Hajkoŭo

Hajkoŭo, Hajkou, ĉine 海口 estas metropolo, ĉefurbo de provinco Hajnano (kie estas la plej granda urbo), en Ĉina Popola Respubliko. La urbo estas ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo.

Larĝa panoramo de Hajkoŭo
Hajkoŭo
departemento-ranga urbo • urbego • borda zono
Administrado
Poŝtkodo570000
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro2 873 358  (2020) [+]
Loĝdenso1 247 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 110° 19′ O (mapo)20.02110.3220° 1′ N, 110° 19′ O (mapo) [+]
Alto222 m [+]
Areo2304 km² ( 230 400 ha) [+]
HorzonoUTC+08:00 [+]
Hajkoŭo (Hajnano)
Hajkoŭo (Hajnano)
DEC
Hajkoŭo
Hajkoŭo
Situo de Hajkoŭo
Hajkoŭo (Ĉinio)
Hajkoŭo (Ĉinio)
DEC
Hajkoŭo
Hajkoŭo
Situo de Hajkoŭo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haikou [+]
vdr

Geografio

Hajkoŭo / Hajkou etendiĝas en nordorienta parto de Hajnano-insulo laŭ la marbordo ĉe enfluejo de rivero.

Historio

Hajkoŭo / Hajkou komence estis haveno. En 1858 la haveno estis malfermita al internacia komerco, sekve ĝi komencis konkuri kun la malnova administrejo. En 1926 municipo formiĝis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj kontrolis la urbon. Ekde 1949 tiu urbo iĝis la plej grava haveno de la insulo kaj ekde 1988 ĉefurbo de la insulo.

Klimato

Hajkoŭo / Hajkou troviĝas en limo de subtropika kaj tropika klimatoj. Inter aprilo-septembro la temperaturo estas iom pli, ol 30  °C. Neniam frostas. Jare pluvas po 1652 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-oktobro.

Trafiko

En Hajkoŭo / Hajkou aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Kelkaj luas kaj trafikas bicikle. La urbo havas internacian flughavenon, 3 ĉefvojojn kaj trajnojn. La lastaj uzas ankaŭ pramojn al la kontinento kaj nature al la alia insuloparto.

Servoj

La Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo.

Vidindaĵoj

Bazareja strato en Hajkoŭo
Nubskrapuloj de Hajkoŭo
Panoramo al ponto de Hajkoŭo

Fontoj

Ĝemelurboj

Panoramo al nubskrapuloj de Hajkoŭo
Aerfoto pri Hajkoŭo