Hirimotua lingvo

La hirimotua estas piĝino bazita sur la motua lingvo kaj unu el la tri oficiala lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo, kune kun la angla kaj Tokpisino. Inter 100 kaj 250 mil homoj parolas ĝin, sed tre malmultaj homoj parolas ĝin denaske.

Hirimotua lingvo
lingvo • lingvafrankaomoderna lingvo
Motu
Parolata enPapuo-Nov-Gvineo
Parolantoj180 000
Denaskaj parolantoj>0,02 milionoj
SkriboLatina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ho
  ISO 639-2hmo
  ISO 639-3hmo
  SILHMO
  Glottologhiri1237
Angla nomoHiri Motu
Franca nomohiri motou
vdr

La hirimotua ekuziĝis ĉirkaŭ 1880 en la ĉirkaŭaĵo de Port Moresby, kie multaj fremduloj venis por komerci aŭ ekloĝi. Post kiam Papuo-Nov-Gvineo iĝis brita kolonio en 1888, la lingvo disvastiĝis pro ĝia uzado en la kolonia administrado, kaj speciale en la polico.

Nacilingvaj nomoj de la hirimotua estas Hiri Motu, Police Motu (polica motua), Pidgin Motu (piĝina motua) kaj Hiri. La vorto hiri signifas komercan vojaĝon.

Fonto

  • Bernhard Comrie, Stephen Matthews, Maria Polinsky. (2007) Bildatlas der Sprachen. Hamburg: Nikol Verlagsgesellschaft mbH & Co. KG. ISBN 3-937872-84-1., paĝoj 107-109

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj