Louis de Broglie

franca fizikisto

Louis DE BROGLIE (15-an de aŭgusto 1892, Dieppe, Francio19-an de marto 1987, Parizo) estis franca fizikisto. Li estas konata ĉefe pro sia kvantumteoria laboro kaj pri malkovro de la ondospecifeco de la elektronoj. Li estis Nobel-premiita pri fiziko en 1929.

Louis de Broglie
Nobel-premiito
Persona informo
Louis Victor Pierre Raymond, duc de Broglie
NaskonomoLouis Victor Pierre Ramon de Brogli
Naskiĝo15-an de aŭgusto 1892 (1892-08-15)
en Dieppe
Morto19-an de marto 1987 (1987-03-19) (94-jaraĝa)
en Louveciennes
TomboNeuilly-sur-Seine Old Communal Cemetery vd
Lingvojfranca vd
LoĝlokoNeuilly-sur-Seine vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materScienca Fakultato de Parizo • Lycée Janson-de-Sailly vd
Subskribo Louis de Broglie
Familio
DinastioHouse of Broglie vd
PatroVictor de Broglie vd
PatrinoPauline Célestine de La Forest d'Armaillé vd
GefratojPauline de Broglie • Maurice de Broglie vd
Edz(in)o
Profesio
Okupofizikisto • matematikisto • universitata instruisto • historiisto • teoria fizikisto • filozofo • scienca esploristo vd
Laborkampoteoria fiziko vd
Doktoreca konsilistoPaul Langevin vd
Verkado
Verkojmateriondo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Broglie estis dua filo de franca aristokrata familio. La familio portas nomon de normandia urbeto kaj el la familio aperis ekde la 17-a jc. altrangaj oficiroj, politikistoj kaj diplomatoj.

Li rompis la familian tradicion, kiam li ekokupiĝis pri la scienco je efiko de sia pli maljuna frato, kiu estis fizikisto kaj havis bone ekipitan laboratorion en pariza palaco de la familio.

Li studis teorian fizikon en Sorbonne, sed diplomiĝis ankaŭ pri historio en 1909. Louis de Broglie soldatervis dum la unua mondmilito en radiostacio lokita en la Eiffel-turo.

Broglie en 1924 – en doktoriĝa laboro – disvolvis la revolucian teorion pri la elektronondoj, ke la materio havas ondan proprecon en atoma grando. Tiu penso baziĝis sur 20-jara propono de Albert Einstein.

Post la doktoriĝo, Broglie plulaboris en la Sorbonne, en 1928 iĝis profesoro pri la toria fiziko en la Instituto Henri Poincaré, kie li instruis ĝis 1962. Li agadis post 1945 ankaŭ kiel konsilisto de la Franca Atomenergia Instanco.

Vidu ankaŭ