Hindia rinocero

Mamulo

La Hindia rinocero (Rhinoceros unicornis), konata ankaŭ kiel granda unukorna rinocerohindia unukorna rinocero, apartenas al la familio Rinoceredoj. Listita kiel vundebla specio, tiu granda mamulo estas ĉefe trovata en nordoriento de la subŝtato Asamo de Barato kaj en protektitaj areoj de Terai de Nepalo, kies populacioj estas limigitaj al la ĉeriveraj herbejoj en la montetoj de Himalajo.[1]

Hindia rinocero montranta sian ununuran kornon.
Indian rhinoceros,kaziranga national park
Rhinoceros-unicornis-map

La Hindia rinocero iam havis teritorion tra la tuta etendo de la Indus-Ganga Ebenaĵo, sed troa ĉasado malpliigis la naturan habitaton draste. Nuntempe, pli ol 3,000 rinoceroj loĝas en naturo.[2] En 2014, 2,544 el ili troviĝis nur en la subŝtato Asamo de Barato, kio estas pliiĝo de 27 % ekde 2006, kvankam komence de la 1900-aj jaroj, Asamo havis nur ĉirkaŭ 200 rinocerojn.[3]

Ĝi estas la kvina plej granda animalo.

Referencoj

Literaturo

  • Martin, E. B.. (2010) From the jungle to Kathmandu : horn and tusk trade. Kathmandu: Wildlife Watch Group. ISBN 978-99946-820-9-6.

Eksteraj ligiloj