Kojsanaj lingvaroj

La kojsanaj lingvaroj — tua, ĵua, koja, sandava, kaj hadza — estas tri lingvaj familioj de suda Afriko (ĉefe Bocvano kaj Namibio) kaj du senparencaj lingvoj de Tanzanio.

Kojsanaj lingvoj (verde) estas parolataj en suda (ĉefe) kaj orienta Afriko

Fonetiko

Komuna karakteriza trajto de la kojsanaj lingvoj estas la klaketoj, sonoj kiuj ne havas ekvivalenton en klasikaj alfabetoj, sed estas notitaj per IPA-simboloj:

SonoIPA-simbolo(malnova)Ekzemplo
bilabialo (en)ʘ  aŭskultu
dentalo (en)ǀʇ  aŭskultu
alveolaro (en)ǃʗ  aŭskultu
retroflekso (en)𝼊ψ
palatalo (en)ǂ𝼋  aŭskultu
lateralo (en)ǁʖ  aŭskultu


Parolantaro

LingvaroLingvojParolantaro
Haza11 mil
Sandava140 mil
Kojaj9300 mil
Tuaj24 mil
Ĵuaj645 mil
Totaloĉ. 20ĉ. 400 mil

Etnoj parolantaj kojsanan lingvon

Boŝmanoj

  • Nomo: [f] Boschimans; [r] buŝmeni (de nederlanda vorto 'bosjesman' - arbara homo)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Suda kaj Orienta Afriko. En XVI-XIX jc. estis dislokigitaj de bantuaj popoloj en dezertaj regionoj de Namibio (85 mil, 1992), Bocvano (35 mil), Angolo (8 mil) kaj Zimbabvo (1 mil).
  • Apartenas al boŝmana raso.
  • Lingvoj: boŝmanaj.
  • Konservas tradiciajn konfesojn.

Namoj

  • Nomo: [m] koj-koin; [f] Hottentots; [r] gottentoti
  • Negra gento en Namibio, Bocvano kaj Sud-Afriko, ĉefloĝantoj de Sud-Afriko. Totala kvanto: 130 mil, inter ili en Namibio 102 mil (1992).
  • Parolas en hotentotaj lingvoj.
  • Kredantoj: precipe protestantoj.

Vidu ankaŭ