genetiko de homaj loĝantaroj, subtenante ankaŭ la patrinoliniecon de la migrado.[6]

Lasta historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Indiĝenoj de Tajvano.

Ĉiuj formozaj lingvoj iom post iom anstataŭiĝas de la kulture dominanta norma ĉina lingvo. En lastaj jardekoj la registaro de la Respubliko Ĉinio komencis indiĝenan reaprezan programon, kiu inkludis la reenkondukon de formozaj gepatraj lingvoj en tajvanaj lernejoj. Tamen, la rezultoj de tiu iniciato estas ĝis nun elrevigaj.[7]

En 2005, por konservi la lingvon de la indiĝenaj popoloj de Tajvano, la konsilio establis latin-alfabetan skribosistemon por ĉiuj indiĝenaj lingvoj de Tajvano. La konsilio ankaŭ helpis fari kursojn kaj lingvosciajn atestilajn programojn por anoj de la indiĝena komunumo kaj la hanaj ĉinoj por helpi la konservan movadon.[8]

Taksonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭstronezia lingvaro.

Estas multaj klasigoj de la formozaj lingvoj; ili ĝenerale interkonsentas, ke la lingvaroj formozaj ne formas koheran lingvaron krom aŭstronezia.

Bibliografio

  • Blundell, David (2009), Austronesian Taiwan: Linguistics, History, Ethnology, Prehistory. Taipei, Taiwan: SMC Publishing.
  • Happart, G., & Hedhurst, W. H. (1840). Dictionary of the Favorlang dialect of the Formosan language. Batavia: premita ĉe Parapattan.
  • Li, Paul Jen-kuei (2004). "Basic Vocabulary for Formosan Languages and Dialects." In Li, Paul Jen-kuei. Selected Papers on Formosan Languages, vol. 2. Taipei, Taiwan: Institute of Linguistics, Academia Sinica.
  • Mackay, G. L. (1893). Chinese Romanized dictionary of the Formosan vernacular. Shanghai: Premita ĉe Presbyterian Mission Press.
  • Tsuchida, S. (2003). Kanakanavu texts (Austronesian Formosan). [Osaka?: Endangered Languages of the Pacific Rim].
  • Zeitoun, E. (2002). Nominalization in Formosan languages. Taipei: Institute of Linguistics (Preparatory Office), Academia Sinica.

Referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Formosan languages en la angla Vikipedio.