Ganimedo (luno)

satelito de Jupitero
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Jupitera satelito Ganimedo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ganimedo.

Ganimedo (J III Ganymede) estas la sepa natura satelito de Jupitero kaj la plej granda luno de la tuta sunsistemo. Ĝi estas pli granda ol la planedo Merkuro, sed havas nur duonon da ĝia maso. Ganimedo estas la nura planeda satelito kiun oni povas vidi per la nuda okulo, tamen nur okaze de tre bona vido kaj bona vido-kondiĉo. La unua konfirmita vidado de Ganimedo estis de Galilejo, kiu vidis ĝin per teleskopo en la jaro 1610. Galilejo ankaŭ spektis tri aliajn lunojn: Iono, Kalisto, kaj Eŭropo. Kune estas ili la "Galilejaj Lunoj," de kiuj Ganimedo estas la tria (tial estas ĝi ankaŭ konata kiel "Juptero III"). La Galilejaj Lunoj estas la unuaj rekorditaj satelitoj orbitantaj ĉirkaŭ alia planedo. Ĝi estis nomata de Simon Marius pro la helena dio Ganimedo.

Ganimedo
Verkolora bildo fotita de la sondilo Galileo
Verkolora bildo fotita de la sondilo Galileo
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso1 070 400 km
Periapsido – Apoapsido1 069 200 – 1 071 600 km
Discentreco0,0013
Orbita inklinacio0,20°


Sidera periodo7,15455296 d
Meza cirkulrapido10,880 km/s
Fizikaj proprecoj
KategorioSatelito de Jupitero
Meza diametro5268 km
Surfaco87 184 800 km²
Maso148,19×1021 (2,5% de la Termaso) kg
Meza Denso1,936 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco1,428 (0,146g Tero=1g) m/s²
Fuĝrapido2,741 km/s
Rotacia periodo7,15455296 d (sinkrona)
Inklinacio de la rotacia akso0-0,33°
Albedo0,43
Absoluta magnitudo-2,0
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
70 K - 110 K - 152 K
Ĉefaj komponantoj

oksigeno (tre maldensa)

Historio kaj alioj
MalkovrintoGalilejo, Marius
Malkovrinta dato11-a de januaro 1610
v • d • r
Orbito de Ganimedo, komparata kun tiuj de Eŭropo kaj Iono

Ganimedo estas la naŭa plej granda objekto en la sunsistemo, kaj estas la sola sunsistema luno kiu havas magnetan kampon. Ĉiu 7 tagoj, Ganimedo plenumas orbitado ĉirkaŭ Jupitero, kaj havas orbita resono de 1:2:4 kun la lunoj Eŭropo kaj Iono.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Asteroido