Galilejaj satelitoj

La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj de Galilejo. Ili estas je multo la plej grandaj satelitoj de Jupitero, kaj ili estas videblaj eĉ per malforta teleskopo. Ili – Iono, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalisto – estis unue observitaj de Galilejo je la 7-a de januaro 1610.

La 4 Galilejaj satelitoj kaj Jupitero en miksita bildo komparanta iliajn grandecojn. De supre al malsupre estas Iono, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalisto.

La nomojn de la lunoj donis la astronomo Simon Marius, kiu asertis, ke li sendepende malkovris la lunojn.

La malkovro de tiuj lunoj estis fakto neklarigebla laŭ la tradicia ptolemea mondkoncepto, laŭ kiu ĉiuj astroj rivoluas ĉirkaŭ la Tero. Ĝi tial fortigis la sun-centran teorion de Koperniko.

Ĉiu el la kvar satelitoj estas pli granda ol la ceteraj lunoj de Jupitero kune (konataj estas pli ol 60). Ganimedo estas la plej granda luno de la sunsistemo; ĝi estas pli granda ol la planedo Merkuro aŭ la nanoplanedo Plutono. Se ĝi ne estus proksima al Jupitero, ĝi almenaŭ iutempe estus videbla per sen-ila okulo.[1] Krom Tero, Iono antaŭe estis la sola sunsistema astro, kie aktivaj vulkanoj estas konataj.


La Galilejaj satelitoj estas, de la plej proksima ĝis la plej malproksima:

NomoBildoDiametro
(km)
Maso
(kg)
Meza orbita
radiuso (km)
Orbita
periodo
Tipo
IonoIono36438,93×1022421 8001,77 tagojvulkana
EŭropoEŭropo31224,8×1022671 1003,55 tagojoceana
GanimedoGanimedo52621,48×10231 070 4007,16 tagojoceana
KalistoKalisto48211,08×10231 882 70016,69 tagojoceana

Referencoj