Marto de 2011

marto
lumameĵavesadi
123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2011.

1-a de marto

2-a de marto

  • La meksika miliardulo Carlos Slim, kiu laŭ Forbes estas plej riĉa homo en la mondo, malfermis en Meksikurbo Soumaya Museum. Tiu artmuzeo estis nomita honore al lia edzino, forpasinta en 1999.[6]
  • ICANN donis al Ukrainio la nacian cirilan domajnon .укр.[7]
  • Oni sciigas, ke ĉirkaŭ la 10-a matene du aviadiloj de la libia aerarmeo bombardis la urbon Aĝdabija, kiun kontrolas opozicio. Laŭ AFP armeo eniris la urbon Brega kaj ekkontrolis flughavenon. Dum interpuŝiĝoj tie laŭ Reuters pereis almenaŭ 14 homoj. BBC News informas, ke militistaro de Muamar Kadafi restarigis kontrolon super la urbetoj Garjan kaj Sabrata.[8]
  • En la centro de Islamabado (Pakistano) nekonatoj sur motorcikloj pripafis la aŭton de la ministro pri aferoj de naciaj malplimultoj Shahbaz Bhatti, kiu baldaŭ forpasis. Li estis katoliko kaj forte kontraŭaŭis islamismon.[9]
  • AFP sciigas, ke la kreinto de mikrokreditado Muhammed Yunus estis eksigita de sia posteno direktoro de Grameen Bank, fondita de li.[10]

3-a de marto

  • La portempa prezidanto de Tunizio Fouad Mebazaâ deklaris pri daŭrigo de siaj plenpovoj, kiuj estus finiĝontaj la 15-an de marto.[11]
  • Finiĝis registrado de kandidatoj por partopreno en la prezidanta balotado en Kazaĥio. Kandidatiĝis la nuna prezidanto Nursultan Nazarbajev, la reprezentanto de la Komunista partio de Kazaĥio Ĵambil Aĥtembekov, senatano Gani Kasimov kaj la ekologo Mels Eleusizov.[12]
  • Libia armeo bombardas kaj pripafadas la urbon Brega, kiun ekde la 2-a de marto kontrolas opozicio.[13]
  • Demisiis la ĉefministro de Egiptio Aĥmed Ŝafik, kiun anstataŭis Essam Ŝaraf.[14]

4-a de marto

  • En orienta parto de Sauda Arabio okazis manifestacioj de ĉirkaŭ 200 ŝijaistoj, kiuj postulis liberigon de ŝijaistaj-predikuloj.[15]
  • Independent sciigas, ke opoziciuloj deĵetis trupojn de la libia armeo de la urbo Brega je 60 km kaj aliris la vilaĝon Agejla. Tiea klano Megrabi subtenis ilin.[16] Poste opoziciuloj kaptis la vilaĝon Ras-Sanuf. Daŭras batalado ĉe la urbo Zavija kaj manifestacioj en Tripolo, dispelataj de polico.[17]
  • AFP informas, ke dum kontraŭregistara manifestacio apud la vilaĝo Semla (la provinco Amrano, Jemeno) militistoj pripafis homamason, sekve de kio 2 homoj pereis kaj 9 estis vunditaj.[18]

5-a de marto

  • La parlamento de Ĉeĉenio (Rusio) aprobis Ramzan Kadirov kiel prezidanto de la respubliko.[19]
  • En Belgoroda provinco (Rusio) apud la vilaĝo Garbuzovo kraŝis la aviadilo An-148. Ĉiuj 6 skipanoj, inkluzive de du birmanoj (la aviadilo estis destinita por Birmo) pereis.[20]
  • En Sauda Arabio estis malpermesitaj ĉiuj manifestacioj.[15]
  • La memdeklarita Nacia Konsilio de Libio, establita de opozicio, deklaris sin sola laŭleĝa reprezentanto de la lando kaj ties popolo. Ekestris ĝin Abdel Ĝalil.[21]
  • En Vagaduguo (Burkino) finiĝis la plej fama afrika filmfestivalo FESPACO. La cefan premion — oran virĉevalon d la reĝino Ennengi — ricevis la filmo Pegase de la maroka reĝisoro Mohammed Muftakir. La duan premion — arĝentan virĉevalon — gajnis la filmo Un homme qui crie (esperante Krianta homo) de la ĉada reĝisoro Mahamat Saleh Haroun. La trian, bronzan premion ricevis la filmo Le mec ideal de la eburborda reĝisoro Owell Brown.[22]

