Internacia Premio Booker

La Internacia Premio Booker (antaŭe konata kiel la Man Booker International Prize) estas internacia literatura premio aljuĝita al verkoj de vivantaj aŭtoroj de ajna nacio kaj kiuj aperis ekster Britio en la angla lingvo, ĉu originale aŭ en traduko[1]. Foje la Internacia Premio Booker estas konsiderata kiel alternativa Nobel-premio pri literaturo.

Internacia Premio Booker
International Booker Prize
literaturpremio
Nomita laŭPremio Booker
OrganizantoBooker Prize Foundation
SidejoLondono
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en2005
En TTTOficiala retejo vd
vdr

La enkonduko de la Internacia Premio kiel kompletigo al la Premio Booker estis anoncita en junio 2004.[2]

La inaŭgura gajninto de la premio en 2005 estis la albana verkisto Ismail Kadare.

JaroAŭtoroLandotradukistolingvo
2005Ismail KadareAlbanioalbana
2007Chinua AchebeNiĝerioangla
2009Alice MunroKanadoangla
2011Philip RothUsonoangla
2013Lydia DavisUsonoangla
2015László KrasznahorkaiHungarioGeorge Szirtes kaj Ottilie Mulzethungara

Ekde 2016, la premio estas aljuĝata ĉiujare al ununura libro tradukita en la anglan kaj publikigita en BritioIrlando, kun premio en la valoro de 50,000 £ por la gajninta titolo, dividite egale inter verkisto kaj tradukisto. La celo estas instigi eldonadon kaj legadon de kvalitaj verkoj en traduko kaj reliefigi la laboron de tradukistoj. Juĝistoj elektas 'longliston' de dek libroj en marto, sekvita per 'urĝolisto' de kvin en aprilo, kun la gajninto anoncita en majo[3].

JaroAŭtoroLandoTradukistoLandoVerkolingvo
2016Han KangSud-KoreioDebora SmithUnuiĝinta ReĝlandoThe Vegetarian ("La vegetarano") (originalo: 채식주의자 )korea
2017David GrossmanIsraeloJessica CohenIsraelo/UK/UsonoA Horse Walks Into a Bar ("Ĉevalo eniras trinkejon") (originalo: סוס אחד נכנס לבר )hebrea
2018Olga TokarczukPollandoJennifer CroftUsonoFlights ("Flugoj") (originalo: Bieguni)pola
2019Yokha al-HarthiOmanoMarilyn BoothUsonoCelestial Bodies ("Ĉielaj korpoj") (originalo: سـيّـدات الـقـمـر، روايـة)araba
2020Mary Lucas RijneveldNederlandoMichelle HutchinsonUnuiĝinta ReĝlandoThe discomfort of evening ("La malkomforto de vespero") (originalo: De avond is ongemak)nederlanda
2021David DiopFrancioAnna MoschovakisUsonoAt Night All Blood Is Black ("Nokte ĉia sango estas nigra") (originalo: Frère d'âme)franca
2022Geetanjali ShreeBaratoDaisy RockwellUsonoTomb of Sand ("Tombo de sablo") (originalo रेत समाधि)hindia

Referencoj

Vidu ankaŭ