Konstitucio de Japanio
La Konstitucio de Japanio (en novaj ĉinjapanaj karaktroj: 日本国憲法, en malnovaj ĉinjapanaj karaktroj: 日本國憲󠄁法, en Hepburn: Nihon-koku kenpō) estas la konstitucio de Japanio kaj la plej alta leĝo en la ŝtato. Ĝi estas tre modifita versio[1] de la Meiĵi Konstitucio kaj ekvalidiĝis el la 3a de Majo 1947.
Konstitucio de Japanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
konstitucia juro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 3-a de majo 1947 | ||||
| |||||
Tiu konstitucio havigas parlamentan sistemon de registaro kaj garantias kelkajn fundamentajn rajtojn. Laŭ tiuj terminoj, la Imperiestro de Japanio estas "la simbolo de la Ŝtato kaj la unueco de la popolo" kaj plenumas ceremonian rolon sub la suvereneco de la popolo.
La konstitucio, konata ankaŭ kiel "Postmilta Konstitucio" (戦後憲法 Sengo-Kenpō?) aŭ la "Pac-Konstitucio" (平和憲法 Heiwa-Kenpō?) estis redaktita sub la superrigardo de la Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj dum la usona okupacio de Japanio post la Dua Mondmilito.[2] Japanaj fakuloj reviziis kaj modifis ĝin antaŭ la adopto.[3] Ĝi ŝanĝis la japanan antaŭan aŭtoritatisman sistemon de preskaŭ-absoluta monarkio aŭ liberala aŭtokratio kun nura formo de liberala demokratio. La Konstitucio estas konata pro sia Artikolo 9a, laŭ kiu Japanio rezignas sian rajton al milito, kvankam japana armeo estis sendita al interpacigaj operacoj; kaj je pli malgrava etendo, pro la de jure popola suvereneco kun la monarkio.
La Japana konstitucio estas la plej malnova nemodifita konstitucio en la mondo. Almenaŭ tio okazis dum pli ol sep dek jaroj. Ĝi estas mallonga konstitucio de nur 5000 vortoj, kompare kun la averaĝa konstitucio de 21 000 vortoj.[4][5]