6-a de marto

  • Eksiĝis tri egiptaj ministroj, kiuj estis nomumitaj Hosni Mubarak. La ministro pri eksteraj aferoj iĝis Nabil El Arabi, kiu anstataŭis Ahmed Abul Gejt, okupintan tiun postenon ekde 2004. La ministro pri internaj aferoj iĝis generalo Mansur El Isaŭi, anstataŭinta la generalon Maĥmud Vagdi, nomumitan en la fino de januaro 2011. La ministro pri justico iĝis Muhammed El Gindi, kiu anstataŭis Mamĥud Moĥi Ed Din Marie.[23]
  • Muamar Kadafi deklaris pri nuligo de impostoj pri produktado kaj konsumado. Ankaŭ estis aboliciitaj doganpagoj por plej necesaj varoj.[24] Opoziciuloj retiriĝis el la urbo Ben Ĝavad, sed detenas la urbon Ras-Lanuf.[25]

7-a de marto

8-a de marto

  • La gvatemala politikistino Sandra Torres, edzino de la nuna prezidanto Álvaro Colom Caballeros, anoncis sian intencon kandidatiĝi por prezidanta balotado en septembro malgraŭ tio, ke leĝo malpermesas al parencoj de prezidanto kandidatiĝi.[28]
  • En benzinstacio en la urbo Fajsalabad (Pakistano) okazis eksplodo, sekve de kio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 127 homoj. Oni supozas, ke temas pri terora ago.[29]

9-a de marto

10-a de marto

11-a de marto

12-a de marto

  • Oni informas, ke post la hieraŭaj tertremo kaj cunamo en la vilaĝo Minamisanriku (Japanio) malaperis almenaŭ 9500 el 17000 loĝantoj. Entute pereis almenaŭ 1200 kaj malaperis pli ol 10 000 homoj. Estis detruitaj plene aŭ parte) 3400 domoj, kelkaj urboj kaj vilaĝoj plene inunditaj.[42]
  • Armeaj trupoj de Muamar Kadafi fine okupis la urbon Ras-Lanuf (Libio), elpelinte opoziciulojn.[43]
  • Polico dispelis sidan manifestacion en Sanao (Jemeno). Pereis unu kaj estis vunditaj pli ol 300 homoj.[44]

13-a de marto

  • AFP sciigas, ke ĉirkaŭ 1000 saudarabiaj militistoj transiris vespere la limon de Barejno laŭ ties peto.[45]
  • Libiaj ribeluloj forlasis la urbon Brega. Armeaj trupoj okupis la urbon Ugajla kaj la vilaĝon Biŝer.[46]

14-a de marto

15-a de marto

16-a de marto

17-a de marto

18-a de marto

  • Kelkmiloj da ŝijaistoj manifestaciis en Barejno. Ĉirkaŭ 5000 homoj en la urbo Sitra partoprenis funebran ceremonion honore al Aĥmed Farĥan, pafmortigita en mardo el de milita helikoptero. En la urbo Diraz post vendreda preĝo keklmil homoj eniris stratojn.[61]
  • En la urbo Daraa (Sirio) polico pafis kontraŭ kontraŭregistara manifestacio, kiun partoprenis inter 3000 kaj 4000 homoj. Pereis 6 homoj, inkluzive de 11-jara knabo, venigita de larmogaso.[62] Multaj estis vunditaj.[63]
  • La konstanta reprezentanto de Francio en UN Gerard Araud deklaris, ke la milita opeco en Libio estis prokrastita ĝis la 19-an de marto.[64]
  • En Jemeno estis establita esceptostato. Preteksto por tio estis antaŭtaga atako de subtenantoj de la prezidanto kontraŭ opozicia manifestacio, sekve de kio pereis 41 kaj estis vunditaj centoj da homoj.[65]
  • La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskis laŭleĝa ĉeeston de kristanaj krucoj en italaj lernejoj.[66]
  • Eurocontrol malpermesis ĉiujn flugojn al Libio. Francio, Britio kaj Norvegio deklaris sin pretaj en proksimaj horoj komenci militan operacon en Libio. Pollando konsentis subteni ilin per ariergarda provizado. Rusio rezignis pri partopreno.[67]
  • La libia ministro pri eksteraj aferoj Musa Kusa diris, ke libia armeo tuj ĉesigas ĉiujn batalagojn por ke plenumu la postulojn de la rezolucio N 1973 de UN. Ankaŭ li esprimis bedaŭron pri malpermeso de flugado super la lando kaj frostigo de bankokontoj kaj alvokis la mondan komunumon sendi enketajn komisiojn en Libion.[68]
  • Pli ol 30 homoj pereis kaj pli ol 100 estis vunditaj sekve de atako kontraŭ la kontraŭregistara manifestacio en Sanao (Jemeno).[69]

19-a de marto

20-a de marto

  • La plej longa pasaĝera aviadilo en la mondo Boeing 747-8 Intercontinental okazigis sian unuan flugon el Everett al Seattle daŭris 4,5 horojn.[78]
  • Libia armeestraro ordonis al ĉiuj armeaj trupoj ekde la 21-a horo ĉesigu pafadon kaj konservi interpaciĝon.[79]
  • La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh eksigis la registaron. Antaŭe demisiis du ministroj, reprezentanto d Jemeno ĉe UN Abdullah Alsaidi kaj 23 deputitoj, kiuj rompis ĉiujn ligojn kun la reganta Ĝenerala Popola Kongreso post kiam la 18-an de marto subtenantoj de la prezidanto murdis en Sanao 52 opoziciajn manifestaciantojn.[80]
  • Okazis la dua rondo de la prezidanta balotado en Haitio. Konkurencis la repisto Michel Martelly kaj la eksa unua virino Mirlande Manigat.[81]

21-a de marto

  • Forpasis la fama soveta, rusia gimnasto Nikolaj Efimoviĉ Andrianov, gajninto de 15 olimpikaj medaloj, inkluzive de 7 oraj. Li havis 58 jarojn.[82]
  • La pola reĝisoro Andrzej Wajda estis honorigita per la plej alta distingo de Pollano — la Ordeno de Blanka Aglo.[83]
  • La ŝarĝaviadilo An-12 de la flugkompanio Trans Air Congo ĉe preparado al alteriĝo falis sur loĝatajn kvartalojn de la urbo Pointe-Noire (Respubliko Kongo). Almenaŭ 19 homoj pereis kaj 14 estis vunditaj.[84][85]
  • Sekve de aviada bombardado armeaj trupoj de Muamar Kadafi estis devigitaj retiriĝi de Bengazi je 100 km, ĝis la urbo Aĝdabija. Ilin postsekvis ribeluloj.[86]
  • La jemenaj generaloj Ali Moĥsen al-Aĥmar, Naser Ali Ŝuajbi, Ĥamid al-Kusajbi kaj pliaj dekoj da oficiroj deklaris, ke ili ne plu obeas la prezidanton. La generalo Ali Moĥsen al-Aĥmar veturigis sur stratojn de Sanao siajn kirasveturilojn por defendi opoziciulojn.[87]

22-a de marto

  • La Ministerio pri financoj de Usono enkondukis sankciojn kontraŭ 14 firmaoj, kontrolitaj de Libyan National Oil Corp. Interalie estis frostigitaj aktivoj de Arabian Gulf Oil Company, Ras Lanuf Oil and Gas Processing Company, Waha Oil Company. Al usonaj firmaoj kaj civitanoj estas malpermesite kunlabori kun tiuj kompanioj.[88]
  • Oni sciigas, ke la gvatemala politikistino Sandra Torres divorcos kun sia edzo, la nuna prezidanto Álvaro Colom Caballeros, por ke partoprenu la prezidantan balotadon.[89]
  • Sud-Koreio konsentis komenci intertraktadon kun Nord-Koreio. La temo iĝos la atendata erupcio de la vulkano Pektusan, situanta ĉe la limo inter Nord-Koreo kaj Ĉinio. Spertuloj supozas, ke ties sekvoj povus esti eĉ pli grava ol tiu de Eyjafjöll.[90]
  • AFP sciigas, ke la eksa prezidanto de Israelo Moŝe Kacav estis kondamnita al 7 jaroj de malliberigo kaj punmono je 100 miloj da ŝekeloj pro seksperforto de sia subulino.[91]
  • En Sanao (Jemeno) armitaj homoj atakis la oficejon de la televidkanalo Al-Ĝazira kaj prenis troviĝantan tie televidaparataron. Tamen ĵurnalistoj daŭrigis raportadon.[92]

23-a de marto

  • En Jerusalemo eksplodiĝis bombo en sako, restigita ĉe bushaltejo. Pereis 60-jara virino, 39 homoj estis vunditaj, el ili 3 grave.[93]
  • Forpasis la fama usona aktorino Elizabeth Taylor. Li havis 79 jarojn kaj mortis pro kormanko.[94]
  • La brita aviada vic-marŝalo Greg Bagwell deklaris, ke militaviado kaj kontraŭaviada sistemo de Libio estis preskaŭ plene neniigitaj.[95]
  • Demisiis la portugala ĉefministro José Sócrates post kiam la parlamento refutis proponitan de li kontraŭkrizan planon.[96]
  • Matene apud la atomstacio Fukuŝima-1 (Japanio) okazis tertremo forta je 6 gradoj laŭ la skalo de Richter. Pliaj damaĝoj de la atomstacio ne okazis.[97]
  • Je la nokto al la 23-a de marto speciaj servoj pripafis kontraŭregistaran manifestacion en Daraa (Sirio), mortiginte 5 homojn. Ankaŭ estis uzita larmogaso.[98]

24-a de marto

  • En la ĉefan malsanulejon de Daraa (Sirio) oni alveturigis 25 korpojn de pereintoj partoprenantoj de kontraŭregistara manifestacio, kiun antaŭtage pripafis polico.[99]
  • Eŭropa Unio deklaris sin preta dialogi kun la Nacia Transira Konsilio de Libio, troviĝanta en Bengazi kaj alvokis Muamar Kadafi rezigni pri potenco.[100]
  • En Mjanmao okazis la tertremo forta je 6,8 gradoj laŭ la skalo de Richter kun 6 gravaj posttremoj. La surcentro troviĝis ĉe la limo kun Tajlando. Pereis almenaŭ 25 homoj (10 viroj, 14 virinoj, 1 infano), 20 estis vunditaj. Estis damaĝitaj 5 monaĥejoj kaj 25 domoj en la urbo Tarlej. Puŝoj sentiĝis ankaŭ en Bangkoko, Hanojo kaj en iuj partoj de Ĉinio.[101] Poste AFP sciigis, ke kvanto da pereintoj atingis 60, vunditoj — 90.[102]
  • La konsilanto de la prezidanto de Sirio Busajna Ŝaaban deklaris, ke estos realigitaj grandaj politikaj reformoj. Ankaŭ li agnoskis, ke manifestaciantoj en Deraa havis kialojn protesti kaj esprimis siajn kondolencojn al viktimoj de tiej interpuŝiĝoj.[103]

25-a de marto

  • La prezidanto de Kubo Raul Castro nomumis la novan ministron pri ekonomio Abel Izquierdo Rodriguez. Ties antaŭulo Marino Murillo de nun respondecos pri ekonomia reformo kaj plu estos vicprezidanto. Antaŭe Rodriguez estis lia anstataŭulo.[104]
  • La Internacia Monunua Fonduso konsentis doni al Rumanio financan helpon je 3,6 miliardoj da eŭroj kaj pluan miliardon kadre de malfrue aprobita kreditlinio.[105]
  • Muamar Kadafi rangaltigis ĉiujn fidelajn al li militistojn.[106]
  • En Amano (Jordanio) pli ol cent da homoj estis vunditaj dum interpuŝiĝoj de subtenantoj de la nuna reĝimo kaj opoziciuloj. Polico dispelis ilin per gumbastonoj kaj akvoĵetiloj. La interbatiĝo okazis kiam ĉirkaŭ 1500 subtenantoj de la reĝimo atakis 500 opoziciulojn en ties tendaro en la placo antaŭ la oficejo de la ministerio pri internaj aferoj.[107]
  • La Ŝtata Dumao de Rusio aprobis la interkonsenton inter Rusio kaj Norvegio pri dismarkiĝo de la maraj areoj en la Barenca maro kaj la Arkta oceano. 311 deputitoj voĉdonis por ĝi, 57 kontraŭ.[108]
  • La parlamento de Kirgizio decidis ŝanĝi la naciajn flagon kaj himnon. Por tio estis formita la komisiono[109]
  • Oni informas, ke en Daraa (Sirio) estis pripafita kontraŭregistara manifestacio.[110] En Damasko centoj da homoj eliris stratojn por esprimi solidarecon kun loĝantoj de Daraa, sed ili estis dispelitaj de polico, dekoj da ili arestitaj.[111]
  • La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh deklaris, ke li refutas demisii malgraŭ la postuloj de opozicio.[112]

26-a de marto

27-a de marto

28-a de marto

  • En la urbo Ĝaar (Jemeno) okazis eksplodo en armilfabrikejo, kion sekvis incendio. Pereis almenaŭ 150 kaj vundiĝis 80 homoj.[113]
  • Kataro oficiale agnoskis la Nacia Transira Konsilio sola reprezentanto de la libia popolo. Antaŭe la 10-an de marto tion faris Francio.[123]
  • Aerarmeo de Rusio faris la celan baton al bazo de teroristoj en Inguŝio, sekve de kio estis mortigitaj 17 banditoj. En la vilaĝo Verĥnij Alkun (Sunĵa distrikto, Inguŝio) dum speciala operaco estis likvidita helpanto de teroristoj Aslan Cerojev, pereis 1 policano kaj 2 kunlaborantoj de FSB.[124]

29-a de marto

30-a de marto

31-a de marto

Referencoj