Kirgiza lingvo

tjurka lingvo, oficiala lingvo de Kirgizio

Kirgiza lingvo (cirile: кыргыз тили, кыргызча, arabalfabete: قىرعىزچا, قىرعىز تىلى, latinalfabete: kırgız tili, kırgızça) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe en Kirgizio, kie ĝi estas oficiala lingvo kune kun la rusa. Ĝi estas aparte proksima al la kazaĥa.

Kirgiza lingvo
Кыргыз тили, кыргызча
lingvo • moderna lingvo
Kyrgyz–Kipchak • tjurka lingvaro
Parolata enKirgizio kaj najbaraj landoj
Parolantoj4 568 480
Denaskaj parolantoj3 milionoj
SkriboCirila alfabeto, araba alfabeto, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurka
Kipĉaka
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kirgizio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ky
  ISO 639-2kir
  ISO 639-3kir
  Glottologkirg1245
Angla nomoKyrgyz
Franca nomokirghize
Vikipedio
vdr

Nuntempe, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo en la ĉefaj urboj kiel Biŝkeko, dum la Kirgiza lingvo estas daŭre perdanta teron precipe inter la pli junaj generacioj.[1]

La lingvo ankaŭ uzatas en Ĉinio, Afganio, Kazaĥio, Taĝikio, Turkio kaj Uzbekio. Entute estas proksimume 3 milionoj da parolantoj. La kirgiza uzas modifitan cirilan alfabeton en Kirgizio kaj modifitan araban skribon en Ĉinio. Latinida skribo uziĝis dum 1928-1940 en Kirgizio kaj antaŭnelonge regajnis ofician favoron, tamen ĝia uzo en ĉiutaga vivo estas malofta.

Skribo

Ĝis la jaro 1928, la araba alfabeto estis oficiala. Inter 1928 kaj 1940, oni skribis la kirgizan per la latina alfabeto, kaj de 1940 oni uzas la cirilan alfabeton. Ĉi tiu alfabeto estas nuntempe oficiala en Kirgizio, sed kelkaj homoj (precipe en Ĉinio) plu uzas la araban alfabeton.

Ekzemplo: unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
ArabaCirilaLatina
باردىق ادامدار ۅز بەدەلىندە جانا ۇقۇقتارىندا ەركىن جانا تەڭ ۇقۇقتۇۇ بولۇپ جارالات.۔ الاردىن اڭ-سەزىمى مەنەن ابئيىرى بار جانا بئرى-بئرىنە بئر تۇۇعاندىق مامئلە قىلۇۇعا تئيىش.Бардык адамдар өз беделинде жана укуктарында эркин жана тең укуктуу болуп жаралат. Алардын аң-сезими менен абийири бар жана бири-бирине бир туугандык мамиле кылууга тийиш.Bardık adamdar öz bedelinde jana ukuktarında erkin jana teñ ukuktuu bolup jaralat. Alardın añ-sezimi menen abiyiri bar jana biri-birine bir tuugandık mamile kıluuga tiyiş.

Cirila kirgiza alfabeto

Kirgiza klavararanĝo

La kirgiza alfabeto baziĝas sur la rusa alfabeto, sed enhavas tri kromajn literojn por skribi kirgizajn sonojn: Ң, Ө kaj Ү[2].

LiteroTransskriboElparolo (IFA)Proksimuma esperanta transskribo
А аa[ɑ]a
Б бb[b, v, w]b
В вv[v]v
Г гg[ɡ, ʁ, ɣ, ɢ]g
Д дd[d]d
Е еe[e, je]e, je
Ё ёyo[jo]jo
Ж жj[d͡ʒ]ĝ
З зz[z]z
И иi[i]i
Й йy[j]j
К кk[k, q, χ]k
Л лl[l, ɫ]l
М мm[m]m
Н нn[n]n
Ң ңñ[ŋ, ɴ]ng
О оo[o]o
Ө өö[ø](e)
П пp[p]p
Р рr[r]r
С сs[s]s
Т тt[t]t
У уu[u]u
Ү үü[y](u)
Ф фf[f]f
Х хh[χ, q]ĥ
Ц цts[t͡s]c
Ч чç[t͡ʃ]ĉ
Ш шş[ʃ]ŝ
Щ щşç[ʃt͡ʃ]ŝĉ
Ъ ъʼ
Ы ыı[ɯ]inter i kaj u
Ь ьˮ
Э эe[e]e
Ю юyu[ju]ju
Я яya[ja]ja

