Graviolo

Graviolo[1] (evi. moldorna anono[1]pikilanono[1]) (Annona muricata) estas plantspecio el la familio de Anonacoj., kies fruktoj, estas graviolo[2] aŭ graviolbero[3]. La planto havas diversajn nomojn en la etnaj lingvoj:

  • en la hispana: “guanábana, guanaba, catoche, catuche”
  • en la portugala: gravioleira, la planto. La frukto graviola.
  • en la franca: “anone, corossol“
  • en la angla: “soursop“
  • en la germana: „Stachelannone, Sauersack“
  • en la nederlanda: „sorsaka, zuurzak“
  • kaj en kelkaj aliaj: „guyabano, bangka beland, sirsak“
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Graviolo

Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo:Magnolialoj Magnoliales
Familio:Anonacoj Annonaceae
Genro:anono” Annona
Specio:A. muricata
Annona muricata
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteroj

La graviolo kreskas kiel ĉiamverda arbo ĝis alteco de 12 m. Ĝi havas malmultbranĉan arbokronon. La folioj similas al tiu de nobla laŭro kaj sidas alterne.

La floroj havas po tri sepalojn kaj petalojn. Ili estas longecaj kaj verdec-flavaj. Ili odoras kadavraĵece kaj per tiu odoro ili allogas muŝojn por polenigo.

La frukto estas laŭ botaniko granda bero. Ĝi estas 40 cm longa kaj ĝis 4 kg peza. En la mola kaj blanka fruktkarno sidas grandaj nigraj kaj venenaj semoj. La fruktŝelo havas molajn „pikilojn“, kiuj estas restaĵoj de la inaj florpartoj. La pikiloj kiam ili ĉeestas do ne havas protektan funkcion.

branĉo, floro kaj frukto

Disvastigo

La planto orginas en Sudameriko kaj Karibio. Ĝi kreskas en arbaroj de malaltaj regionoj kun duonarida klimato. Nuntempe ĝi estas kultivata en ĉiu tropika regiono de la mondo.

Utiligado

La sukoriĉa flav-blanka fruktokarno havas tipan acidan guston. La signifo por eksporto estas malgranda, ne laste ĉar la frukto post maturiĝo estas tro sentiva je premo kaj tial ĝi nur malfacile estas tranportebla.

frukto tranĉita
Graviolo aŭ pikilanono aŭ moldorna anono
Floro de graviolo, Martiniko
Oleo el la semoj de graviolo

Annona muricata estas facile industrie prilaborebla: la fruktokarno estas elskrapata kaj la disigata per kribrilo de la nigraj kernoj. La forjetaĵo (ŝelo kaj kernoj) estas malgranda same kiel la suk- aŭ pura enhavo. La utiligrado do estas relative alta. La tiel gajnitaj eltiraĵoj estas utiligataj diverse laŭ la regiono:

  • en Sudameriko la frukto estas elpremata kaj la suko estas uzata kiel bazo por refreŝigajn trinkaĵojn, glaciaĵon au marmeladon.
  • en Indonezio la pureo de la frukto estas kuirata kun sukero al pudingo („dodol sirsak“) aŭ oni faras el ĝi dolĉaĵojn.
  • en Filipinoj oni konsumas la nematurajn fruktojn kiel legomo. Ili gustas simile kiel rostita maizo.
  • En multaj karibaj insuloj (Kubo, Kuracao, Sankta Tomaso, Barbado) oni uzas la fermentitajn foliojn por kuiri teon. La gusto estas iel inter verda kaj nigra teo.

Kulturhistorio

La malmolaj, nigraj semoj estis trovitaj en prahistoriaj tomboj en la altaj regionoj de Peruo. La nomo “anon” devenas el Haitio. Linné latinigis la nomon al „Annona“. La ĝusta botanika nomo de la arbo estas “Annona muricata Linné”.[4]

Toksikologio

La neŭrotoksino anonacino ŝajne estas la kaŭzo de neŭrodegenerativa malsano kiu nur aperas sur la karibia insulo Gvadelupo pro la konsumado de anonacinhavaj plantoj. Temas pri la tiel nomata taŭopatio (ekzemple: Alzheimer-malsano), kiu estas ligita al patologa akumulado de la taŭo-proteino en la cerbo. Eksperimento klarigis, ke por tiu akumulado respondecas la planta anonacino [5]

Farmakologio

Laŭ en 2011 publikigitaj esplorrezultoj fruktoekstraktoj el pikilanonoj en laboratorio bremsis la kreskon de certaj mamkanceraj ĉeloj.[6][7] En 2012 publigigitaj esploroj ŝajne montris ke evoluo de kancerĉeloj ĉe la pankreato estas bremsata de la pikilanona ekstrakto.[8]

La anonacino en la semoj en kombino kun aliaj plantosubstancoj estas bona rimedo por mortigi larvojn de Stegomyia (Aedes), moskito kiu transdonas la viruson kiu kaŭzas dengon.[9]

Referencoj

Literaturo

  • Rolf Blancke: Farbatlas Pflanzen der Karibik und Mittelamerikas, 1999, Verlag Eugen Ulmer, ISBN 3-8001-3512-4

Eksteraj ligiloj