Kupolo
Kupolo (el la latina cupula „malgranda tino“, eble ankaŭ el la araba قبة, qubba, „kurbkovrita konstruaĵo, ĉambro“) estas arkitektura elemento kiu similas la kavan supran parton duonon de sfero. La preciza difino estis demando pri konflikto. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de formoj kaj specialecaj esprimoj priskribi ilin. Kupolo povas ripozi sur rotondo aŭ tamburo, kaj povas esti apogita per kolonoj aŭ pilastroj kiuj transiras al la kupolo tra murangulaj diagonaltraboj aŭ pendentivoj. lanterno povas kovri la okulon kaj povas havi alian kupolon.
Kupoloj havas longan arkitekturan genlinion kiu etendiĝas reen en prahistorion kaj ili estis konstruitaj el koto, ŝtono, ligno, briko, betono, metalo, vitro, kaj plasto laŭlonge de la jarcentoj. La simboleco asociita kun kupoloj inkludas kadavrodeponejon, ĉielon, kaj registarajn tradiciojn kiuj same formiĝis dum tempo.
Kupoloj estis trovitaj ekde la komenco de la historio de Mezopotamio, kio povas klarigi la etendan disvastiĝon de la formo. Ili estas trovitaj en la persa, helenisma, romia, kaj ĉina arkitekturoj en la mondo de Antikveco, same kiel inter kelkaj nuntempaj indiĝenaj konstru-tradicioj. Ili estis popularaj en bizanca arkitekturo kaj mezepoka islama arkitekturo, kaj ekzistas multaj ekzemploj de Okcidenteŭropo en la Mezepoko. La renesanca stilo disvastiĝis de Italio en la komenco de la moderna periodo. Akceloj en matematiko, konstrumaterialoj, kaj produktad-teknikoj post tiu tempo rezultigis novajn kupolspecojn. La kupoloj de la moderna mondo povas esti trovitaj sur religiaj konstruaĵoj, leĝdonaj kameroj, sporto-stadionoj, kaj gamo da funkciaj strukturoj[1].
Laŭ Francisko Azorín kupolo estas Duonsfera, elipsoida aŭ paraboloida, supro de konstruaĵo.[2] Li indikas etimologion el la latina cupula, el cupa (barelo). Kaj li aldonas la teknikajn specifaĵojn kun lanterno kaj tamburo, sur trumpoj kaj sur pendantivoj.[3]
Etimologio
La termino kupolo[4] devenas el la itala cupola kun radikoj latinaj cupella kaj tiuj de la greka lingvo kupellon, kiu signifas "taseto" (cupa, en latina = taso). La vorto rilatas konsekvence kun la karaktera formo de tiu kovrotipo. Rimarkindas ke en aliaj lingvoj, kiel en angla aŭ franca, la termino ekvivalento estas "dome", derivita same el la latina 'doma' aŭ de la greka 'dôma'. La vorto "domo" estas registrita kiel sinonimo en kelkaj nacilingvaj vortaroj kiaj la vortaro de la Real Academia Española.[5] La lingvoj kiuj uzas "dome" por kupolo, poste uzas kupolo por la supra kupoleto kiu fermas okulon de la lanterno, do kupoleto aŭ surkupoleto.
Terminaro
Kupolo estas rondoforma volbo farita el ĉu kurbaj segmentoj aŭ el ŝelo rivolua, signife arkon rotacianta ĉirkaŭ sia centra vertikala akso.[6] La terminaro uzata estis fonto de polemiko, kun senkongrueco inter fakuloj kaj eĉ ene de unuopaj tekstoj, sed la termino "kupolo" povas esti konsiderata "ĝeneraliga vorto por priskribi hemisferan aŭ similan arkan elementon."[7]
Foje nomataj "falsaj" kupoloj, ŝajnvolbaj kupoloj atingas siajn formojn per etendo de ĉiu horizontala tavolo de ŝtonoj supren iom pli for ol tiu malsupra ĝis ili renkontiĝas ĉe la pinto.[8] "Falsa" kupolo povas aludi ankaŭ al ligna kupolo.[9] "Veraj" kupoloj ŝajne estas tiuj kies strukturo estas en stato de elpremo, kun konstituantaj elementoj de kojn-formaj doveloj, kies limoj kuniĝas linie kun centra punkto. La valideco de tio estas neklara, ĉar kupoloj konstruitaj subgrunde kun menzulenhavaj ŝtonaj tavoloj estas ankaŭ sub elpremo el la ĉirkaŭa tero.[10]
Tamburo estas struktura konstruelemento situado en la bazo de kupolo kiel plilongejo kaj subtenilo. En la plej parto tamburoj estas cilindraj, sed ili povas esti ankaŭ plurlateraj, ĝenerale oklateraj. Laŭ Francisko Azorín tamburo estas Survolba, cilindra konstruaĵo, similforma al ordinara tamburo.[11] Li indikas etimologion el la araba tambur (tamburo).[12]
Tipoj
La bulbokupolo aŭ bulba kupolo (cepokupolo) estas sube ŝveliĝanta, supre pintiĝanta, konkava, arklinia konstrua formo, kiu ricevis sian nomon pro simileco al formo de bulbo (cepo). Ĝi estas ne vera kupolo, sed angultura tipo. Ĝi estas ofta en la bizanca kaj rusa konstruartoj.