La literoj В, Ф, Ц, Щ, Ъ kaj Ь estas maloftaj; oni renkontas ilin precipe en fremdaj vortoj (ĉefe rusdevenaj). La sono /e/ estas skribata Э vortkomence kaj Е aliloke; vortkomenca Е elparoliĝas /je/ kaj troveblas nur en rusdevenaj pruntvortoj.

Longaj vokaloj estas skribataj per duobla litero: аа, ээ, ии, оо, өө, уу, үү[2].

Elparolo

Konsonantoj

LipajAlveolajPostalveolajPalatajVelaj/uvulaj
Nazajmnŋ~ɴ
Haltajp   bt   dk~q   ɡ~ʁ
Ekfrotajt͡ʃ   d͡ʒ
Frotajf   vs   zʃ
Flankal~ɫ
Vibrar
Alproksimantaj

Pluraj konsonantoj havas alofonojn[2]:

  • /k/, /ɡ/ et /ŋ/ iĝas uvulaj ([q], [ɢ] kaj [ɴ]) ĉe malantaŭa vokalo;
  • /ɡ/ elparoliĝas [ɣ] inter du antaŭaj vokaloj;
  • /k/ kaj /ɡ/ elparoliĝas respektive [χ] kaj [ʁ] inter du malantaŭaj vokaloj;
  • /l/ elparoliĝas [ɫ] ĉe malantaŭa vokalo.

La voĉeco de konsonantoj ludas rolon en la formo de pluraj sufiksoj (ekzemple la plurnombra sufikso).

Vokaloj

AntaŭajMalantaŭaj
RondajNerondajRondajNerondaj
Fermitajiyɯu
Mezajeøo
Malfermitaɑ

Ĉiuj vokaloj krom /ɯ/ povas esti longaj.

Vokala harmonio

Vokala harmonio estas tipa trajto de tjurkaj lingvoj, kaj ankaŭ la kirgiza havas ĝin. Laŭ tiu principo, antaŭaj kaj malantaŭaj vokaloj ne povas esti en la sama vorto, kaj en kelkaj kazoj, vokala harmonio aplikiĝas ankaŭ al vokala rondeco. Pro tio, sufiksoj kutime havas almenaŭ kvar formojn[3].

Ekzistas du specoj de sufikso: tiuj kun altaj vokaloj (/i/, /y/, /ɯ/, /u/) kaj kun malaltaj vokaloj (/e/, /ø/, /ɑ/, /o/). La vokalo uzata en la sufikso dependas de la lasta vokalo de la vorto:

Lasta vokaloAltvokala sufiksoMalaltvokala sufikso
/i//i//e/
/y//y//ø/
/ɯ//ɯ//ɑ/
/u//u//ɑ/
/e//i//e/
/ø//y//ø/
/ɑ//ɯ//ɑ/
/o//u//o/

Ekzemple la ablativa sufikso -ten povas havi jenajn formojn (la ŝanĝo de t al d ne rilatas al vokala harmonio, sed al konsonanta asimiliĝo):

  • иш “laboro” → иштен işten “el laboro” ;
  • көл köl “lago” → көлдөн köldön “el lago” ;
  • токой tokoy “arbaro” → токойдон tokoydon “el arbaro” ;
  • жыл jıl “jaro” → жылдан jıldan “el jaro”.

Ekzistas esceptoj al vokala harmonio, ĉefe en pruntvortoj, ekzemple республика respublika (“respubliko”, pruntita de la rusa).

Notoj kaj referencoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj