Mondaj Ludoj de 2013

La Mondaj Ludoj de 2013 estis plur-sporta evento kiu okazis inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2013 en la urbo de Kalio, Kolombio. Tiu ĉi estis la unua fojo en kiu la ludoj okazos en latinoamerika urbo[2][3][4]. Originale, la urboj elektitaj por gastigi la eventon estis la germanaj urboj de Duisburgo kaj Duseldorfo, sed pro la ekonomia krizo de 2009 la urboj ne atingis la sufiĉan monon por okazigi la eventon kaj pro tio rezignis siajn organizantajn rajton, do la honoro organizi la eventon estis transdonita al Kalio.

Mondaj ludoj
MotoHonesta ludado al la planedo
Loko Kalio,  Kolombio
Partoprenantaj landoj98[1]
sportistoj2929 [1]
Inaŭgura cememoniola 25-an de julio 2013
Ferma ceremoniola 4-an de aŭgusto 2013
Pasinta evento8-aj mondaj ludoj ĉe Kaoŝiung, Tajvano
Venonta evento10-aj mondaj ludoj ĉe Vroclavo,  Pollando

Pli ol 2500 sportistoj el 120 landoj konkuros je 31 sportoj kiuj estas agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato sed ne partoprenas en la Olimpiaj ludoj,[5][6] kaj aliaj 5 invititaj sportoj.[7], La organizaĵo kiu aranĝas la ludojn estas la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA). Tiu ĉi estis la lasta partopreno de Rugbeo 7 en la Mondaj Ludoj ĉar ekde 2016 ĝi partoprenos en la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro.[8].

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-an de julio 2013 je la 19-a horo (GMT -5) kune kun la festo pro la 477-a datreveno de la fondado de la urbo.[9]

Por la ludoj la Kolombia registaro investis USD 59 milionoj kaj la organizaĵo kiu administris la monon estis Coldeportes,[10] publika organizaĵo pri sportoj de Kolombio. La plej multo de la mono estis investita en sportejoj. Al tiu kapitalo oni aldonis investon el privataj entreprenoj.[11]

Pro la granda sporta historio de Kalio, la investo estis plejparte uzata por riparado kaj plibonigo de jam ekzistantaj sportejoj kaj konstruaĵoj. Sed ankaŭ la mono estis uzita por la la konstruadon de Hokeo-stadiono, grimpada muro, kaj softbala kampo.[12] Oni atingis ke la futsalo estu inkludita en la ludoj kiel invitita sporto danke al la agado de la Kolombia Federacio de Futsalo.[13]

Danke al la granda sukceso de la evento, la federacioj el sporta danco, bilardo, hokeo, softbalo kaj Rakedopilkado, esprimis siajn dezirojn por ke la urbo okazigu sportajn internaciajn eventojn pri tiuj sportoj.[14]

Elektado

En junio 2008 la IWGA decidis ke la germanaj urboj Duisburgo kaj Duseldorfo estos la sidejoj de la Mondaj Ludoj de 2013.[15][16] Sed, 4 monatoj poste, Duisburgo rezignis pri sia elekto pro ekonomikaj kialoj, kaj Duseldorfo nepre devis agi same. Tio devigis al IWGA elekti novan sidejon por la evento.[17]

La IWGA ricevis la kandidatiĝon ne-oficialan el 7 urboj: Cancún, Kalio, Johanesburgo, Moskvo, Nagoja, Recife kaj Sankt-Peterburgo. En majo 2009, IWGA nur ricevis la oficialan kandidatiĝon de tri urboj: Cali, Johannesburgo kaj Sankt-Peterburgo. Je la fino de tiu jaro la IWGA faris la elektadon.

Je la unua voĉdonado, neniu urbo atingis la plejmulton da voĉdonoj, je la dua voĉdonado Sankt-Peterburgo estis eliminita. Dum la tria kaj fina voĉdonado, Kalio venkis al Johannesburgo per 66 voĉdonoj kontraŭ 32.[18]

Rezultoj de la voĉdonadoj
UrboLando1-a voĉdonado2-a voĉdonado3-a voĉdonado
KalioKolombio264666
JohannesburgoSud-Afriko282932
Sankt-PeterburgoRusio2220-
Voĉdonoj--769598

Organizado

La Komitato pri Loka Organizado de Kalio (CLOC), kiu estas membro de la IWGA, aranĝis la 9-an version de la Mondaj Ludoj kune kun la Nacia Organizanta Komitato.[19][20] La CLOC kaj la Nacia Komitato Organizanta estis responsuloj pri serĉi la fondusojn kaj aranĝi la eventon. La Prezidante de CLOC estis S-ro Rodrigo OTOYA kaj la Prezidanto de la Nacia Organizanta Komitato estis Andrés BOTERO.

Sidejoj

Por la organizado de la Mondaj Ludoj 2013, oni bezonis investi pri la konstruado de novaj sportejoj por hokeo, softbalo, kajako, stranda manpilkado kaj la "coliseo mundialista". Krome, oni devis ripari 14 sportejojn, kiuj estis inaŭguritaj la 22-an de julio 2013.[21]

Sportejoj

La jena estas listo de la sportejoj kaj la sportoj kiujn ili gastigis.

Sportejaro Alberto Galindo
Sportejaro Jaime Aparicio
Sportejaro San Fernando

Aliaj Sportejoj

La jena estas listoj de lokoj kiuj ne estas sportejoj sed kiuj estis adaptitaj por gastigi kelkajn sportojn dum la Mondaj Ludoj.

Ekster-urbaj sportejoj

  • Klubo "Cañasgordas" - Rakedopilkado, Skvaŝo
  • Klubo de la Departemento - Orientiĝado
  • Klubo "Los Andes" - Akvo-skiado, Maratono en Kajako
  • Comfenalco Valle del Lili - Fistball
  • Ekoparko pri la Sano - Orientiĝado
  • Koloseo "Mayor" - Futsalo, Kudo en la urbo Bugo, du horoj for de Kalio.
  • Koloseo "Alfaguara" - Manpilkado en la urbo Jamundí, duonhoro for de Kalio (ne partoprenis de la Mondaj Ludoj kiel invitita ludo).
  • Stadiono "El Cacique" - Hapkido en la urbo Jamundí.

Kulturo

Inaŭgura ceremonio.

Pluraj programoj ekster-eventaj okazis dum la Mondaj Ludoj, inter kiuj estas:[22]:

  • Internacia festivalo de salso 2013.
  • Festo de la Atletoj; kie okazis grande elmontraĵo de dancoj kiel baleto kaj salso.
  • Kursoj de dancado; kiuj okazis en pluraj lokoj de la urbo kaj estis oni instruis dancojn araban, salsan, boleran, ktp.
  • Filma ciklo omaĝe al la Mondaj Ludoj ĉe la muzeo "La Tertulia"
  • Filma ciklo "Delirio en el deporte" ("Deliro en la sporto"), projektita en la Departementa Biblioteko.
  • Klasoj de pentrado en la Kultura Centro de Kalio.
  • Pluraj teatraĵoj en malsamaj teatroj de la urbo.

Inaŭgura ceremonio

Parado el la delegitaroj dum la inaŭguro de la Mondaj Ludoj Kalio 2013

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-a de julio 2013, en ĝi okazis parado de la delegitaroj el la partoprenantaj landoj kaj la prelegoj de la Prezidanto de la IWGA kaj de la vicprezidanto de Kolombio, s-ro Angelino GARZÓN, poste okazis arta prezentado kies nomo estis "Metamorfósis". La ceremonio finiĝis per danca elmontraĵo kaj artfajraĵoj.

Ferma ceremonio

La ferma ceremonio okazis la 4-a de aŭgusto kaj ĝin partoprenis 4 internaciaj artistoj el Kolombio, inter ili elstaras Carlos Vives. Ankaŭ la prezidanto de la IWGA kaj la urbestro de Vroclavo deklamis.

Evento

Partoprenantoj

Por Mondaj Ludoj de 2013 oni kalkulas kun la partopreno de pli ol 100 landoj el ĉiuj la kontinentoj, la loka delegitaro estas tiu kun pli granda nombro da sportistoj konkurantaj (pli ol 200 sportistoj). La jena estas listo de la partoprenantaj landoj kaj inter krampoj aperas la nombro da sportistoj el tiuj landoj kiujn partoprenas de la Mondaj Ludoj 2013.

Listo de partoprenantaj landoj[23]

Sportoj

La jenaj estas la konkureblaj sportoj dum la 9-aj Mondaj ludoj:[24]

Kalendaro

La jena estas la kalendaro de la eventoj sportaj kiuj estis realigitaj dum la Mondaj Ludoj Kalio 2013 (GMT -5).

Sporto25
ĴAŬ
26
VEN
27
SAB
28
DIM
29
LUN
30
MAR
31
MER
01
ĴAŬ
02
VEN
03
SAB
04
DIM
Totalo
CeremoniojIF
Arkpafado347
Sporta danco123
Stranda manpilkado22
Ŝnurtira lukto123
Bilardo44
Boĉo88
Kegloludo123
Aerosportoj33
** Ultimate11
Duatlono112
Grimpado224
Akvo-skiado448
Fistball11
Akrobata gimnastiko2215
Aerobia gimnastiko336
Ritma gimnastiko213
Radhokeo11
Ĵuĵicuo7613
Karateo6612
Korfpilkado11
Powerlifting3328
Maratono en Kajako336
Naĝado kun naĝiloj5510
Orientiĝado2215
Arta sketado44
Rapid-sketado448
Rapid-sketado en linio24410
Kajako-poloo22
Rakedopilkado22
Rugbeo 711
Akvo-savado8816
Softbalo11
Skvaŝo22
Sumoo628
Trampolina gimnastiko1236
Wushu17614
Evento2526272829303101020304TOT
IInaŭguradoKlasado#Finaj eventojFFermado


Medaltabelo

La Esperanta Flago dum la konkurado de Ultimate ĉe la Mondaj Ludoj Kalio 2013.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medaltabelo de la Mondaj Ludoj de 2013.

La medaltabelo de la Mondaj Ludoj de 2013 montras ĉiujn medalojn donitajn al la sportistoj kiuj sukcesis havigi al si medalon en la sportaj konkuradoj de tiu evento, kiu okazis inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2013 en Kalio, Kolombio.

La rango kalkuliĝas unuavice laŭ la nombro de gajnitaj oraj medaloj po ŝtato, kaze de egaliĝo la rango kalkuliĝas duavice laŭ la nombro de arĝentaj kaj triavice de bronzaj medaloj, Se pli ol unu ŝtato havas identan nombron de olimpikaj medaloj, ili havas la saman rangon kaj listiĝas alfabete. Tio respegulas la sistemon uzatan de la Internacia Olimpika Komitato.

Ĝenerala medaltabelo

(post ĉiuj 176 disciplinoj) ___ Organizanta lando

#Lando Totalo
1  Italio18131849
2  Rusio17231353
3  Francio16111340
4  Germanio157830
5  Ĉinio146222
6  Usono114419
7  Ukrainio910928
8  Kolombio8131031
9  Britio66315
10  Tajvano55818

Diskonigado

Antaŭ-inaŭguro de la Mondaj ludoj 2013 ĉe la Universitato de la Valo.

Dum la Somera Olimpiko 2012 kaj la 10-a SportAccord-konvencio en Kebekio la organizanta komitato de la Mondaj ludoj diskonigis la eventon,[12]; la Kolombia Olimpika Komitato ebligis lokon por diskonigi la eventon per la projekto "El rincón de Colombia" ("La angulo de Kolombio"), situinta apud la olimpika vilaĝo.[25]

Televida elsendado

La viva elsendo de la evento sporta estis elsendita de la kolombia televid-kanalo Señal Colombia kaj estis elsendita al pli ol 150 landoj. La tutaj televid-kanaloj kiuj elsendis la eventon estis:

  • Señal Colombia
  • TV Esporte Interativo kaj ESPN Brasil
  • , , , , , , , , , STAR Sports kaj Fox Sports Plus HD
  • VTV
  • NHK
  • Fox Sports
  • ESPN
  • Czech Television

Merkatiko

Emblemo kaj simboloj

Pitango, kies oficiala nomo estas "Bichofué", estas la oficiala maskoto de la Mondaj ludoj de 2013.

La emblemo uzas kiel simbolo grandan cel-rubandon kun la olimpikaj koloroj. Ĝi reprezentas la sporta fiereco el ĉiuj la konkuradoj, kaj stimulas la diverseco pri sportoj en la mondo.[26]

La moto de la Mondaj Ludoj 2013 estas «Honesta ludado al la planedo!» (hispane: «¡Juego limpio al planeta!'». La organizanta loka komitato estis speciale atenta pri la natura medio en ĉiuj ĝiaj agoj. Antaŭ la ludoj en la urbo okazis granda kampanjo por purigi la stratojn urbajn, domojn kaj konstruaĵojn, kaj dum la evento en ĉiu sportejo estis grupo da purigistoj por purigi ilin.[27]

Maskoto

La prezentado oficiala de la maskoto okazis la 20-a de februaro 2013, dum la prezentado ĉeestis la aŭtoritatojn de la Internacia Olimpika Komitato, Coldeportes, la Kolombia Olimpika Komitato kaj ankaŭ reprezentatoj de la urba registaro kaj la Loka Organizanta Komitato. La aŭtoritatoj montris al la ĉeestantaro la maskoton oficialan kiun akompanis al la publiko kaj sportistoj dum la Mondaj Ludoj.[28]

La maskoto, kies oficiala nomo estas "Bichofué" ([BiĉoFUE]) estas birdo flav-kolora kun nigra masko sur la vizaĝo, ĝi reprezentas la natura riĉeco de Kolombio. Ekzistas du oficialaj versioj de la maskoto, ina kaj vira:

  • Vira Bichofué estas rapida, posedanto de la ĉieloj, protektanto de la planedo, amikema kaj ŝatanto de la salsa muzikstilo.
  • Ina Bichofué estas koketa, dolĉa, inteligenta, kaj lojala al siaj principoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:9-aj Mondaj ludojPoste:
Kaohsiung 200925-a de julio 2013 - 4-a de aŭgusto 2013Vroclavo 2017