Kamemberto

franca normanda fromaĝo

Kamemberto (france Camembert) estas franca blanka ŝimofromaĝo, farita el bovina lakto.

Kamemberto
ŜtatoFrancio
DevenoFrancio Francio;

Normandio

Graso35-52 %
Alto 3 cm
Pezo250 g
Tipoblankŝimfromaĝo
Originobovinlakto
USDA NDB numero01007
v • d • r
Kamemberto de Normandio (el kruda bovinlakto)

De origino el Normandio. La fromaĝo tradicie estas farata el kruda, t.e. nesteriligita, bovina lakto. La plejmulto de la Kamembertoj tamen estas el pasteŭrizita lakto. La maturiĝa periodo daŭras proksimume tri semajnojn.

La pezo de kamemberto estas proks. 250 g, la diko 3 cm kaj la diametro de 10 ĝis 11 cm.

La nomo Kamemberto (france: Camembert), kiel uzata por la fromaĝo, ne plu havas rilaton kun la regiono el kiu ĝi devenas. Tiaj blankŝimaj fromaĝoj estas farataj eĉ en Nov-Zelando. La AOC nur estas la Kamemberto de Normandio (Camembert de Normandie)[1][2].

Kamemberto estas farata el lakto acidigita per bakterioj el la familio de laktobacilaloj, kaj al la gusto aparte kontribuas enterokokoj[3].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj