Idi Amin

prezidento kaj diktatoro de Ugando ekde 1971 ĝis 1979

Idi AMIN Dada Oumee (naskiĝis en ĉ. 1925, mortis la 16-an de aŭgusto 2003) estis soldato kaj diktatoro de Ugando.

Idi Amin
Persona informo
Idi Amin
Naskiĝo30-an de novembro 1924 (1924-11-30)
en Koboko
Morto16-an de aŭgusto 2003 (2003-08-16) (78-jaraĝa)
en King Faisal Specialist Hospital and Research Centre, Ĝido
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis persen valoro vd
TomboĜido vd
Religiosen valoro vd
Lingvojanglasvahila vd
LoĝlokoĜido vd
ŜtatanecoUgandoSauda ArabioUganda ProtektoratoUgando vd
Partiosenpartia vd
Familio
Edz(in)oSarah Kyolaba vd
Profesio
Okupopolitikistooficiro • boksisto • militaj aferoj vd
Laborkampopolitiko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Amin naskiĝis en Koboko en kamparana familio. Post baza edukado, li aniĝis al la kolonia armeo, kie li atingis la plej altan postenon permesitan al ne-eŭropanoj. Li ankaŭ ĉampionis pri bokso. Post la sendependigo kaj la forigo de eŭropaj oficiroj, la armeanoj estis rapide pligravigitaj. Idi Amin atingis la rangon de kolonelo en 1964. Kiel amiko de la ĉefministro Milton Obote li fariĝis estro de la armeo kaj la aerarmeo. Rilatoj inter la du homoj malboniĝis, kaj en 1971 Amin gvidis ŝtatrenverson kaj fariĝis diktatoro. Li elpelis hindojn kaj israelanojn: li konfiskis fremdajn entreprenojn kaj mortigis milojn de opoziciuloj. Li estis islamano kaj sukcesis logi monsubtenon por islama propagando de Sauda Arabio tiam riĉa post la naftokrizo de 1973.

Specife en la 1970-aj jaroj, li estris armereĝimon en Ugando. Li senkapigis la estrojn de oficiroj kiuj ne subtenis lin, kaj laŭ onidiroj, ankaŭ manĝis ilin. La murdtaĉmentoj kiujn li fondis murdis centojn da miloj da civitanoj, inkluzive de la ĉefepiskopo de Ugando, la prezidanto de la Supera Kortumo, la rektoro de Universitato Makerere, la guberniestro de la Centra Banko kaj kelkaj el liaj ministroj. Amin forpelis milojn da azianoj, kiuj estis grava parto de la meza klaso, argumentante ke Dio postulis tion de li en lia sonĝo. Amin interrompis diplomatiajn rilatojn kun Britio, nomante sin "Lia Ekscelenco la Prezidanto por Vivo, Kampomarŝalo Haĝo Doktoro Idi Amin, VC, DSO, MC, Sinjoro de ĉiuj terbestoj kaj marfiŝoj, konkerinto de la Brita Imperio en Afriko ĝenerale kaj Ugando aparte, kaj Reĝo de Skotlando". Li portis tiom da medaloj ke liaj ĉemizoj estis ŝiritaj de ilia pezo. Amin ankaŭ interrompis ligojn kun Israelo, kaj proponis al la OLP ĝian ambasadejon.

Tiam Ugando ne plu havis rilatojn kun iu ajn lando, li invadis Tanzanion kun sia armeo. En 1978 li aneksis parton de Tanzanio kaj Prezidento Julius Nyerere sendis soldatojn al la regiono. Post 6 monatoj Amin estis venkita kaj li fuĝis al Libio.

Lia konduto estis argumento por blankaj rasistoj aserti ke afrikaj negroj ne taŭgis regi siajn landojn.

Amin mortis en Sauda Arabio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj