Mamono

riĉeco aŭ avideco, kelkfoje personigita kiel diaĵo aŭ demono

Mamono, en la Nova Testamento de la Biblio, estas materia riĉeco, kiu estas personigita kiel diaĵo, al kiu homoj verŝajne dediĉos siajn vivojn[1]. Ĝia adorado rilatas en la Malnova Testamento aŭ en la Torao al la kulto de la Ora bovido, kaj en la katolika moralo al avareco, kiu estas unu el la sep gravegaj pekoj[2]. Mamono foje estas inkludita inter la tri aŭ sep princoj de Infero[3].

La kulto de mamono, pentraĵo de Evelyn De Morgan (ĉ. 1909)

Etimologio

Mamono estus vorto de aramea origino, kiu signifas "riĉo"[4]. Ĝia etimologio estas malklara. Iuj rilatas ĝin al la hebrea matmon, kiu signifas "trezoron", "monon"[5].

En la Nova Testamento, same kiel en la Talmudo, la vorto "Mamono" signifas "posedo" (materiala), sed ĝi estas foje personigita.

 Neniu homo povas servi du estroj: ĉar li ĉiam malamos unu kaj amos la alian. Oni ne povas servi samtempe Dion kaj Mamonon - Evangelio laŭ Mateo : 6.24 

Sankta Françoise Romaine (1384-1440) prezentas Mamonon kiel esti unu el la tri princoj de Infero, kondiĉigita nur de Lucifero. Li prezidas la diversajn pekojn faritajn pro la amo de mono[6].

En sia verko "La unikulo kaj lia proprieto" (germane Der Einzige und sein Eigentum), la germana filozofo Max Stirner asocias mamonon kun iluzia diaĵo, al kiu la malpiuloj oferus, kontraste al la Dio de piaj kredantoj[7]. Karl Marx ankaŭ elvokas la kulton de Mamono.

Jacques Ellul siaflanke skribas en La subversion du christianisme ("La subfosado de kristanismo"), ke Mamono estas parto de Satano, unu el liaj karakterizaĵoj, iu rimedo por difini ĝin; li ankaŭ dediĉas al ĝi grandparton de sia laboro[8].

Referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mammon en la franca Vikipedio.