Entalpio de vaporigo

Entalpio de vaporigo, aŭ latenta varmovaporigovaporiga entalpio, estas la varmo necesa por transformi certan kvanton da substanco el la likva al la gasa stato sub certa premo (ofte atmosfera premo, ankaŭ en STP).

Ĝi ofte mezuratas sub la normala bolpunkto de iu substanco. Kvankam la valoroj prezentataj ordinare korektiĝas al 298 K, la korekto kutime estas pli malgranda ol la necerteco de la mezurita valoro.

La entalpio de vaporigo estas temperaturo-dependa, kvankam konstantan varmon de vaporigo oni povas dedukti por etaj temperaturaj rangoj kaj por reduktita temperaturo Tr<<1.0. La entalpio de vaporigo malpliiĝas laŭgrade kiel la temperaturo plialtiĝas kaj ĝi komplete nuliĝas ĉe la krita temperaturo (Tr=1), ĉar supra ol la krita temperaturo la fazoj likvaj kaj gasaj ne plu ekzistas, ĉar la substanco estas ia superkrita fluidaĵo.

La valorunuoj kutime stariĝas en J/molo aŭ kJ/molo (egalvaloranta al unu molo da entalpio de vaporigo), kvankam kJ/kg aŭ J/g (specifa varmo de vaporigo), kaj pli antikvaj unuoj kiel kcal/mol, cal/g kaj Btu/lb kelkfoje uzatas, interalie.

Entalpio de vaporigo de la kemiaj elementoj

ElementoΔbH0 (kJ/mol)
Aktinion/a
Aluminio293,4
Antimono77,14
Arĝento250,58
Argono6,447
Arseno34,76
Astato114
Bario142
Berilio292,40
Bismuto104,8
Boro489,7
Bromo15,438
Cerio414
Cezio67,74
Fero349,6
Fluoro3,2698
Fosforo12,129
Galiumo258,7
Germaniumo330,9
Hafnio575
Hidrargo59,229
Hidrogeno0,44936
Indio231,5
Iridio604
Itrio363
ElementoΔbH0 (kJ/mol)
Jodo20,752
Kadmio100
Kalcio153,6
Kalio79,87
Karbono355,8
Kloro10,2
Kobalto376,5
Kriptono9,029
Kromo344,3
Ksenono12,636
Kupro300,3
Lantano414
Litio145,92
Magnezio127,4
Mangano226
Molibdeno598
Natrio96,96
Neono1,7326
Neptunion/a
Nikelo370,4
Niobio696,6
Nitrogeno2,7928
Oksigeno3,4099
Oro334,4
Osmio627,6
ElementoΔbH0 (kJ/mol)
Paladio357
Plateno510
Plumbo177,7
Polonio60,1
Radono16,4
Renio715
Rodio493
Rubidio72,216
Rutenio595
Seleno26,3
Silicio384,22
Skandio314,2
Stano295,8
Stroncio144
Sulfuro1,7175
Talio164,1
Tantalo743
Teknecio660
Teluro52,55
Titano421
Torio514,4
Vanado452
Volframo824
Zinko115,3
Zirkonio58,2