Komitato de la Monda Heredaĵo

La Monda Heredaĵa Komitato (angle World Heritage Committee) estas la grupo kiu decidas pri la lokoj kiuj estu enlistigitaj kiel Mondaj Heredaĵaj Ejoj de UNESKO. Ĝi certigas ke la interkonsentoj faritaj en la Konvencio pri Monda Heredaĵo estas sekvataj. Ĝi ankaŭ decidas kiel la mono en la Fonduso pri Monda Heredaĵo estas elspezata. La komitato havas 21 membrojn kiuj estas elektitaj de la 188 landoj kiuj konsentis kun la Konvencio pri Monda Heredaĵo.[1]

Komitato de la Monda Heredaĵo
emblemo
komisiono
Komenco1977 vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Laŭ la Konvencio pri Monda Heredaĵo, komitataj membroj estas elektitaj por ses jaroj. Tamen multaj de la reprezentantoj elektas esti en la komitato por sole kvar jaroj. Tio ĉi donas al pli da landoj la ŝancon partopreni. Ĉe la 15-a Ĝenerala Asembleo (2005) ĉiuj komitataj membroj konsentis servi por nur kvar jaroj.

Sesio

La Komitato pri Monda Heredaĵo kunvenas multfoje jare por diskuti pri la administrado de ekzistantaj Mondaj Heredaĵoj, kaj por pripensi eblajn novajn ejojn. Speciala kunveno, nomata Komitata Sesio de Monda Heredaĵo, okazas ĉiujare, kie herdaĵejoj estas aldonitaj (enskribitaj) al la Listo de Monda Heredaĵo.

La jara kunsido okazas en urboj tra la tuta mondo, escepte de kunvenoj okazantaj en Parizo, kie la ĉefsidejo de Unesko situas. Nur landoj, kiuj estas membroj de la Komitato pri Monda Heredaĵo rajtas okazigi sesion. Pri la urboj decidas la Komitato.

SesioJaroDatoGastiganta urboLando
1197727 Junio–1 JulioParizoFrancio
219785 Septembro–8 SeptembroVaŝintono.Usono
3197922 Oktobro–26 OktobroKairo & LuksoroEgipto
419801 Septembro–5 SeptembroParizoFrancio
5198126 Oktobro–30 OktobroSidnejoAŭstratio
6198213 Decembro–17 DecembroParizoFrancio
719835 Decembro–9 DecembroFlorencoItalio
8198429 Oktobro–2 NovembroBonaeroArgentino
919852 Decembro–6 DecembroParizoFrancio
10198624 Novembro–28 NovembroParizoFrancio
1119877 Decembro–11 DecembroParizoFrancio
1219885 Decembro–9 DecembroBraziljoBrazilo
13198911 Decembro–15 DecembroParizoFrancio
1419907 Decembro–12 DecembroBanffKanado
1519919 Decembro–13 DecembroKartagoTunizio
1619927 Decembro–14 DecembroSanta FeUsono
1719936 Decembro–11 DecembroKartagenoKolombio
18199412 Decembro–17 DecembroPhuketTajlando
1919954 Decembro–9 DecembroBerlinoGermanio
2019962 Decembro–7 DecembroMéridaMeksiko
2119971 Decembro–6 DecembroNapoloItalio
22199830 Novembro–5 DecembroKiotoJapanio
23199929 Novembro–4 DecembroMarakeŝoMaroko
24200027 Novembro–2 DecembroCairnsAŭstralio
25200111 Decembro–16 DecembroHelsinkiFinnlando
26200224 Junio–29 JunioBudapestHungario
27200330 Junio–5 JulioParizoFrancio
28200428 Junio–7 JulioSuĝoŭoĈinio
29200510 Julio–17 JulioDurbanSud-Afriko
3020068 Julio–16 JulioVilniusLitovio
31200723 Junio–1 JulioChristchurchNov-Zelando
3220082 Julio-10 JulioKebekurboKanado
33200922 Junio-30 JunioSeviloHispanio
34201025 Julio-3 AŭgustoBraziljoBrazilo
35201119 Junio-29 JunioParizoFrancio
36201225 Junio-5 JulioSankt-PeterburgoRusio

Eksteraj ligiloj

Referencoj