Historio
Komenca historio kaj simplaj kupoloj
Kulturoj el prahistoriaj al modernaj epokoj konstruis kupolhavajn loĝejojn uzante surlokajn materialojn. Kvankam oni ne scias kiam la unua kupolo estis kreita, oni malkovris sporadajn ekzemplojn de fruaj kupolhavaj strukturoj. La plej frua malkovrita povus esti kvar malgrandaj loĝejoj faritaj el mamutaj dentegoj kaj ostoj. La unua estis trovita de farmisto en Meŝriĉ, Ukrainio, en 1965 dum li estis elfosinta en sia kelo kaj arkeologoj elterigis tri pliajn.[13] Ili datas el 19,280 - 11,700 a.K.[14]
En modernaj tempoj, la kreado de relative simplaj kupolecaj strukturoj estis dokumentita inter variaj indiĝenaj popoloj ĉirkaŭ la mondo. La vigvamo estis konstruita de Indianoj uzante arkoformajn branĉojn aŭ fostojn kovritaj per herbo aŭ haŭtaĵoj. La Efeoj de centra Afriko konstruis similajn kabanetajn strukturojn, uzante foliojn kiel kovraĵoj.[15] Alia ekzemplo estas la iglo, ŝirma konstruaĵo el blokoj de kompakta neĝo kaj uzataj de Inuitoj, inter aliaj. La Himboj de Namibio konstruas "dezertajn iglojn" el branĉoj kaj koto por uzado kiel portempa ŝirmiloj ĉe sezonaj paŝtokampadejoj, kaj kiel konstantaj hejmoj por malriĉuloj.[16] Eksterordinare fajnaj kabanaj kupoloj de sun-bakita argilo de 20 futoj diametre, 30 futoj alte, kaj preskaŭ parabolaj kurbe, estas konataj el Kameruno.[17]
La historia disvolvigo el strukturoj kiaj tiuj al pli prilaboritaj kupoloj ne estas bone dokumentata. Ke la kupolo estis jam konata en la frua Mezopotamio povas klarigi la ekziston de kupoloj kaj en Ĉinio kaj en la Okcidenta civilizo en la unua jarmilo a.K.[18] Alia klarigo, tamen, estas ke la uzado de kupolformo en konstruado ne havis ununuran punkton de origino kaj estis ofta en preskaŭ ĉiuj kulturoj laŭlonge antaŭ kupoloj estis konstruitaj el daŭreblaj materialoj.[19]
Konzolhavaj ŝtonaj kupoloj troviĝis el la Neolitika periodo en la Antikva Proksima Oriento, kaj en Mezoriento al Okcidenta Eŭropo el antikveco.[20][21] La reĝoj de Akemenida Persio havigis aŭdiencojn kaj festivalojn en kupolecaj tendoj derivitaj el la nomadaj tradicioj de Centrazio.[22] Simplaj kupolecaj maŭzoleoj ekzistis en la Helenisma periodo.[23] La restaĵoj de granda kupolhava cirkla halo en la ĉefurbo de la Partia Imperio nome Nisa estis datitaj el eble la unua jarcento a.K., montrante "...la ekziston de monumenta kupoleca tradicio en Centrazio kiu ĝis tiam estus estinta nekonata kaj kiu ŝajne antaŭis al la Romiimperiaj monumentoj aŭ almenaŭ estis disvolviĝintaj sendepende el ili.[24] Ĝi ŝajne havis lignan kupolon.[25]
Ĉinio
Persio
Romio kaj Bizanco
Arabaj kaj islamaj kupoloj
Famaj kupoloj
Bildaro
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
- Oscar Schneider: "Kampf um die Kuppel" (La vivo kaj la kupolo). Ed. Bouvier Verlag, Bonn 2006. 280 pg.., zahlr. Abb. ISBN 978-3-416-03076-2
- Leonardo Benévolo: "Diseño de la ciudad". Ed. Gustavo Gili, Barcelona, 1977
- Banister Fletcher;, "A History of Architecture". 18.ª ed. Londres, Athelone Press, 1975 ISBN 0-485-55001-6
- Scobie, Alexander (1990). «VI». Hitler's state architecture : the impact of classical antiquity. University Park: Pennsylvania State University Press. pp. 109–118. ISBN 0271006919.